La fervoreco de la bretona popolo esprimiĝis
per florado de kapeloj, krucoj kaj kalavrioj, kiuj, disaj sur la kamparo, ĉiam
emociigas.
Pluraj kapeloj, konstruitaj rande de kava pado, kelkfoje for de ĉiuj
loĝejoj, sed tre ofte ligitaj al sakra fontano, atestas pri la kristanigo de
malnova kulto pri fontoj.
Hodiaŭ, kiel hieraŭ, la kapeloj tenas grandan lokon en la vivo
de la Bretonoj, kiel atestas la multnombraj protektaj asocioj.