Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: nervosistemo en la kranio 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Plédéliac : kastelo de la Hunaudaye, ferme d'antan

Tiu fortreso kun 5 turoj kaj dikaj muregoj estis konstruita de la familio Tournemine en la 13-a kaj 14-a j.c., kaj sin kaŝas inter la lagoj de Arguenon kaj la arbaro de la Hunaudaye. Spektaklo kaj scenoj de la ĉiutaga vivo en la mezepoko dum la tuta somero. Temaj vesperoj merkrede en Julio kaj Aŭgusto.

Situo : apud Jugon-les-Lacs, je 2km de la malnovtempa farmobieno

Adreso : Château de la Hunaudaye - 22270 PLEDELIAC
Tel. : 33 (0)2.96.34.82.10 - Faks. : 33 (0)2.96.34.19.09


Plédéliac : Malnovtempa farmobieno (Ferme d'Antan)

La vizito de tiu farmobieno en la vilaĝo de St Esprit-des-Bois, frapas per sia aŭtenteco por retrovi la kamparanan vivon komence de la 20-a j.c. : la meblaro, la maŝinoj kaj la iloj por la etaj kaj egaj laboroj. La bestoj, la panforno, ktp. Kaj ankaŭ video pri la kamparana vivo, forĝejo, ekspozicioj, kapelo vizitota.

Situo : Je 2km de la kastelo de la Hunaudaye

Adreso : Ferme d'Antan - 22270 PLEDELIAC
Tel. : 33 (0)2.96.34.14.67 - Faks. : 33 (0)2.96.34.19.09

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo