BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Yffiniac kaj Morieux : golfeto (anse d'Yffiniac et de Morieux), natura areo
La golfeto de Yffiniac estas inter la 5 unuaj golfoj en la mondo pro la amplekseco de
la tajdoj.
7 km da maraj pejzaĝoj karakterizaj de la spaco inter grundo kaj maro, evoluanta
laŭ la ritmo de la tajdoj.
Malseka zono kun internacia intereso akceptanta pli ol
40 000 birdoj en la vintro.
Vastegaj sabla-ŝlimaj plaĝoj profundaj je 6 km.
Tre granda biologia riĉeco kaj granda geologia intereso de la diversaj tipoj
de klifoj borde de tiuj golfetoj.
Natura intereso - videblaj specioj :
Kolringa ansero (bernache cravant),
pintvostanaso (canard pilet),
verkapa tadorno (tadorne de Belon),
granda kurlo (courlis cendré),
granda kalidro (bécasseau maubèche),
hematopo (huîtrier-pie),
bunta kalidro (bécasseau variable),
malgranda egretardeo (aigrette garzette),
lapona limozo (barge rousse),
ruĝkrura tringo (chevalier gambette).
Okazaĵoj :
Julio - Aŭgusto, ornitologiaj eliradoj,
temaj vizitoj ( erikejoj, klifoj, dunoj...). Ensemajne, renkonto kun la mitulistoj
depende de la tajdoj.
Informoj : Maison de la Baie de Saint Brieuc (Domo de la golfo) : 02.96.32.27.98.