Registro de io ajn esperanta aŭ kun rilato al esperanto
Per tiuj paĝoj, vi povas deklari kaj serĉi ion ajn kun rilato
al esperanto.
Tio povas esti
- loka, regiona, nacia aŭ internacia asocio pri esperanto,
- loka, regiona, nacia aŭ internacia gazeto, biblioteko aŭ
eldonejo en esperanto,
- monumento, konstruaĵo aŭ objekto rilata al esperanto aŭ al
D-ro Zamenhof aŭ
rilata al io ajn sed kun esperanta teksto,
- butiko, kie oni parolas en esperanto aŭ kie estas io en esperanto,
- loko aŭ areo, kie haveblas informo en esperanto,
- persono, gastigejo, restoracio aŭ hotelo, kiu akceptas gastojn
kun mencio 'esperanto uzata', 'esperanto parolata', 'esperanto skribita',
- neesperanta organizo, kompanio aŭ turismoficejo, kiu uzas aŭ
publikigis ion en esperanto,
- retpaĝejo pri esperanto aŭ kiu uzas esperanton,
- kaj tiel plu (se estas uzo de esperanto)
Vi povas deklari iun ajn turismaĵon, organizon,
retpaĝejon, monumenton, asocion, ktp sed kun rilato al esperanto.
Jen la informoj, kiujn vi povas provizi (ne pli ol 500 signoj) :
- io internacia aŭ en lando, en landoparto (regiono, provinco, ktp.) aŭ en urbo (deviga)
- nomo (deviga)
- kategorio: areo, asocio, biblioteko, butiko, gastigado, gazeto, ktp. (deviga)
- adreso (ne deviga se 'detalaj informoj' estas)
- retpaĝejo (ne deviga)
- publika retadreso (ne deviga)
- detalaj informoj (ne deviga se 'adreso' estas)
- bildo limigita je 100 KB (ne deviga)
- via retadreso por peti konfirmon de deklaro (deviga por eviti ŝercajn deklarojn)
Listo de ĉiuj deklaroj