Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof naskiĝis? 
     
Esperanta vorto por: varpeco, komercaĵo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: La jubeoj (les jubés)

La jubeo estas transversa tribuno, ligna aŭ ŝtona, portata per barilo , kiu izolas la ĥorejon, sakran lokon, malnovtempe rezervitan al la klerikaro.

La granda periodo de la jubeoj estas la XVa kaj la XVIa jarcentoj, sed ili estis forlasitaj de la Kontraŭreformo aŭ ruinigitaj, precipe en la XVIIIa jarcento, de la modernuloj.

La plimulto nuntempe estas malaperinta.

Kelkaj ekzemploj :

  • La jubeo (1481-1485) de la kapelo Notre-Dame de Kerfons de Ploubezre (Côtes d'Armor).

  • La tribuno de la kapelo de Loc-Maria en Belle-Isle-en-Terre (Côtes d'Armor), malnova jubeo de la XVIa jarcento.

  • La jubeo (XVa jarcento) de la baziliko Notre-Dame du Folgoët (Finistère), verko en ŝtono de Kersanton.

  • La jubeo (1480) de la kapelo Saint-Fiacre au Faouët (Morbihan), ĉefverko de la bretona flamstila arto.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo