Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam la Universala Telegrafa Unio akceptis esperanton kiel klaran lingvon? 
     
Esperanta vorto por: preĝeja blovinstrumento 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: La "ankuo" = la morto (l'Ankou)

La malnovaj keltoj ne timis la morton ĉar por ili, ĝi reprezentis nur la komenciĝon de pli bona vivo.

La kristanigitaj Bretonoj imagas la morton sammaniere, kiel simplan kaj naturan aferon.
La multaj ostejoj, konstruaĵoj, kie amasiĝas la ostoj, atestas pri la familiareco de la Bretonoj rilate al la morto : la paroĥanoj nature meditas antaŭ la kranioj.

Krome, la forpasintaj animoj "an Anaon" neniam estas for. Malnovtempe, dum la gravaj momentoj kiel Kristnasko aŭ precipe la ĉiusanktula tago, estis kutimo lasi en la hejmo, bonan fajron, kelkajn krespojn por ili.

Tamen, la timo de la Bretonoj aperas kun la elvoko de la ankuo, bretonlingve "Anken", kiu signifas ĉagrenon, "Ankoun" forgeson. Mastro de posta mondo, la ankuo estas ĉiopova. Oni pentras ĝin kiel skeleton kelkfoje kovritan de mortotuko, tenante falĉilon inverse eningigitan. Malnovaj reprezentaĵoj montras ĝin armita per sago aŭ lanco.

La ankuo nokte iras, staranta sur ĉaro, kies radaksoj knaras. Tiu funebra veturilo estas la "karrig an Ankou" ĉaro de la ankuo (aŭ "Karriguel an Ankou" laŭvorte tradukita "ĉarumo de la Ankuo"), anstataŭigita de la "Bag noz" : la nokta ŝipo en la marbordaj regionoj.

Aŭdi la knaron de la radoj de la "Karring an Ankou" aŭ renkonti survoje la sinistran jungitaron estas signoj, kiuj anoncas morton de proksimulo. La odoro de kandelo, la kanto de la koko dumnokte, la bruo de sonoriletoj estas ankaŭ interpretataj kiel antaŭsignoj de morto.

La fatala ankuo nin avertas kontraŭ la forgeso de nia lasta spiro. Tiuj verdiktoj estas gravuritaj sur la muroj de la ostejoj aŭ preĝejoj : "Je vous tue tous" ("Mi vin mortigas ĉiujn") (Brasparts kaj La Roche-Maurice), "Souviens-toi homme que tu es poussière" ("Memoru homo, ke vi estas nur polvero") (La Roche-Maurice) aŭ ankaŭ, bretone skribita "La mort, le jugement, l'enfer froid : quand l'homme y pense, il doit trembler" ("La morto, la juĝo, la malvarma infero : kiam la homo pri ĝi pensas, ĝi devas tremi") (La Martyre).

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo