Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof naskiĝis? 
     
Esperanta vorto por: epoko 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La bretonlingva eldonado

Laŭ artikolo de Bernard Richard aperinta en la gazeto "Ouest-France" en la 26-a de Marto 2003

Reverkis : Christian Bertin,
Aprilo 2003

En la 5 historiaj departementoj de Bretonio estas 172 eldonistoj sed nur 22 el ili eldonas en la bretona lingvo.

1150 novaj libroj aperas ĉiujare en Bretonio sed nur ĉirkaŭ 60 el ili estas en la bretona lingvo. Mezkvante, bretonlingva libro vendiĝas po 500 ekzempleroj. La rekordon tenas la franca-bretona leksikono "Mouladuriou Hor Yezh", kiu ekaperis en 1993 kaj vendiĝis po 20000 ekzempleroj.

La ĉefa bretonliingva eldonisto estas "An Here". Ĝi produktas po 12 bretonlingvaj libroj en unu jaro kun meza eldonkvanto je 1500 ekzempleroj.

Por multaj eldonistoj, ĉefe asocioj kun volontuloj, fervoraj batalantoj por la pluvivo de la bretona lingvo, la bretonlingva eldonado plu vivas nur dank'al ilia senprofitemo kaj al la subvencioj de la regiona magistrato, kiu elspezas 100 000 € ĉiujare por tio.

Plej oftaj estas la eldonoj de lernolibroj kaj vortaroj. La eldonisto "An Here" eldonis en 1995 la unuan tutbretonan vortaron je 5000 ekzempleroj. Dua eldono, kun 21300 kapvortoj, aperis en 2001. En la katalogo de "An Here" estas ankaŭ 250 libroj inkluzive de bildostrioj por infanoj.

La eldonisto "Ti Embann ar Skolioù" eldonas pedagogiajn bretonlingvajn lernolibrojn, kiuj estas senpage disdonataj en la lernejoj, dank'al financado de la regiono kaj de la ŝtato.

La beletra bretonlingva eldonado estas ankoraŭ pli modesta. Estas nur ĉirkaŭ 80 bretonlingvaj aŭtoroj, kaj plie la eldonistoj ne kapablas eldoni ilin sen subvencioj.

Bonŝance por la eldonistoj kaj la aŭtoroj, okazas en Bretonio ĉirkaŭ 30 librofestivaloj aŭ librofoiroj. La librofoiro de Carhaix (pr. "kare") kun grava parto por la bretonlingvaj eldonoj allogas 10000 legantojn.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo