Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo estis akceptita la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: varpeco, komercaĵo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: La mara heredaĵo - le patrimoine maritime

Ekstreme tranĉita, la mara fasado de Bretonio sin streĉas laŭ 1800 km. Balaata de la ventoj, batata de la ondoj, la Armoro, "regiono de la maro", prezentas al la vojaĝanto senfinan variecon de la pejzaĝoj.

Laŭlonge de la jarcentoj, la marhomoj postlasis multnombrajn spurojn de siaj agadoj :

La malnovaj ŝipoj
La lumturoj
La plezurhavenoj


La malnovaj ŝipoj

Komence de la jarcento, tri maraj enskribitoj el kvin kaj un ŝipo el du estis bretonaj. Miloj da velŝipoj loĝis tiam en la matbordaj havenoj, ili praktikis la fiŝkaptadon, la trampadon aŭ la plezurŝipadon.

La bretona ŝiparo, tre diversa, arigas ĉiujn tipojn de ŝipoj : de la giganta trenreta-kongela al la humila motora kanoto de la metiista marborda fiŝkaptado, neapartigebla de la bretona pejzaĝo.


Ekzemploj :

La kanotoj kun antaŭmasto,
La sardinŝalupoj (chaloupe sardinière),
La kankalaj biskvinoj (bisquine cancalaise, de Cancale),
La tinusdundioj (dundee thonier),
La pempoloj goeletoj (goélette paimpolaise, de Paimpol).

 


La lumturoj

La bretonaj lumturoj impone staras laŭlonge de la armorikaj marbordoj. Spitante al fluoj kaj ŝtormoj, tiuj granitaj fortikaŝoj signalas ekde la XVIIIa jarcento al la foraj navigantoj la danĝerojn de tiu disŝirita marbordo, kun elstarantaj perfidaj rokoj.

Ankoraŭ hodiaŭ 80 lumturoj signalas laŭlonge de la bretonaj marbordoj. La vojo de la lumturoj kaj flossignaloj de Roscoff al Bénodet, estas farita de la Grupo pri Turisma Intereso (Groupement d'Intérêt Touristique) de Brest. La lastaj lumturaj gardistoj akceptas malfermi la pordon de la ĉefaj konstruaĵoj al la vizitantoj pro amo al sia metio.


Ekzemploj :

La lumturo kaj la turo de Stiff
La lumturo de la pinto de sankta Mateo (Pointe de Saint Mathieu)
La lumturo de la insulo Vierge (île Vierge)

 


La plezurhavenoj

La unuaj maraj aranĝoj ekipitaj per ĝetoj, pontonoj kaj kontraŭtajdaj basenoj aperis en la jaroj 60 kun la kreado de Port Haligen en Quiberon kaj de la Trinité-sur-Mer.

Riĉaj en marbordaj ŝirmejoj, Bretonio disponigis al la unuaj jaktistoj multajn sovaĝajn ankradejojn, kiuj ne sufiĉis post la milito, por akcepti la novan alfluon de plezurŝipoj. Hodiaŭ, 198 concesioj de plezurŝipejo troviĝas laŭ la bretonaj marbordoj, kun entute proksimume 29 000 ringoj. Tamen necesas apartigi la naturajn lokojn, simplege aranĝitajn, disde la 44 veraj havenoj ekipitaj per pontonoj kaj tuthore alireblaj.

La punktoj "Pasio Haveno" (Point Passion Port)

La punktoj "Pasio Haveno" ebligos al la feriantoj aliri pli facile, dum kelkaj horoj, al la krozadŝipoj, al la tradiciaj velŝipoj aŭ al la marfiŝado. La unu kun tiu nomo estos testata dum la venonta sezono en Crozon-Morgat.


La ĉefaj havenoj :

Brest/Moulin Blanc
Saint-Malo/Bas-Sablons
Port-La-Forêt
Le Crouësty
La Trinité-sur-Mer
Quiberon/Port-Haligen
Lorient/Kernével
Saint-Quay Portrieux
Perros-Guirrec
Arzal

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo