1
La originoj de la kapelo
|
La kapelo, laŭ supozo, estis fondita de Henri
D'Avaugour kaj aliaj senjoroj de ĉi tiu regiono nomata
"Goêlo", kiuj volis danki al la Sankta Virgulino Maria ĉar ili
revenis bonsanaj de la Sankta Tero post la krucmilito. estas do senjora
kapelo dediĉita al "Itron-Maria-An-Isquit", kiu signifas
"Sinjorino Maria, kiu protektas kaj defendas".
La unua konstruaĵo de la 13-a j.c. konsistis nur el
la kvar unuaj spanoj de la navo kaj la lateroj.
Ekde la origino, la kapelo iĝis grava pilgrimejo,
dank'al la impulso de la monaĥoj de la abatejo de Beauport (pr. bopor)
je 10 km, kiu zorgis pri ĝi. Pro tio la pligrandigo de la kapelo estis
necesa.
|
En la 15-a j.c., oni pligrandigis la navon per la tri lastaj
spanoj, per la senjora kapeleto, kiu konsistigas la dekstran transepton, kaj al
la sudo per la porĉo superata de juĝoĉambro, kies perono
surhavas tre delikate skulptitan balustradon.
En la 18-a j.c., oni aldonis al la konstruaĵo la
ĥorejon kun trilatera absido kaj la okangulan sonorilturon.
En la jaro 1859, tiu sanktejo estis savita de la detruado
dank'al la lokaj kamparanoj armitaj per forkegoj, falĉiloj kaj bastonoj.
En 1953, la renovigo de la kapelo komenciĝis.
2
La ekstero de la kapelo
Rondiro ĉirkaŭ la kapelo ebligas vidi la tri
grandajn fazojn de la konstruado. Ĉe la orienta pinjono, estas la
ĉefa pordo de la konstruaĵo laŭ bela gotika stilo de la 13a j.c.
superata de per vitralo kaj sonorilturo de la 18-a j.c. En la norda fasado ofte
rearanĝita, estas videblaj murapogiloj, spuroj de malnova aperturo kaj
nivelrompo pro la alĝustigo de la pligrandigo en la 15a j.c. kaj la aldono
de la ĥorejo en la 18-a j.c. kun ties grandaj aperturoj.
Sude estas la porĉo kaj la sola transepto de la kapelo,
kiu ŝirmas la senjoran kapeleton de la 15-a j.c. Antaŭ la porĉo
estas la kalvario.
3
La porĉo
La vizitanto eniras tra ogiva porĉo ornamita per
kolonetoj. Supre de la porĉo estas malgranda konstruaĵo, kiu servis
kiel sekretariejo kaj poste, kiam la perono estis konstruita, kiel
aŭskultejo. Tie la seneskalo de la juridikcio juĝis post la
dimanĉa diservo. La akuzataj kaj la akuzantoj staris piede de la kruco sur
la preĝeja placo;
La eksteraj niĉoj ŝirmis du statuojn el
ligno pri S-ta Petro kaj S-ta Paŭlo. Sed pro ilia malbona stato, ili estas
nun videblaj en la ĥorejo.
Interne de la porĉo estas 11 statutoj el
polikromia ligno, de la apostoloj kun iliaj atributoj.
Maldesktre
enirante en trefornamitaj kadraĵoj superataj de gabloj :
- Sankta Petro kun
ŝlosilo
- Sankta Andreo kun
kruco
- Sankta Jakobo kun
kaliko
- Sankta Bartelemio
kun tranĉilo
- Sankta Filipo kun
libro kaj bastono
Dekstre en niĉoj
- Sankta Simono kun
segilo
- Sankta Mateo kun
hakilo
- Sankta Jakobo, la
ministo kun kapmalsupra kruco
- Sankta Judo kun
bastono kaj libro
- Sankta Tomaso kun
ortilo kaj turo
- Mankas la statuo de
Sankta Luko ŝtelita en 1907.
Super la pordo estas polikromia ligna statuo de
la Virgulino-Patrino. La muroj kaj la volboj estas pentritaj.
4
La interno de la kapelo
La parto de la kapelo post la enirejo estas la plej malnova
parto de la konstruaĵo.
Se vi rigardas la ĥorejon, vi vidos la tri fazojn de la
konstruado.
La pilastroj de la arkoj de la 13-a j.c. estas masivaj,
dikaj kaj sen ornamaĵoj.
La pilastroj de la tri lastaj spanoj de la 15-a j.c., kiuj
sekvas, estas okangulaj kaj sveltaj.
La ĥorejo pligrandigas la navon kaj dank'al la kvin
vitraj aperturoj, tre bone lumigas ĝin.
La senjora kapeleto de la suda transepto de la 15-a j.c.
estas lumigita per du grandaj fenestroj.
La navo havas ŝiprenversitaforman volbon el ligno kaj
trabojn kun skulptitaj finoj.
5
La mortodanco
|
|
La mortodanco videbla sur la internaj muroj en la malnova
parto de la kapelo estis realigita inter la jaroj 1483 kaj 1501. Ĝi
aspektas kiel desegnobendo kontinue pentrita sur la tri muroj de la manova
navo. La danco komenciĝas sude kaj finiĝas norde.
|
Kalkoŝmirita ekde la 18-a j.c., ĝi estis
malkovrita meze de la 19-a j.c. de Charles de Taillard (pr. ŝarl de tajar
: Karlo de Talardo) unu el la posteuloj de la senjoroj, kiuj posedis la kapelon
en la 16-a j.c. La inspiro de tiu danco venis de la mortodanco pentrita en
Parizo en 1425 sur la arkadoj de la klostro de la amastombejo de la
senkulpuloj, kies kopioj rondiris tra Eŭropo.
La 47 pentritaj personoj, manenmanaj, elvokas vivantajn
personojn el ĉiuj aĝoj kaj el ĉiuj sociklasoj apartigitajn per
senkarnaj kadavroj, kiuj ritmas la farandolon. La personoj, altaj je 1,30 m,
estas ordigitaj laŭ malkreskanta sociordo.
Jen la ordo de la figurantoj en tiu farandolo : la aktoro,
la morto, la papo, la morto, la imperiestro, la morto, la kardinalo, la morto,
la reĝo, la morto, la patriarko, la morto, la konestablo, la morto, la
morto kun mortotuko, la ĉefepiskopo, la morto, la kavaliro, la morto, la
episkopo, la morto, la eskviro, la abato, la prefekto, la astrologo,, la
burĝo, la morto, la kartuziano, la morto, la soldato, la morto, la
kuracisto, la virino, la bankisto, la almozulo, la morto, la amanto, la morto,
la menestrelo, la morto, la kamparano, la morto, la kordeliero, la morto kaj la
infano. (estas nur 45 figurantoj en tiu listo kaj ne 47, kial ?).
La aktoro, kiu redaktis la sentencojn sub ĉiu persono,
tradicie kondukas la sarabandon, sed tie lia bildo malaperis same kiel partoj
de la papo kaj de la imperiestro. Komplete videblaj estas nur la kardinalo, la
reĝo, la patriarko, la konestablo, la ĉefepiskopo, la kavaliro kaj la
episkopo. Mankas la eskviro, la abato, la prefekto kaj la astrologo kutime
lokitaj ĉiuflanke de la vitralo. Sur la norda muro, la danco
rekomenciĝas per la burĝo, la kartuziano kaj la serĝento. Poste
sekvas kvar personoj, kiuj ne estas apartigitaj per skeleto : la kuracisto kun
boteleto de medikamentoj, la virino, la bankisto kaj la almozulo.
Apartigo per skeletoj reaperas poste : la amanto en strikta
jako, la menestrelo kun sakfluto, la kamparano kun serpo kaj plugpioĉo kaj
fine la franciskano. La bildo de la infano, kiu estis la lasta, ne plu estas
videbla.
Kelkaj spuroj el la gotike skribitaj sentencoj estas
videblaj sub la reĝo, la patriarko kaj la konestablo.
Jen la teksto de la oksilabaj okversoj pentritaj sub la
personoj, notitaj de S-ro Dénuelle en 1866, en franca lingvo kaj en esperanto :
|
La aktoro, aŭtoro de la sentenco diras :
Ho, kreaĵo rezoniva
Kiu deziras eternan vivon,
Jen la scio memorigota
Por bone fini vian mortontan vivon.
Mortodancon ĝi nomiĝas,
Ĉiu lernas kiel danci
La viron kaj la virinon ĝi celas
Nek malgranda nek granda evitiĝas
|
|
La persono de la danco :
Sur tiu spegulo ĉiu povas legi
Inviton al dancado.
Saĝa estas tiu, kiu bone sin rigardas
La mortinto, la vivanton irigas
Vi vidas ke la plej grandaj komencas
Ĉar neniu de la morto eskapas
Tio estas malĝoja pensi pri ĝi
Baldaŭ la vermoj manĝos la korpon
|
|
La morto alparolas la papon :
|
|
La papo respondas al la morto :
|
|
La morto alparolas la imperiestron :
|
|
La imperiestro respondas al la morto :
|
|
La morto alparolas la kardinalon :
Vi aspektas mirigita, ŝajnas
Kardinalo, antaŭiru trankvile.
Ni sekvu la aliajn ĉiuj kune.
Lasu tie vian miron,
Plaĉis al vi la paradoj,
La honoroj kaj la luksa vivo.
Aliĝu do al la promenado :
En la honoroj, la spirito perdiĝas
|
LE CARDINAL
J'ay bien cause
de mesbahyr
Quand je me vois
de si près pris
La mort m'est
venue envayr
Plus ne vestiray
vert ni gris
Chapeau rouge ne
chappe de pris
Me fault laisser
à grande détresse
Je ne l'avoye
pas appris
Toute joyce
finie en tristesse.
|
La kardinalo respondas al la morto :
Mi prave miras
Kiam mi vidas tian dublanton :
La morto veninta por min sturmi
Kaj kiu invitas min al senpermesa eliro.
Ĉapelo kaj ermena pelerino
Mi devas forpasi en mizero,
Ĉar nun ĉio finiĝas :
Ĉiu ĝojo finiĝas en malgajo
|
LE MORT
Venes noble roi
couronné
Renommé de force
et prouesse
Jadis frustes
environnés
De pompes
grandes de grand-noblesse
Mais maintenant
toute haultesse
aisserez vous
n'êtes pas seul
Poy aurés de
votre richesse
Le plus riche
n'a qu'un linceul.
|
La morto alparolas la reĝon :
Venu, nobla kronita reĝo,
Vi, kies forto kaj prodaĵoj
Grandigis vian famon
Ornamitan per pompo kaj nobleco.
Vi malkovras vian malfortecon
Antaŭ mi, vi estas tre sola.
Oni malmulte konservas el sia riĉeco :
La plej riĉa nur mortotukon havas.
|
LE ROI
Je n'ay point
appris à dancer
A dance et nôte
si sauvage
Hélas on peut
voyer et panser
Que vault
orgueil, force lignage
Mort destruit
tout c'est son usage
Auscitôt le
grand que le moindre
Si mains se
prise plus et sage
A la fin faut
devenir cendre.
|
La reĝo respondas al la morto :
Mi ne lernis kiel danci
Laŭ tia ritmo tiom sovaĝa.
Ve ! Ĝi vidigas kaj pensigas min
Ke la potenco estas nur miraĝo.
La morto detruas, jen ties celo,
La malmola same kiel la mola :
Subite, la tempo nin rigardas,
Tiam, necesas fariĝi cindro
|
LE MORT
Patriarche pour
basse chère
Vous ne pouvez
être quitte
Votre double
croix qu'avez chère
Digne autre aura
cette équité
Ne pensés plus
dignitté
Ja ne serez pape
de Rome
Pour rendre
comte être cité
Folle espérance
déchoit l'homme.
|
La morto alparolas la patriarkon :
Patriarko, malgraŭ via mieno,
Vi ne povas estis kvitigita.
La duobla kruco, tiom kara al vi,
Aliulo ĝin havos, tio estas justeco.
Ne plu pensu pri altrangeco :
Vi ne estos papo en Romo.
Kalkulu viajn kontojn kaj meditu
Kiom la espero perfidis la homon !
|
LE PATRIARCHE
Bien parchoy que
mondains honneurs
Moult déchoit
pour le voir
Mes joys
tournent en douleurs
Et que vault
tant de honneurs avoir
Trop haut monter
n'est pas savoir
Hault eslas
gattent gens sans nombre
Mes pour le
veulent parcevoir
A hault monter
je fais encombre.
|
La patriarko respondas al la morto :
Ke la honoro estas nur tromplogilo
Mi tion konscias, kaj mi spiras
Ĝojon fariĝintan doloro :
Kiom valoras tiom da honoroj ?
Necesas malsupreniri kaj ne supreniri,
Ĉar la orgojlo detruas la mondon,
Sed tro malmultaj homoj kapablas priridi ĝin.
La vero estas tro profunda
|
LE MORT
C'est de mon
droit que vous mainne
A la dance gens
connétable
Les plus forts
comme Charlemainne
Mort prant c'est
chose véritable
Rien n'y vault
chère espuantable
Ne force armure
en Cette Assaut
D'un coup jabas
le plus estable
Rien n'est
darmer quant mort assaut.
|
La morto alparolas la konestablon :
Tio estas la leĝo, mi vin akompanas.
Antaŭiri do, konestablo :
La plej grandaj, eĉ Karolo la granda,
La morto ilin prenas, tio estas kontrolebla.
Sen utilo estas timinda vizaĝo
Aŭ forta kiraso en tiu atako :
Per unu bato, mi faligas la plej stabilan
Adiaŭ la armoj, la morto atakas.
|
|
La konestablo respondas al la morto :
Mi intencis
Alsturmi kastelojn kaj fortresojn,
Pligrandigi mian superecon
Sur la honoroj kaj la riĉeco,
Sed mi komprenas ke ĉiu prodaĵo
Fronte al la morto estas nur frenezaĵo.
Afableco egalas al krudeco
La diferencoj estas aboliciitaj
|
|
La morto alparolas la ĉefepiskopon :
Ne retroiru
Ĉefepiskopo, necesas antaŭiri.
Ĉu vi timus vian ĉerkon ?
Ne dubu, vi iros !
La morto ĉiam pli proksime venas
El la koro de la homo kaj el liaj kulpoj,
Necesas kalkuli ŝuldojn kaj depruntojn :
Jen la tempo venis finpagi sian gastiganton
|
|
La ĉefepiskopo respondas al la morto :
Mi ne plu scias kien rigardi,
Mi sentas la timego kreski en mi.
Kien mi fuĝus ? Kiu povas min helpi ?
Atendante tiun konfuzegon.
Mi estus devinta obei la leĝojn
Sed nun alvenas la plendoj
Mi devas morti, tio estas la leĝo.
Ĝin oni obeas sub la trudo
|
|
La morto alparolas la kavaliron :
Vi estis ĉe la baronoj
Fama, bela kavaliro.
Forgesu trumpetojn, klarionojn
Kaj sekvu min sen dormeti.
Vi iris veki la sinjorinojn
Dancigante kun ili longan valson.
Alia danco vin vokas
Tio, kio estis farita, ĉi tie viŝiĝas
|
|
La kavaliro respondas al la morto :
Aŭtoritatecon mi akiris
Per miaj heroaĵoj, kaj per mia flamo,
Mi gajnis gastadon,
Kaj kun tio la koron de la sinjorinoj.
Sed neniu kalumniu min
Ĉe la korto de la riĉa senjoro,
Kiam la komedio iĝas dramo...
Ĉar sub la ĉielo, nenio restas.
|
|
La morto alparolas la episkopon :
|
|
La episkopo respondas al la morto :
|
Estas ankaŭ aliaj pentraĵoj en la kapelo : la profetoj
(Davido, Jesaja, Zeĥarja', Elija) sub la danco de la mortintoj sur la suda
muro.
Ankaŭ la pentraĵo kun la tri mortintoj kaj la tri
vivantoj sur la muro de la norda flanka navo. Jen la priskribo :
Tri mortintoj starantaj en tombejo, filozofe babilas pri la
nestabileco de la homaĵoj, kiam tri riĉe vestitaj rajdantaj nobeloj
eliras el la najbara arbaro. Timegigitaj per tiu strangega spektaklo, kiu
subite aperas al ili, la tri vivantoj nur pensas pri fuĝo; sed la tri
mortintoj alparolas ilin tiel :
En la franca lingvo
|
En esperanto :
Ni ja estis
bonŝancaj
Iam, kiel vi estas nun;
Sed vi venos al nia danco
Kiel ni estas nun
|
La tri vivantoj estis tro noblaj por ne respondi :
En la franca lingvo
|
En esperanto :
Ni estas en gloro
kaj honoro
Plenhavaj per bienoj kaj
????
En la mondo ni metas nian
koron
Kaj plezuron ni kaptas
|
Poste, ili forkuris...
Sur la murpanelo, iam estis fresko, kies foton vi povos vidi
en la fundo de la kapelo.
6
La statuoj
Estas 33 polikromiaj lignaj statuoj :
En la navo :
*
granda krucifikso de la 15-a j.c.
*
statuo de Sankta Johano
En la norda flanka navo :
*
statuo de Nia Damo de Bona Helpo
*
statuo de Sankta Maŭdez
En la ĥorejo :
*
statuoj de Sankta Petro kaj de Sankta Paŭlo
*
granita statuo de Sankta Mikaelo venkinta la drakon
*
statuo de Sankta Berta en angulo
En la senjora kapeleto :
*
sur la altaro estas statuo de Virgulino de la 16-a j.c.
piedvestita per lignaj ŝuoj, ŝi proponas sian mamon al Jesuo, kiu
rifuzas ĝin.
*
sur la okcidenta muro estas statuo de Virgulino kun
sceptro en mano de la 18-a j.c. (ĝi verŝajne estas la plej malnova
bildo de Maria kultita en Kermaria), statuoj de Sankta Barba, Sankta Katerina
kaj Sankta Jozefo.
*
sur la orienta muro estas la statuoj de Sankta
Dominiko, Sankta Nikodemo, Sankta Anna kun Maria kaj Jesuo, Sankta Klaŭdo
kaj Sankta Fiakro.
*
sur la suda muro estas la statuoj de Sankta Eliĝo
kaj Sankta Riom.
En la ĥorejo estas videblaj ankaŭ :
- retablo
el albatro el Anglio, de la 15-a j.c.,
- relikvoskatolo
kun kranio videbla tra vitro,
- ĥorpupitro,
- komenciĝo
de ŝtuparo, kiu kondukis al dormoĉambro je la dispono de
pilgrimantoj,
- klappordon,
kiu ebligis eniri subteran tunelon inter la kapelo kaj la kastelo de La
Noé Verte, je 5 km. Tiu tunelo estis ŝtopita en 1938 pro la
danĝero al la infanoj, kiuj tie ludis.
En la kapelo estas ankaŭ sepultejoj. La plej malnovaj
tomboŝtonoj kun blazonoj, el la 14-a kaj 15-a j.c., estas lokitaj en la
slabaro.