Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kie okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: ŝuldo aŭ sumo de ŝuldo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Kermaria-An-Isquit (22) - La mortodanco en la kapelo

1       La originoj de la kapelo

La kapelo, laŭ supozo, estis fondita de Henri D'Avaugour kaj aliaj senjoroj de ĉi tiu regiono nomata "Goêlo", kiuj volis danki al la Sankta Virgulino Maria ĉar ili revenis bonsanaj de la Sankta Tero post la krucmilito. estas do senjora kapelo dediĉita al "Itron-Maria-An-Isquit", kiu signifas "Sinjorino Maria, kiu protektas kaj defendas".

La unua konstruaĵo de la 13-a j.c. konsistis nur el la kvar unuaj spanoj de la navo kaj la lateroj.

Ekde la origino, la kapelo iĝis grava pilgrimejo, dank'al la impulso de la monaĥoj de la abatejo de Beauport (pr. bopor) je 10 km, kiu zorgis pri ĝi. Pro tio la pligrandigo de la kapelo estis necesa.

En la 15-a j.c., oni pligrandigis la navon per la tri lastaj spanoj, per la senjora kapeleto, kiu konsistigas la dekstran transepton, kaj al la sudo per la porĉo superata de juĝoĉambro, kies perono surhavas tre delikate skulptitan balustradon.

En la 18-a j.c., oni aldonis al la konstruaĵo la ĥorejon kun trilatera absido kaj la okangulan sonorilturon.

En la jaro 1859, tiu sanktejo estis savita de la detruado dank'al la lokaj kamparanoj armitaj per forkegoj, falĉiloj kaj bastonoj. En 1953, la renovigo de la kapelo komenciĝis.

2       La ekstero de la kapelo

Rondiro ĉirkaŭ la kapelo ebligas vidi la tri grandajn fazojn de la konstruado. Ĉe la orienta pinjono, estas la ĉefa pordo de la konstruaĵo laŭ bela gotika stilo de la 13a j.c. superata de per vitralo kaj sonorilturo de la 18-a j.c. En la norda fasado ofte rearanĝita, estas videblaj murapogiloj, spuroj de malnova aperturo kaj nivelrompo pro la alĝustigo de la pligrandigo en la 15a j.c. kaj la aldono de la ĥorejo en la 18-a j.c. kun ties grandaj aperturoj.

Sude estas la porĉo kaj la sola transepto de la kapelo, kiu ŝirmas la senjoran kapeleton de la 15-a j.c. Antaŭ la porĉo estas la kalvario.

3       La porĉo

La vizitanto eniras tra ogiva porĉo ornamita per kolonetoj. Supre de la porĉo estas malgranda konstruaĵo, kiu servis kiel sekretariejo kaj poste, kiam la perono estis konstruita, kiel aŭskultejo. Tie la seneskalo de la juridikcio juĝis post la dimanĉa diservo. La akuzataj kaj la akuzantoj staris piede de la kruco sur la preĝeja placo;

La eksteraj niĉoj ŝirmis du statuojn el ligno pri S-ta Petro kaj S-ta Paŭlo. Sed pro ilia malbona stato, ili estas nun videblaj en la ĥorejo.

Interne de la porĉo estas 11 statutoj el polikromia ligno, de la apostoloj kun iliaj atributoj.

Maldesktre enirante en trefornamitaj kadraĵoj superataj de gabloj :

  • Sankta Petro kun ŝlosilo
  • Sankta Andreo kun kruco
  • Sankta Jakobo kun kaliko
  • Sankta Bartelemio kun tranĉilo
  • Sankta Filipo kun libro kaj bastono

Dekstre en niĉoj

  • Sankta Simono kun segilo
  • Sankta Mateo kun hakilo
  • Sankta Jakobo, la ministo kun kapmalsupra kruco
  • Sankta Judo kun bastono kaj libro
  • Sankta Tomaso kun ortilo kaj turo
  • Mankas la statuo de Sankta Luko ŝtelita en 1907.

Super la pordo estas polikromia ligna statuo de la Virgulino-Patrino. La muroj kaj la volboj estas pentritaj.

4       La interno de la kapelo

La parto de la kapelo post la enirejo estas la plej malnova parto de la konstruaĵo.

Se vi rigardas la ĥorejon, vi vidos la tri fazojn de la konstruado.

La pilastroj de la arkoj de la 13-a j.c. estas masivaj, dikaj kaj sen ornamaĵoj.

La pilastroj de la tri lastaj spanoj de la 15-a j.c., kiuj sekvas, estas okangulaj kaj sveltaj.

La ĥorejo pligrandigas la navon kaj dank'al la kvin vitraj aperturoj, tre bone lumigas ĝin.

La senjora kapeleto de la suda transepto de la 15-a j.c. estas lumigita per du grandaj fenestroj.

La navo havas ŝiprenversitaforman volbon el ligno kaj trabojn kun skulptitaj finoj.

5       La mortodanco

La mortodanco videbla sur la internaj muroj en la malnova parto de la kapelo estis realigita inter la jaroj 1483 kaj 1501. Ĝi aspektas kiel desegnobendo kontinue pentrita sur la tri muroj de la manova navo. La danco komenciĝas sude kaj finiĝas norde.

Kalkoŝmirita ekde la 18-a j.c., ĝi estis malkovrita meze de la 19-a j.c. de Charles de Taillard (pr. ŝarl de tajar : Karlo de Talardo) unu el la posteuloj de la senjoroj, kiuj posedis la kapelon en la 16-a j.c. La inspiro de tiu danco venis de la mortodanco pentrita en Parizo en 1425 sur la arkadoj de la klostro de la amastombejo de la senkulpuloj, kies kopioj rondiris tra Eŭropo.

La 47 pentritaj personoj, manenmanaj, elvokas vivantajn personojn el ĉiuj aĝoj kaj el ĉiuj sociklasoj apartigitajn per senkarnaj kadavroj, kiuj ritmas la farandolon. La personoj, altaj je 1,30 m, estas ordigitaj laŭ malkreskanta sociordo.

Jen la ordo de la figurantoj en tiu farandolo : la aktoro, la morto, la papo, la morto, la imperiestro, la morto, la kardinalo, la morto, la reĝo, la morto, la patriarko, la morto, la konestablo, la morto, la morto kun mortotuko, la ĉefepiskopo, la morto, la kavaliro, la morto, la episkopo, la morto, la eskviro, la abato, la prefekto, la astrologo,, la burĝo, la morto, la kartuziano, la morto, la soldato, la morto, la kuracisto, la virino, la bankisto, la almozulo, la morto, la amanto, la morto, la menestrelo, la morto, la kamparano, la morto, la kordeliero, la morto kaj la infano. (estas nur 45 figurantoj en tiu listo kaj ne 47, kial ?).

La aktoro, kiu redaktis la sentencojn sub ĉiu persono, tradicie kondukas la sarabandon, sed tie lia bildo malaperis same kiel partoj de la papo kaj de la imperiestro. Komplete videblaj estas nur la kardinalo, la reĝo, la patriarko, la konestablo, la ĉefepiskopo, la kavaliro kaj la episkopo. Mankas la eskviro, la abato, la prefekto kaj la astrologo kutime lokitaj ĉiuflanke de la vitralo. Sur la norda muro, la danco rekomenciĝas per la burĝo, la kartuziano kaj la serĝento. Poste sekvas kvar personoj, kiuj ne estas apartigitaj per skeleto : la kuracisto kun boteleto de medikamentoj, la virino, la bankisto kaj la almozulo.

Apartigo per skeletoj reaperas poste : la amanto en strikta jako, la menestrelo kun sakfluto, la kamparano kun serpo kaj plugpioĉo kaj fine la franciskano. La bildo de la infano, kiu estis la lasta, ne plu estas videbla.

Kelkaj spuroj el la gotike skribitaj sentencoj estas videblaj sub la reĝo, la patriarko kaj la konestablo.

Jen la teksto de la oksilabaj okversoj pentritaj sub la personoj, notitaj de S-ro Dénuelle en 1866, en franca lingvo kaj en esperanto :

La aktoro, aŭtoro de la sentenco diras :

Ho, kreaĵo rezoniva

Kiu deziras eternan vivon,

Jen la scio memorigota

Por bone fini vian mortontan vivon.

Mortodancon ĝi nomiĝas,

Ĉiu lernas kiel danci

La viron kaj la virinon ĝi celas

Nek malgranda nek granda evitiĝas

La persono de la danco :

Sur tiu spegulo ĉiu povas legi

Inviton al dancado.

Saĝa estas tiu, kiu bone sin rigardas

La mortinto, la vivanton irigas

Vi vidas ke la plej grandaj komencas

Ĉar neniu de la morto eskapas

Tio estas malĝoja pensi pri ĝi

Baldaŭ la vermoj manĝos la korpon

La morto alparolas la papon :

La papo respondas al la morto :

La morto alparolas la imperiestron :

La imperiestro respondas al la morto :

La morto alparolas la kardinalon :

Vi aspektas mirigita, ŝajnas

Kardinalo, antaŭiru trankvile.

Ni sekvu la aliajn ĉiuj kune.

Lasu tie vian miron,

Plaĉis al vi la paradoj,

La honoroj kaj la luksa vivo.

Aliĝu do al la promenado :

En la honoroj, la spirito perdiĝas

LE CARDINAL

J'ay bien cause de mesbahyr

Quand je me vois de si près pris

La mort m'est venue envayr

Plus ne vestiray vert ni gris

Chapeau rouge ne chappe de pris

Me fault laisser à grande détresse

Je ne l'avoye pas appris

Toute joyce finie en tristesse.

La kardinalo respondas al la morto :

Mi prave miras

Kiam mi vidas tian dublanton :

La morto veninta por min sturmi

Kaj kiu invitas min al senpermesa eliro.

Ĉapelo kaj ermena pelerino

Mi devas forpasi en mizero,

Ĉar nun ĉio finiĝas :

Ĉiu ĝojo finiĝas en malgajo

LE MORT

Venes noble roi couronné

Renommé de force et prouesse

Jadis frustes environnés

De pompes grandes de grand-noblesse

Mais maintenant toute haultesse

aisserez vous n'êtes pas seul

Poy aurés de votre richesse

Le plus riche n'a qu'un linceul.

La morto alparolas la reĝon :

Venu, nobla kronita reĝo,

Vi, kies forto kaj prodaĵoj

Grandigis vian famon

Ornamitan per pompo kaj nobleco.

Vi malkovras vian malfortecon

Antaŭ mi, vi estas tre sola.

Oni malmulte konservas el sia riĉeco :

La plej riĉa nur mortotukon havas.

LE ROI

Je n'ay point appris à dancer

A dance et nôte si sauvage

Hélas on peut voyer et panser

Que vault orgueil, force lignage

Mort destruit tout c'est son usage

Auscitôt le grand que le moindre

Si mains se prise plus et sage

A la fin faut devenir cendre.

La reĝo respondas al la morto :

Mi ne lernis kiel danci

Laŭ tia ritmo tiom sovaĝa.

Ve ! Ĝi vidigas kaj pensigas min

Ke la potenco estas nur miraĝo.

La morto detruas, jen ties celo,

La malmola same kiel la mola :

Subite, la tempo nin rigardas,

Tiam, necesas fariĝi cindro

LE MORT

Patriarche pour basse chère

Vous ne pouvez être quitte

Votre double croix qu'avez chère

Digne autre aura cette équité

Ne pensés plus dignitté

Ja ne serez pape de Rome

Pour rendre comte être cité

Folle espérance déchoit l'homme.

La morto alparolas la patriarkon :

Patriarko, malgraŭ via mieno,

Vi ne povas estis kvitigita.

La duobla kruco, tiom kara al vi,

Aliulo ĝin havos, tio estas justeco.

Ne plu pensu pri altrangeco :

Vi ne estos papo en Romo.

Kalkulu viajn kontojn kaj meditu

Kiom la espero perfidis la homon !

LE PATRIARCHE

Bien parchoy que mondains honneurs

Moult déchoit pour le voir

Mes joys tournent en douleurs

Et que vault tant de honneurs avoir

Trop haut monter n'est pas savoir

Hault eslas gattent gens sans nombre

Mes pour le veulent parcevoir

A hault monter je fais encombre.

La patriarko respondas al la morto :

Ke la honoro estas nur tromplogilo

Mi tion konscias, kaj mi spiras

Ĝojon fariĝintan doloro :

Kiom valoras tiom da honoroj ?

Necesas malsupreniri kaj ne supreniri,

Ĉar la orgojlo detruas la mondon,

Sed tro malmultaj homoj kapablas priridi ĝin.

La vero estas tro profunda

LE MORT

C'est de mon droit que vous mainne

A la dance gens connétable

Les plus forts comme Charlemainne

Mort prant c'est chose véritable

Rien n'y vault chère espuantable

Ne force armure en Cette Assaut

D'un coup jabas le plus estable

Rien n'est darmer quant mort assaut.

La morto alparolas la konestablon :

Tio estas la leĝo, mi vin akompanas.

Antaŭiri do, konestablo :

La plej grandaj, eĉ Karolo la granda,

La morto ilin prenas, tio estas kontrolebla.

Sen utilo estas timinda vizaĝo

Aŭ forta kiraso en tiu atako :

Per unu bato, mi faligas la plej stabilan

Adiaŭ la armoj, la morto atakas.

La konestablo respondas al la morto :

Mi intencis

Alsturmi kastelojn kaj fortresojn,

Pligrandigi mian superecon

Sur la honoroj kaj la riĉeco,

Sed mi komprenas ke ĉiu prodaĵo

Fronte al la morto estas nur frenezaĵo.

Afableco egalas al krudeco

La diferencoj estas aboliciitaj

La morto alparolas la ĉefepiskopon :

Ne retroiru

Ĉefepiskopo, necesas antaŭiri.

Ĉu vi timus vian ĉerkon ?

Ne dubu, vi iros !

La morto ĉiam pli proksime venas

El la koro de la homo kaj el liaj kulpoj,

Necesas kalkuli ŝuldojn kaj depruntojn :

Jen la tempo venis finpagi sian gastiganton

La ĉefepiskopo respondas al la morto :

Mi ne plu scias kien rigardi,

Mi sentas la timego kreski en mi.

Kien mi fuĝus ? Kiu povas min helpi ?

Atendante tiun konfuzegon.

Mi estus devinta obei la leĝojn

Sed nun alvenas la plendoj

Mi devas morti, tio estas la leĝo.

Ĝin oni obeas sub la trudo

La morto alparolas la kavaliron :

Vi estis ĉe la baronoj

Fama, bela kavaliro.

Forgesu trumpetojn, klarionojn

Kaj sekvu min sen dormeti.

Vi iris veki la sinjorinojn

Dancigante kun ili longan valson.

Alia danco vin vokas

Tio, kio estis farita, ĉi tie viŝiĝas

La kavaliro respondas al la morto :

Aŭtoritatecon mi akiris

Per miaj heroaĵoj, kaj per mia flamo,

Mi gajnis gastadon,

Kaj kun tio la koron de la sinjorinoj.

Sed neniu kalumniu min

Ĉe la korto de la riĉa senjoro,

Kiam la komedio iĝas dramo...

Ĉar sub la ĉielo, nenio restas.

La morto alparolas la episkopon :

La episkopo respondas al la morto :

Estas ankaŭ aliaj pentraĵoj en la kapelo : la profetoj (Davido, Jesaja, Zeĥarja', Elija) sub la danco de la mortintoj sur la suda muro.

Ankaŭ la pentraĵo kun la tri mortintoj kaj la tri vivantoj sur la muro de la norda flanka navo. Jen la priskribo :

Tri mortintoj starantaj en tombejo, filozofe babilas pri la nestabileco de la homaĵoj, kiam tri riĉe vestitaj rajdantaj nobeloj eliras el la najbara arbaro. Timegigitaj per tiu strangega spektaklo, kiu subite aperas al ili, la tri vivantoj nur pensas pri fuĝo; sed la tri mortintoj alparolas ilin tiel :

En la franca lingvo

En esperanto :

Ni ja estis bonŝancaj

Iam, kiel vi estas nun;

Sed vi venos al nia danco

Kiel ni estas nun

La tri vivantoj estis tro noblaj por ne respondi :

En la franca lingvo

En esperanto :

Ni estas en gloro kaj honoro

Plenhavaj per bienoj kaj ????

En la mondo ni metas nian koron

Kaj plezuron ni kaptas

Poste, ili forkuris...

Sur la murpanelo, iam estis fresko, kies foton vi povos vidi en la fundo de la kapelo.

6       La statuoj

Estas 33 polikromiaj lignaj statuoj :

En la navo :

*         granda krucifikso de la 15-a j.c.

*         statuo de Sankta Johano

En la norda flanka navo :

*         statuo de Nia Damo de Bona Helpo

*         statuo de Sankta Maŭdez

En la ĥorejo :

*         statuoj de Sankta Petro kaj de Sankta Paŭlo

*         granita statuo de Sankta Mikaelo venkinta la drakon

*         statuo de Sankta Berta en angulo

En la senjora kapeleto :

*         sur la altaro estas statuo de Virgulino de la 16-a j.c. piedvestita per lignaj ŝuoj, ŝi proponas sian mamon al Jesuo, kiu rifuzas ĝin.

*         sur la okcidenta muro estas statuo de Virgulino kun sceptro en mano de la 18-a j.c. (ĝi verŝajne estas la plej malnova bildo de Maria kultita en Kermaria), statuoj de Sankta Barba, Sankta Katerina kaj Sankta Jozefo.

*         sur la orienta muro estas la statuoj de Sankta Dominiko, Sankta Nikodemo, Sankta Anna kun Maria kaj Jesuo, Sankta Klaŭdo kaj Sankta Fiakro.

*         sur la suda muro estas la statuoj de Sankta Eliĝo kaj Sankta Riom.

En la ĥorejo estas videblaj ankaŭ :

  • retablo el albatro el Anglio, de la 15-a j.c.,
  • relikvoskatolo kun kranio videbla tra vitro,
  • ĥorpupitro,
  • komenciĝo de ŝtuparo, kiu kondukis al dormoĉambro je la dispono de pilgrimantoj,
  • klappordon, kiu ebligis eniri subteran tunelon inter la kapelo kaj la kastelo de La Noé Verte, je 5 km. Tiu tunelo estis ŝtopita en 1938 pro la danĝero al la infanoj, kiuj tie ludis.

En la kapelo estas ankaŭ sepultejoj. La plej malnovaj tomboŝtonoj kun blazonoj, el la 14-a kaj 15-a j.c., estas lokitaj en la slabaro.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo