BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: La manĝado - La gastronomio en Bretonio
Krespoj kaj salkrespoj!
Tiu, kiu diras "krespoj kaj salkrespoj" pensas pri
Bretonio ! Ekster la armorika duoninsulo, ĉu la krespejoj ne estas ĉiuj
dirataj bretonaj ? La dato de la unua konata skribita recepto de la krespo estas
1390.La "Ménagier de Paris" klarigas, ke "la krespo estas farita per
tritikfaruno, sur kiu oni disŝutas sukeron".
Krespo kaj salkrespo, krespo aŭ salkrespo?
La marfrukta Bretonio !
En Bretonio, la maro estas plezurfonto.
Konkoj kaj krustuloj estas la plejbonaĵoj de la bretona gastronomio.
Sur la teraso de trinkejo en fiŝkapta haveneto aŭ sur la blanka tablotuko
de fama restoracio, la pleto de freŝegaj marfruktoj starigitaj sur zosterkuŝejo,
estos parto el viaj plej bonaj ferimemoraĵoj.
Renkonte al la bazaroj de Bretonio
Tradicia bazaro,
biobazaro, manĝa aŭ metiista bazaro, bazaro matena aŭ nokta, sezona
aŭ tutjara... Tiom da bazaroj kiom da tagoj en la jaro.
Malkovru la bretonajn bazarojn !
Tabloj kaj saporoj ("Tables et saveurs")
Asocio de la plej bonaj restoracioj en Bretonio,
agnoskata de la ĉefaj gastronomiaj gvidlibroj, "Tables et saveurs"
estas la garantio de vera gastronomia grundo, tutsimple kaj reale bretona.
|