Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu verkis la libron 'Gerda malaperis'? 
     
Esperanta vorto por: sono de akvo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: La abatejo de « Beau Port » (pr: bopor) (de Louisette kaj André Rigault)

LA ABATEJO DE « BEAUPORT » (pr: BOPOR)

Louisette et André Rigault

 

I - Konstruado

         Kiam ? : La historio de « Beauport » komenciĝas en 1203, kiam la grafoj de Penthièvre kaj Alain de Goelo, decidis fondi abatejon memore al siaj parencoj. Reale la grafoj fondis unuan abatejon sur insulo, fronte al « Beauport », la insulo Sankta Riom (Saint Riom). Sed de tiu insulo ne estis facile diservi la paroĥojn kaj administri la abatejajn bienojn.

 

         Kie ? Pro tio, la grafoj elektis tiun ĉi lokon por la abatejo : lokita en ŝirmita golfeto inter du pintoj : la pintoj de « Guilben » kaj de « Kerarzic », do proksime de la maro kaj de la arbaro, estis ideala loko, samtempe malfermita sur la naturo (kie ili devis trovi vivrimedojn) kaj al la homoj (ĉar ili devis akcepti pilgrimantojn precipe al sankta Jako De Kompostel). Oni nomis la abatejon latine « Bellus - Portus » (fr: « Beau-Port », "bela haveno") ĉar ĝi estis la sola religia haveno sur la marbordo inter Saint-Brieuc kaj Tréguier

 

         Kiuj ? La religiuloj vokitaj de la fondintoj estis kanonikoj (fr: chanoines) de la ordeno de « Prémontré », kiuj venis el la abatejo de Lucerne en la franca departemento « Manche ». Kanoniko (fr: chanoine) diferenciĝas de monaĥo (fr: moine) : Li ne estas enklostrigita, li povas praktiki sian sacerdotecon kiel pastro en la paroĥoj. Ĉirkaŭ « Beau-port » ili diservis 21 paroĥojn.

 

         Kiel ĝi disvolviĝis ? Kun aliaj nobeloj, la grafo Alain riĉe dotis la novan abatejon :

        per bienoj : terenoj, arbaroj, fiŝejoj, garbejoj, mar- kaj vent-mueliloj ankaŭ per 9 paroĥoj en Anglujo en la dioceso de Lincoln, kie la familio « Penthièvre » havis bienojn ekde la venko de Guillaume Le Conquérant.

        per privilegioj : impostoj sur la venditaj grenoj, rajto organizi foiron en Paimpol dum la pentekosta tago, rajto de la dekona imposto sur la fiŝkaptado kaj sur la grenoj.

        per malŝarĝoj de kelkaj impostoj, kiel tiuj de la eniro en la haveno.

 

II - Historio de la abatejo (ok jarcentoj da historio)

 

         Dum mezepoko : sukceso de la 13-a ĝis la 14-a jarcento.

Sukceso pri religio : la kanonikoj de Beauport estis rekte sub la aŭtoritato de la papo kaj ne sub tiu de la episkopo de Saint-Brieuc. Ekde 1456, la abato rajtis porti la episkopan bastonon kaj la mitron.

Sukceso pri ekonomio : la « monaĥa foiro » de Paimpol dum Pentekosto estis granda sukceso. Plie la banko de la abatejo pruntedonis monon je tre malalta procento al la nobeloj, kiuj bezonis monon.(precipe al la krucistoj, kiuj pruntis monon kontraŭ hipotekoj de siaj terenoj), tiel la bieno de Beau-Port multe kreskis.

Sukceso pri juĝo-povo : la abato rajtis apliki sian juĝpovon sur siaj bienoj.

Sukceso pri politiko : la abato havis sidlokon en la bretona parlamento.

 

Ekde Francisko la 1-a : kadukiĝo

La ekkadukiĝo komenciĝis :

- unue, pro la unua konkordato, kiu enoficigis laikojn, ofte korteganojn elektitajn de la reĝo, kiel administrantojn de la abatejo, sed kiuj pensis precipe pri riĉiĝo,

- due, pro la anglikana reformo, kiu perdigis al ĝi, ĝiajn havaĵojn en Anglio,

- trie, pro la politikaj problemoj, kiuj estigis tensiojn en la abatejo.

En 1651 la abatejo estis ruinigita pro manko de prizorgado : la tegmentoj disfalis, la digo rompiĝis, la orgeno de la preĝejo malbone funkciis, pluvis en la dormejoj… 

 

Ekde Ludoviko la 14-a :

De 1660 ĝis 1690 oni renovigis la abatejon, oni rearbumis la arbaron, restaŭris la digon, ktp.

Sed la moroj malrigoriĝis : la kanonikoj lukse vivis, eliris el la abatejo, manĝis, trinkis kiel nobeloj. Tion oni konstatis pro la fakturoj trovitaj en la spicvendejoj (ili eĉ venigis bordozan vinon per ŝipo). Oni kromnomis ilin la « blankaj senjoroj » pro iliaj blankaj vestoj, kaj ĉar ili vivis kiel senjoroj.

 

Dum la revolucio : forgeso

En 1790, la nur 12 lastaj kanonikoj estis devigitaj forlasi la abatejon, kiu restis fermita ĝis 1793. Poste ĝi iĝis fabriko de salpetro antaŭ ol ĝi estis vendita en tri partoj, kiel nacia bieno en 1797 al 2 paimpolaj negocistoj kaj al la direktoro de la fabriko de salpetro.

 

Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj

Dum tiuj jarcentoj, farmistoj kaj ties brutaroj loĝis en la abatejo, ankaŭ la urbodomo kaj la laikaj lernejoj de Kerity.

En 1835, Prosper Mérimée vizitis la abatejon, kaj, kiel inspektoro de la historiaj monumentoj, li decidis klasifiki ĝin kiel historian monumenton en 1862. Ĝi iĝis fabriko de cidro ĝis 1992. Tiam la posedanto konsentis vendi la abatejon kaj la bienon al la oficejo pri la protektado de la marbordo, kiu entreprenis la restaŭradon.

         Jen la mezepoka blazono de la abatejo. Ĝi prezentas la du ermitojn, kiuj retiriĝis sur la du insuloj fronte al la abatejo : St Riom sur la insulo St Riom kaj St Modez sur insulo Brehat.

         Alvenante al la abatejo, antaŭ ol eniri vi certe vidis la puton, la kampojn, kie estis ankaŭ kolombejo kaj staloj de la antaŭa abatejo.

 

 

 

1 - LA KLOSTRO

 

I - Uzado: organizo de la spaco

Kiel la kanonikoj, ni sekvos la kvar alojn de la klostro. Dum la mezepoko, la abatejo havis ĉiam simbolan kaj funkcian dispozicion. Ĉiu flanko de la interna korto prezentis malsaman funkcion de la religia komunumo.

Estis du flankoj kvazaŭ duonlaikaj, ĉar malfermitaj al laikaj homoj kaj al monaĥoj:

         - malantaŭ ni okcidente, ni eliras el la flanko malfermita al la vizitantoj, al la pilgrimantoj, al la paroĥanoj, kiuj alportis la impostojn (la dekonan imposton) sed ankaŭ estis la ĉambroj rezervitaj al la servantaj monaĥoj (fr: frères convers), tiuj simplaj monaĥoj, kiuj zorgis pri la mastrumado de la abatejo kaj pri la laboro sur la kampoj. Supre estis ilia dormejo,

         - dekstre kaj sude, la preĝejo ankaŭ malfermita al la laikaj vizitantoj (la pilgrimantoj) kaj al la monaĥoj.

Du aliaj flankoj estis rezervitaj al la vivo de la kanonikoj:

         - fronte al ni, okcidente, la kapitula ĉambro, la hejtejo teretaĝe kaj la dormejo, la flegejo sur la Otago,

         - maldekstre, norde, la provizejoj, la manĝejo kaj la kuirejo.

 

II - Konstruado

         La origina klostro de la 13-a jarcento ne plu ekzistas. Restas nur 2 trilobaj arkadoj apogitaj sur duoblaj kolonetoj lokitaj je la enirejo de la manĝejo. Dekstre estas ankoraŭ la 3 arkadoj de la lavtabloj, kie la kanonikoj lavis siajn manojn antaŭ ol eniri en la manĝejon. Ĉiu galerio estis ŝirmitaj per tegmento. Oni ankoraŭ vidas la apogŝtonojn, kiuj subtenis la ĉarpentaĵojn.

         2 imponaj murapogiloj estis aldonitaj en la 15-a kaj 16-a jarcentoj por kompensi la puŝon de la volvoj de la preĝejo, kiuj tamen disiĝis.

         De la 15-a-jarcenta klostro, restas nur 2 arkadoj kunigitaj sur vegetalaj, teleraj kapiteloj. Rimarku la 200 jaran hederon (fr: lierre), kiun oni timas detrui.

         En la centro de la klostro estis baseno. La akvo venis tien per tubaro el bakita tero, el la tri najbaraj lagetoj, kiuj troviĝas trans la vojo al Plouézec. Nun kreskas en ĝi bela frakseno.

         Ĉe la enirejo al la preĝejo estas du ĝemelaj niĉoj, en kiuj la kanonikoj deponis siajn meslibrojn je la fino de la diservo kaj prenis siajn brevieron por vagadi, meditante en la klostro.

 

 

 

2 - LA PREĜEJO DE LA ABATEJO

 

I - Destino

         La preĝejo de la abatejo estis antaŭ ĉio, pilgrima preĝejo. Ĝi akceptis ĉefe anglajn pilgrimantojn survoje al Sankta Jako De Kompostel. Pro tio ĝi estas tiel vasta (50m x 20m). Ĝi gloris posedi la relikojn de sankta Riom kaj sankta Modez, du keltaj ermitoj, kiuj ambaŭ retiriĝis sur 2 insuloj fronte al ĝi (Saint Riom kaj Bréhat)

 

II - Konstruado.

Ĝi komenciĝis ekde 1210, kiam la kanonikoj « Premontre » alvenis en « Bopor ». Hodiaŭ oni ne plu vidas la unuan konstruaĵon. Nur la fasado konstruita je la fino, ĉirkaŭ la jaro 1300, el granito, konservas spurojn de la gotika periodo kun sia bela volba portalo kaj siaj du trifoliaj aperturoj.

         Mankas la absido (fr: chevet), la unue konstruita, la sonorilturo, disfalintaj dum la 14-a jarcento, la suda flanka navo (fr: bas-côté).La ŝtonojn oni uzis por la ĉirkaŭmuroj sed multaj el ili estis ŝtelitaj de la najbaroj.

         La materioj uzitaj estis ĉefe ŝtonoj el la regiono : vulkana verda ŝtono el la pinto de Guilben kaj la valo de la rivero Trieux, skisto el Plouézec, rozkolora granito el Perros, kaj konkosablo el la marbordo.

Por la dekoraciaj motivoj kaj la statuoj, ili uzis la normandan flavan kalko-ŝtonon el Caen. Sed tiu estis porhava (fr: poreuse) kaj ne bone rezistis al la erozio de la tempo kaj de la veterŝanĝo.

 

III - Ĉefaj karakteroj

         La navo consistís el 6 spanoj (fr: travées) kun flankaj navoj sur eĝovolboj (fr: voûtes d'arêtes). La suda malaperis. La gotika stilo : ogivaj arkadoj kaj fenestroj, faskigitaj kolonetoj (fr: colonnettes en faisceau), ogivkruciĝoj (fr: croisées d'ogive) malaperas flanke de la klostro, kie la aperturoj estas romanaj pro la alteco de la tegmento de la klostro.

         La ŝtuparo en la transepto komunikis rekte kun la dormejo de la kanonikoj pro la frumatenaj ĥorpreĝoj (fr: les mâtines). La alia helikforma ŝtuparo, je la enirejo de la navo, kondukis al la orgena tribuno instalita tie en la 16-a j.c.

         Oni povas noti keltajn dekoraciajn motivojn (stiligitaj krucoj, interplektornamoj), kiuj rezultas de la interŝangoj inter la anglaj paroĥoj kaj la kanonikoj de « Bopor ».

         La du kuŝostatuoj (fr: gisants) de la navo estas tiuj de riĉaj donacintoj de la mezepoko, kiuj rajtis esti ĉi tie entombigitaj : estas la senjoro de Kergozou kaj lia edzino. Ambaŭ portas sian blazonon.

Rimarku la spadon inter la kruroj de la nobelulo : tio signifas, ke li mortis batalante. Se ĝi estus laŭlonge de lia korpo, tio signifus, ke li mortis de natura morto. Inter liaj piedoj estas kapo de virŝafo, kiu simbolas la kuraĝon. Ĉe la piedoj de la edzino kuŝas hundo : signo de fideleco al ŝia edzo. Ŝi portas la kufon de la regiono : Trégor.

         La tombomonumento kaj la cenotafo (ne estas korpo sube) estas tiuj de la posedantoj de la abatejo dum la 19-a jc: Mélanie Morand kaj la grafo De Poninsky. Ili estis konstruitaj per ŝtonoj el la klostro kaj preĝejo.

 

 

 

3 - LA KAPITULA ĈAMBRO

 

1 - Uzado

Tiu cambro estas grava loko por la vivo de la kunvivantoj, kiuj kunvenis ĉi tie ĉiun matenon je la oka post la 3 matenaj mesoj (ili ellitiĝis je la 3a kaj duono). Estas la regulo de la ok horoj : 8h da laboro, 8h da preĝado, 8h da ripozo. Do, ĉi tie, ĉiun matenon, je la oka, oni legis unu kapitulon (fr: chapitre) de la regulo de sankta Aŭgusteno. Pro tio oni nomas tiun ĉambron la kapitula ĉambro

         Ankaŭ ĉi tie oni dispartigis la laboron de la tago, oni esprimis publike la konfliktojn, kiuj povis ekzisti. La kanonikoj estis kelkfoje riproĉitaj. La servantaj monaĥoj ne rajtis eniri ĉi tien, nek sin esprimi, nek baloti.

Estas ankaŭ loko, kie la abatopatroj rajtis esti entombigitaj : oni opinias, ke almenaŭ 5 kriptoj kuŝas tie sub niaj piedoj. La du kuŝostatuoj (fr: gisants), kiujn ni vidas ĉi tie estas : la plej hela, tiu de Petro Huet, unu el la plej gravaj abatoj de BOPOR ; la unua, kiu rajtis porti la episkopan bastonon (kiu malaperis ) kaj la mitron. La alia estas anonima abato, li havis malpli da potenco ĉar lia episkopa bastono sin turnas al li. Tio signifas ke li povis apliki sian juĝpovon nur sur la abatejo sed ne sur la aliaj paroĥoj.

         Etaĝe estis la dormejo de la kanonikoj. Tie en la 19-a jc staris la urbodomo de Keriti. La lernejo de la knaboj estis ĉi tie, kaj tiu de la knabinoj en la apuda sakristio. Oni diras ke eĉ stalo troviĝis tie.

 

II - Konstruado kaj karakteroj

         Ĝi datiĝas de 1210. La normanda arkitekturo influis ĝian stilon : ĝi prezentas 3 nekutimajn karakterojn

         - unue, ĝi situas ekster la klostro, perpendikla al la klostro kaj paralela al la absido, kontraŭe al la kutimaj kapitulaj ĉambroj de la cisterciaj abatejoj, kiuj imbrikiĝis en la klostro,

         - due, ĝi estas malfermita al oriento por ke la frumatenaj kunvenoj estu lumigitaj kaj hejtitaj de la leviĝanta suno,

         - trie, la stilo de ĝia arkitekturo estas gotika. La volboj sur ogivkruĉiĝoj (fr: croisées d'ogive) estas subtenataj de tri monolitaj kolonoj (renovigitaj en betono en 1970).

         Rimarku ke la volboj estas subtenataj sur la muroj per kapiteloj kun kubutformaj fundoj tiel ke la puŝo de la volboj agas sur la muroj kaj ne sur malgrandaj kolonetoj.

Rimarku la ĝemelan enirejon : estas duoblaj, duoncirklaj volboj (fr: voûte en plein cintre) disigitaj per kvin sveltaj kolonetoj kun vegetal-kapiteloj.

 

 

 

4 - LA PASEJO AL LA KAMPOJ

 

Dekstre, elirante el la kapitula ĉambro estas volba pordo sufiĉe impona. Tie estas irkoridoro, kiu ebligis al la servantaj monaĥoj reveni rekte de la kampoj, kie ili laboris al la klostro je la horoj de la diservoj. La kutimaj normandaj motivoj de la pordo, klostroflanke, similas al tiuj de la kapitula ĉambro. Hejtejflanke, la alia pordo estas tre impona sed malpli ornamita. La interno de la pasejo estas ornamita per blanka ŝmiraĵo kun desegnitaj falsaj flavaj ŝtonoj.

 

 

5 - LA HEJTEJO

 

         La hejtejo estas la sola ĉambro, kiu posedis kamenon (krom la kuirejoj). Pro tio oni nomis ĝin la hejtejon. Tie la kanonikoj legis, kunvenis, studis ĉar estis la sola ĉambro en kiu la inko ne frostis dum la laboro vintre. Etaĝe estis la flegejo, kiu tiel profitis el la varmeco de la kamentubo.

Ekde 1651 la etaĝo disfalis, la pluvo eniris, do la kanonikoj kuniĝis kaj laboris en la apuda ĉambro « la ĉambro de la dukoj ».

Origine tiu ŝtuparo ne ekzistis, oni konstruis ĝin en la 17-a jarcento post kiam la unua etaĝo disfalis. Ĝi permesis komuniki kun la salono de la duko, kie, de tiam, la kanonikoj kuniĝis por labori aŭ ripozi. La planko situis 1,20m sube.

Rigardu la kapitelon, kiu estas nun je la nivelo de niaj genuoj anstataŭ superi niajn kapojn. Temis ĉi tie pri pli vasta ĉambro ol la kapitula ĉambro, kun 4 ogivaj aperturoj je oriento, do bone lumigita. Tri centraj kolonoj subtenis la ogivkruciĝojn (fr: croisées d'ogive), kiujn oni povus retrovi per prifosado. Sed tiu prifosado postulus forĵeti la teron, kiu estas sub la ŝtuparo, tiam tiu ĉi disfalus. Estas nur 2 alirejoj al la salono de la dukoj, la alia estas en malbona stato, do, estus malprudente disfaligi tiun ĉi.

La okcidenta kaj norda fasadoj estis plurfoje modifitaj en la 15-a kaj 17-a jarcentoj, sed estas malfacile ankoraŭ nun kompreni la tuton de tiu ĉambro.

 

 

 

6 - LA  SALONO  « DE LA DUKOJ »

 

I - Karakteroj

1 - La proporcioj de tiu salono (27x9) kaj la eleganteco de ĝia volbo sur ogivaj kruciĝoj (10m alta) iĝas ĝin ekscepta spaco en la tradicio de la gotika stilo de la normandaj abatejoj (monteto Sankta-Mikaelo),

         2 - Ĝi estis konstruita ekstere de la abatejaj muroj kaj proksime de la haveno

         3 - Ĝi ne estis submetita al la regulo de silento

 

II - Konstruado

         Ĝi estis konstruita je la fino de la 13-a jc, post la hejtejo.

         Ĝi enhavas du monumentajn kamenojn kaj estas lumigita sude per ĝemelaj aperturoj, norde per altaj kaj mallarĝaj volbaj aperturoj. Tri pordoj ebligas eniri en ĝi : unu sur la suda fasado kaj du sur la pinjonoj okcidente kaj oriente.

 

III - Uzado

Estas tre mafacile defini ĝian uzadon

- unue, oni pensis pri akcepta salono por la pilgrimantoj,

- post prifosado kaj priŝerĉado, oni pensas ke ĝis la 15-a jc ĝi estis metiista ejo por la nuraj bezonoj de la abatejo. Efektive oni retrovis spurojn de bronzo kaj de forĝejo.

Ekde la 17-a jc estis la nova studloko de la kanonikoj post la disfalo de la hejtejo.

Ankaŭ en tiu epoko ĝi estis plialtigita kaj rearanĝita en tri niveloj :

         - En la unua etaĝo estis individuaj ĉeloj por la kanonikoj, kiuj antaŭe loĝis en dormejo supre de la kapitula ĉambro,

         - En la dua etaĝo estis biblioteko kaj studejo lumigitaj per 3 fenestroj kun frontonoj ornamitaj de jakobaj pektenoj kaj de la blazono de la dukino de Bretonio (tamen jam en tiu epoko Bretonio estis franca, do ?)

En la 16-a jc oni ankoraŭ ne bone scias je kia uzado ĝi servis.

Post la revolucio salpetra fabriko okupis ĝin kaj ekde la 19-a jc ĝi iĝis cidrofabriko, kiu funkciis ĝis 1990.

Oni supozas ke la nigriĝo de la muroj devenas de tiu fabriko de cidro ĉar la blankaj kvadretoj, kiujn oni vidas estis faritaj de sciencistoj, kiuj faris traserĉadojn ĉi tie.

Laŭlonge de la norda fasado de la salono de la dukoj estas integrita akva kanalo. Ĝi konsistas el mallarĝa koridoro pavimita surplanke de granitaj slaboj. Ĝi estis lumigita de 4 larĝaj arkadoj. La akvo venis el la najbaraj lagetoj kaj servis al muelilo kaj panfabriko. Tiu akvo estis ankaŭ kondukita en la salonon kaj uzita por la prilaborado de la metaloj en la forĝejo

 

 

 

7 - LA  ĜARDENOJ  KAJ  LA  DIGOJ

 

I - Uzado

         Konstatu vi mem tiun privilegian situon :

Malsupre de tiuj monumentaj pordegoj konstruitaj en la 17-a jc etendiĝas nun fruktoĝardeno. Tiuj terenoj estis ĉiuj konkeritaj sur la maro. La kanonikoj bredis tie apudmaraj ŝafojn (fr: présalés) kaj pli poste kultivis kanabon kaj linon,

         Pli malproksime, malantaŭ la pordoj de la ĉirkaŭmuro (1720) staras digo kaj la ĝeto de la haveno de la abatejo. Ĝia destino estis ricevi la ŝipojn plenigitajn per konstrumaterioj, aŭ diversaj varoj, kaj ankaŭ akcepti la pilgrimantojn alvenantajn de la transmanikaj landoj.

 

II - Konstruado

Dum la 14-a jc, la unua 1800-metra digo estis starigita ; ĝia konstruado kontribuis al la malekvilibrigo de la financoj de la abatejo, kaj plie, ĝi estis pli prestiĝa ol utila. Ĝi rompiĝis kaj estis anstataŭita dum la polderigado de la 17-a jc. Oni senakvigis marĉojn kaj starigis pli proksiman digon, kies prizorgado estis ankaŭ multekosta.

 

Dum la 18-a jc, la fruktoĝardenoj, interne de la ĉirkaŭmuro estis anstataŭitaj per franceska ĝardeno (fr: à la française) : tio ankoraŭ estis prestiĝa verko. La kanonikoj plantis tiam rarajn plantojn kiel pinojn, mirtojn, figarbojn, ankaŭ pli poste, du ginkojn bilobajn (maskla kaj femala) ankaŭ nomitaj : la arboj de la 40 ekuoj. La folioj estas ventumilformaj kaj falantaj, aŭtune ili similas al ormoneroj. Tiu arbo rezistas al la poluo, estis la unua arbo, kiu floris denove en Hiroŝima.La fruktoj havas tre malagrablan odoron.

En la 20-a jc, la fervojo Saint-Brieuc - Paimpol veturis sur la digo. Tio firmigis ĝin portempe, sed post 1956, dato de la fermo de tiu fervojo, ĝi difektiĝis je ĉiu granda tajdo kaj printempe 1990, la ĉerizarboj ekfloris en maro profunda je unu metro.

 

De 1994 ĝis 1997, oni rekonstruis tiun digon, kiu estas ŝirma konstruaĵo por la abatejo. Malliberuloj de la malliberejo de Saint-Brieuc laboris ĉi tie sub la gvidado de arkitekto de la franca belarto: 200 metroj de digo estis rekonstruitaj.

 

 

 

8 - LA PROVIZEJO

 

I - Uzado

La provizejo estas la loko, kie oni konservis la proviantojn necesajn por ĉiuj kanonikoj.Tiuj proviantoj konsistis precipe el la dekonimposto. La kanonikoj de BOPOR rajtis postuli dekonimposton sur la grenoj en Paimpol, sur la tritiko en Plouézec, sur la fiŝoj en la golfeto de Bopor kaj ĉirkaŭ Bréhat, sur la farunoj de kelkaj mueliloj.

 

II - Konstruado

La granda kaj la malgranda provizejoj estis konstruitaj en 1240 kaj renovigitaj en la 15-a jc. Ili situis proksime al la salono de la servantaj monaĥoj kaj al la korto, tra kiu alvenis la varoj.

La granda provizejo konsistas el 9 spanoj baziĝantaj sur 8 monolitaj kolonoj. Ĝiaj imponaj dimensioj (34m x 8m) atestas pri la ampleksaj nutraĵbezonoj de la kanonikoj kaj de la pilgrimantoj sed ankaŭ de la ampleksaj dekonimpostoj de la varoj, kiujn ili eĉ eksportis tra la haveno de la abatejo. La malgranda provizejo estis eble rezervita al la semajnaj bezonoj aŭ al la plej fragilaj varoj.

La muroj larĝaj je unu metro estas el ŝtonoj kun kadraĵoj el granito. La planko estas kovrita el rulŝtonetoj.

 

III - Karakteroj

         Por la bona konservado de la proviantoj, tiu konstruaĵo situas norde de la klostro. Plie ĝi posedas malmulte da aperturoj. La suda fasado estas iom engrundigita kompare al la klostro.

En la angulo sudokcidente, estas ŝtuparo kiu ebligis la iron al la salono de la servantaj monaĥoj, al la manĝejo kaj kuirejo (ĝi estas nun ŝtopita).

Multaj modifoj estis faritaj poste : la norda fasado estis renovigita kaj truita per pordo en la 15-a jc.

Tiu salono estas tre malseka ĉar sur la supera etaĝo, kie estis la manĝejo, la tegmento falis. Estas unu el la venonta laboro por la konservado de la konstruaĵo.

 

 

 

9 - LA  MANĜEJO

 

I - Uzado

         Ĉi tie la kanonikoj manĝis silente por aŭskulti la legadon de la vivo de la taga sanktulo. Ili manĝis unufoje tage kaj je la 19-a horo estis nur magneto.

 

II - Konstruado

         Ĝi datiĝas de 1269. La norda fasado estis renovigita en la 15-a jc sed la volbo el ligno malaperis, pro tio la malsekeco eniras en la suban etaĝon. Ankaŭ la kalkoŝtono uzita por la skulptaĵoj erozias pro la veterŝanĝoj.

 

III - Karakteroj

La 8 aperturoj en duoncirkla volbo (fr: plein cintre), je la nordo estas ekscepto, precipe pro la prezentiĝo al la marvasta vento. Ĉu estis por vidi la maron ? la havenon kaj la ĝardenojn ? La manĝejo estas bele ornadita (modluritaj pordokadroj, sveltaj kolonetoj, vegetalkapiteloj, ĉiuj malsamaj).

Okcidente, la nobla fasado malfermiĝas per tri mallarĝaj ĝemelaj fenestroj en pintarlo (fr: arc brisé),

Sude, estas ogivaperturoj duone fermitaj je la nivelo de la tegmento de la klostro,

Rimarkinda detaloj : la katedro de la leganto kaj la interna fenestro de la flegejo frontas al la manĝejo (tiel la malsanuloj povis aŭskulti la tagan legadon)

Sud okcidente : la servŝtuparo,

Sud oriente : la monumenta ŝtuparo.

Oni scias ke belaj lignaĵoj bele prilaboritaj kovris la murojn kaj ke pentraĵo prezentanta la Sanktan Manĝon (fr: la Cène) invitis la kanonikojn mediti dum la manĝoj.

 

 

 

10 - LA  KUIREJO

 

Ĝi aspektas malgranda kompare al la manĝejo. Por la kanonikoj la pompo, la soleneco ŝajnis superi la utilecon.

         Ĝi komunikas kun la manĝejo per pordo kaj aperturo por la plado sed ne estas sendependa ŝtuparo por iri al la provizejo, kiu situas sube. Certe la servantaj monaĥoj portis mem la provianton aŭ ĉu ekzistis ŝarĝoportilo ?

Ĝi enhavis grandan kamenon kaj panbakejon.

La planko de tiuj du salonoj estis slabita en la 17-a jc per okangulaj kaheloj el bakita tero, nun protektitaj sub tero.

 

Ni eliros tra la unua salono, en kiu ni eniris kaj kiu estis rezervita al la servantaj monaĥoj.

 

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo