Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kie okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: deiĝi de normala direkto 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Kabo Fréhel - Plévenon (Cap Fréhel - Plévenon)

Vilaĝa bieno kun 400 hektaroj da erikejoj borderataj de spektindaj klifoj el rozkolora grejso.

Grava kolonio de marbirdoj, sed ankaŭ multaj bestaj kaj vegetalaj specioj adaptitaj al tiu marborda spaco. Komuninteresa zono por la birdoj. Multaj padoj por grandaj kaj malgrandaj marŝadoj (G.R. kaj P.R.).

Natura intereso - videblaj specioj :
Arĝentmevo (goéland argenté), goéland marin (nigramantela mevo), goéland brun (flavkrura mevo), cormoran huppé (tufkormorano), trifingra mevo (mouette tridactyle), longbeka urio (guillemot marmette ou de Troïl), norda fulmaro (fulmar boréal), aŭko (petit pingouin), korako (grand corbeau) kaj aliaj bestaj kaj vegetalaj specioj adaptitaj al tiuj medioj.

Okazaĵoj :
Ekspozicioj, gvidataj vizitoj, noktaj eliradoj, infanaj agadoj, ĉiutage de la 10a de Julio ĝis la 30a de Septembro.
Lernejaj agadoj kaj gvidataj vizitoj tutjare laŭ peto, ornitologia inicado en Junio-Julio marde kaj sabate.

Informoj : Syndicat des Caps (Sindikato de la kaboj) : 02.96.41.50.83


Fuorto La Latte (Fort La Latte)

  Konstruita meze de la 14-a j.c. fare de la familio Goyon-Matignon, la kastelo, unue estis nomata "Roche Goyon". Ĝi travivis du gravajn sieĝojn : la unua en 1379 kaj la dua en 1597. Tiu lasta grave damaĝis ĝin. Bona ekzemplo de mezepoka arkitekturo transformita en marbordodefendan fuorton por St-Malo dum Ludoviko la 14-a (ĝiaj altaj muregoj fariĝis kanonaj baterioj). Gvatejo el rozkolora grejso, ĝi ŝirmis la sanmaluajn ŝipojn kontraŭ niaj malamikoj (angloj kaj holandanoj).
Ĝia milita kariero daŭris ĝis la 19-a j.c. Deklasigita en 1890, vendita en 1892, klasita "Historia Monumento" en 1925, ĝi estas vizitebla.

Fort La Latte - 22240 FREHEL
E.adreso : flalatte@aol.com


Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo