|
BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: La "ankuo" = la morto (l'Ankou)
La malnovaj keltoj ne timis la morton ĉar por ili, ĝi reprezentis nur la
komenciĝon de pli bona vivo.
La kristanigitaj Bretonoj imagas la morton sammaniere, kiel simplan kaj naturan aferon.
Krome, la forpasintaj animoj "an Anaon" neniam estas for.
Malnovtempe, dum la gravaj momentoj kiel Kristnasko aŭ precipe
la ĉiusanktula tago, estis kutimo lasi en la hejmo, bonan fajron, kelkajn krespojn
por ili.
Tamen, la timo de la Bretonoj aperas kun la elvoko de la ankuo, bretonlingve "Anken",
kiu signifas ĉagrenon, "Ankoun" forgeson.
Mastro de posta mondo, la ankuo estas ĉiopova.
Oni pentras ĝin kiel skeleton kelkfoje kovritan de mortotuko, tenante falĉilon
inverse eningigitan. Malnovaj reprezentaĵoj montras ĝin armita per sago aŭ
lanco.
La ankuo nokte iras, staranta sur ĉaro, kies radaksoj knaras.
Tiu funebra veturilo estas la "karrig
an Ankou" ĉaro de la ankuo (aŭ "Karriguel an Ankou"
laŭvorte tradukita "ĉarumo de la Ankuo"), anstataŭigita
de la "Bag noz" : la nokta ŝipo en la marbordaj regionoj.
Aŭdi la knaron de la radoj de la "Karring an Ankou" aŭ renkonti survoje
la sinistran jungitaron estas signoj, kiuj anoncas morton de proksimulo.
La odoro de kandelo, la kanto de la koko dumnokte, la bruo de sonoriletoj estas
ankaŭ interpretataj kiel antaŭsignoj de morto.
La fatala ankuo nin avertas kontraŭ la forgeso de nia lasta spiro. Tiuj
verdiktoj estas gravuritaj sur la muroj de la ostejoj aŭ preĝejoj :
"Je vous tue tous" ("Mi vin mortigas ĉiujn") (Brasparts kaj La Roche-Maurice),
"Souviens-toi homme que tu es poussière" ("Memoru homo, ke vi estas nur polvero")
(La Roche-Maurice) aŭ ankaŭ, bretone skribita
"La mort, le jugement, l'enfer froid :
quand l'homme y pense, il doit trembler" ("La morto, la juĝo,
la malvarma infero : kiam la homo pri ĝi pensas, ĝi devas tremi")
(La Martyre).
|
Bibliotekoj de esperanto en la mondo :
Niaj amikoj :