En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

|
|
BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: La vitraloj - les vitraux
Tre multkosta, la vitralo estis ofertita de la duko aŭ
de grandsinjoro al preĝejo aŭ kapelo.
Ĝi fariĝas la esprimloko de la feŭda socio per la
enesto de blazonoj.
En Bretonio, la ĉefvitralo sin distingas par sia
ikonografio ofte laŭ du temoj : la Arbo de Jeseo (genealogia arbo de la
Virgulino) kaj la Pasiono.
La tradicio de la vitromastroj pluvivas
ankoraŭ nuntempe, en Bretonio, per la kreaĵoj de la nuntempaj artistoj.
Kelkaj ekzemploj :
- La vitralo de la Arbo de Jeseo (1551) en la preĝejo de la
Ferrière (Côtes d'Armor)
- La vitraloj (16-a) de la kapelo Sainte-Barbe au Faouët
(Morbihan). La preĝejoj de Plogonnec kaj de
Ergué-Gabéric (Finistère)
posedas identajn desegnaĵojn,
kun varmaj kaj brilaj koloroj, dediĉitaj al la temo de la Pasiono.
- La sep vitraloj (16-a) de la kapelo Notre-Dame du Crann en
Spézet (Finistère).
- La vitraperturoj (16-a) de la kanonikejo de Champeaux
(Ille-et-Vilaine).
|