|
BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Moncontour (karaktera urbeto), forta roko Fiere alroĉita al roka krutaĵo ĉe la kunfluejo de du riveroj, Moncontour-de-Bretagne estas ankoraŭ ĉirkaŭbarita de imponaj remparoj. Vastaj ĉirkaŭaj arbaroj, ŝanĝbrila flaŭro, tie la silento estas reĝo. Kia frapa kontrasto kun la tumulta historio de tiu timinda fortika urbo de Penthièvre, kiu travivis multajn sturmojn en la Mezepoko kaj kiu eĉ emisiis monon en la XIVa jarcento. Syndicat d'initiative (Turismoficejo)Place de la Carrière 22 510 Moncontour Tel : 02 96 73 50 50 |
Bibliotekoj de esperanto en la mondo :
Niaj amikoj :