Nicolas
Baudin (1754-1803), havra navigisto, ĉiam en la aŭstraliaj memoroj sed forgesita en Francio
Article de Julien Braud paru en français dans le journal
"LE HAVRE-PRESSE DIMANCHE", le dimanche 2 septembre 2001 et traduit
en espéranto par Christian Bertin.
Franclingva artikolo de Julien Braud aperinta en la gazeto
"LE HAVRE-PRESSE DIMANCHE", dimanĉon la 2-an de septembro 2001,
tradukita de Christian Bertin.
Esploristo,
kies verkon oni ŝtelis
La du ŝipoj de la
misio de Baudin : la "Géographe" kaj la "Naturaliste"
|
La historio ne memoras la nomon de Nicolas Baudin. Domaĝe,
ĉar tiu navigisto el Le Havre (haveno de Normandio - Francio) indas lokon en
ĝi. Komence de la 19-a j.c., li gvidis unu el la plej grandaj francaj
ekspedicioj de tiu epoko al Aŭstralio.
Nicolas Baudin, tio estas forgesita nomo. Tamen, tiu
havrano (loĝanto en la franca haveno Le Havre) apartenas al la plej famaj
personoj de la mara historio. Iuj diris pri li, ke li estis "unu el la
nekonataj francoj, kiuj ŝanĝis la vizaĝon de la mondo". Kial ? Pro lia
misio al Aŭstralio, komence de la 19-a j.c.
Ni reiru al la 19-a de oktobro 1800. Tiutage, du ŝipoj, la
"Géographe" (Geografo) kaj la "Naturaliste" (Naturalisto)
eliras el la haveno de Le Havre celantaj la aŭstran kontinenton.
Nicolas Baudin estas la estro de tiu ekspedicio kaj ties
inciatinto. Li konvinkis Bonaparton mem por ekipi tiujn du ŝipojn. Je tiu
epoko, la "kaporaleto", simpla konsulo, estis nur latenta
imperiestro.
Li volis etendi la influon de Francio kaj kontraŭi tiun de
Britio, la intima malamiko, en la sudaj maroj.
|
Mapo de la
ekspedicio de Nicolas Baudin al Aŭstralio
|
Tri
jaroj, kvin monatoj kaj kvar tagoj
Tiu ekspedicio al Novholando (la nomo de Aŭstralio en tiu
epoko) estis bona okazo por setli en la nordo kaj en la sudo de tiu
kontinento, liberaj de ĉiu regado.
Kaŝe sub scienca misio, Nicolas Baudin deiras.
Tri jarojn, kvin monatojn kaj kvar tagojn poste, la ŝipo
"Géographe" revene eniras la havenon de Lorient. Lia ŝipanaro forte
reduktiĝis pro skorbuto, disenterio kaj ribeloj.
La ŝipo "Naturaliste" estis reveninta kelkajn
monatojn antaŭe. La havra navigisto neniam revidos Francion : li mortis sur
la Insulo de Francio (nuna insulo Maŭricio) en septembro 1803 pro
tuberkulozo.
|
Kartografio
ĉiam aktuala
La bilanco de la ekspedicio, de "lia" ekspedicio,
estis escepta. La du ŝipoj plurfoje preskaŭ komplete rondiris Aŭstralion. La
sciencistoj surmapigis tri kvaronojn el la marbordoj : ili malkovris la
kontinenton de la markolo de Dremen sude al tiu, kiu apartigas ĝin de Novgvineo
norde.
Kaj tie, kie aliaj navigistoj antaŭpasis, li desegnis tiel
ekzaktan kartografion, ke ĝi poste preskaŭ neniam estos modifita.
Pli ol cento da lokoj en Aŭstralio ankoraŭ havas nun la
nomojn, kiujn la havrano donis al ili : la pinto d'Entrecasteaux, la kanalo de
la naturalisto, tiu de la geografo.
Pri la scienca flanko, la kolektoj revene kunportitaj en la
holdofakoj de la ŝipoj estis netakseblaj. Charles-Alexandre Lesueur, havra
ankaŭ li, kaj François Perron desegnis aŭ revenportis 100 000 specimenojn da
vegetaĵoj kaj mineraloj, el kiuj 1500 estis tiam nekonataj.
Lesueur profitis realan gloron pro tiu misio, eĉ se pli
malfrue, flanke de la havranoj.
"Lesueur estas eble el ĉiuj vivantaj homoj tiu, kiu
plej multe scias pri natura historio", diris pri li unu el liaj
samtempuloj, en korespondaĵo. Do, kial Baudin ne ricevis ŝuldoagnoskon, eĉ
postmortan ?
Kulpas
la imperiestro ?
Verŝajne Napoleono kulpas pri tio. Ofendita pro la akaparo
de la insulo kontinento fare de la Angloj antaŭ ol li, la imperiestro tutsimple
volis forgesigi la memoron pri Baudin, sur kiu li ĵetis la kulpon. Li estus
dirinta "Domaĝe ke li jam mortis, ĉar mi estus pendumiginta lin". Pli
konkrete, li forviŝigis la nomon de la navigisto el la priskriboj pri la
ekspedicio. La redaktintoj, el kiuj Perron, profitis de tio por arogi al si la
tutan gloron.
Baudin ankaŭ estis la viktimo de sia necedigebla karaktero,
de sia ektrema postuleco al si mem kaj al siaj duaranguloj. Tio, kio estis lia
marista forto malprofitis al li post surteriĝo.
La historio ne memoras lian nomon, kiu verŝajne indus aperi
en bona pozicio flanke de tiuj de la anglo Cook kaj de la franco Bougainville,
aliaj gravaj esploristoj de tiu parto de la mondo.
Julien Braud
Nicolas Baudin
(1754-1803)
|
Nicolas
Baudin, kelnero fariĝinta esploristo
Nicolas Baudin (1754-1803) estis filo de komercisto, kiu
devenis de la insulo Ré.
Setlita en la havra regiono, li komencis sian karieron
kiel kelnero sur la komercaj ŝipoj. Post pluraj iroj al la insulo Maŭricio,
li engaĝiĝis en la reĝan ŝiparon.
Longtempe li restadis en Pondichéry (Hindio). Li
partoprenis en la sendependeca milito de la usonaj kolonioj. Post multaj
bataloj kontraŭ la angloj en la Antiloj, li fariĝis fregat-kapitano.
Seniluziiĝinta pri la ofertitaj perspektivoj, li demisiis
por reiri en la komercan ŝiparon. Jozefo la 2-a, imperiestro de Aŭstrio,
konfidis al li multajn botanikajn misiojn en Afriko, Azio kaj en Amerikoj.
Post la franca revolucio, li reiris al Francio kaj ŝipdeluis en 1796 por
tropika ekspedicio pri natura historio. De ĝi, li revenis kun kolektegoj da
vegetaĵoj, insektoj kaj birdoj por la muzeo pri natura historio en Parizo.
Tiu vojaĝo utilis kiel referenco por la sekvo de lia kariero, interalie por
la organizado de la granda ekspedicio al Aŭstralio.
|