Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro estis kreita la asocio 'SAT'? 
     
Esperanta vorto por: forta antipatio 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Locarn : la erikejoj (les landes), natura areo

Sude de la D 20, alta uleksa erikejo plej abundas en la heĝkampara pejzaĝo duone aperta de Locarn (350 ha).

Norde, troviĝas granda sovaĝa valeto fronte al la arbaro de Duault. Tre multaj maloftaj kaj protektataj vegetaloj. Grandinteresa ornitologia faŭno. Ekigitaj ekologiaj agadoj (falĉado, restaŭro de torfejoj, neintensa paŝtado...)

Natura intereso - videblaj specioj :
Faŭno : blua cirkuo (busard saint-martin), alaŭdfalko (faucon hobereau), purpura silvio (fauvette pitchou), saksikolo (traquet pâtre), grilbirdo (locustelle tachetée), filoskopo (pouillot fitis). Flaŭro : makula orkido (orchis tachetée), drozero (droséra), marĉa nartecio (narthéthie des marais), flavspura pingikolo (grassette du Portugal), kalika genciano (gentiane pneumonanthe), orela saliko (saule à oreillette), marĉa hiperiko (millepertuis des marais), erioforo (linaigrette), poligonfolia potamogeto (potamot à feuille de renouée).

Okazaĵoj :
Gvidataj vizitoj de la 18a de Junio ĝis la 12a de Septembro mekrede kaj vendrede. Ekspozicioj de la 8a de Junio ĝis la 12a de Septembro. Merkrede - vendrede, lernejaj agadoj kaj grupoj tutjare nur laŭ petoj. Reglamentita aliro.

Informoj : Locarn Tourisme et Culture (Turismo kaj kulturo) : 02.96.36.66.11.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo