Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu verkis la libron 'Gerda malaperis'? 
     
Esperanta vorto por: societo dependa de alia 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Tréguier (karaktera urbeto), la blovo de la spirito

La historia ĉefurbo de Trégor elmontras por la Bretonoj apartan nimbon. Ĝi estas la urbo de la spirito kaj de la malavareco, de la meditado kaj de la analizemo, kiu inspiris laŭ la jarcentoj, beletristojn, robulojn kaj ekleziulojn.

De episkopa urbo, fama en Eŭropo pro siaj grandaj pardonprocesioj, Tréguier fariĝis hejmo de la artoj kaj de la pensado en Bretonio, ege helpata de la frua enkonduko de la presado (1485), de la unua tipografia metiejo kaj de vigla eldona tradicio.

Syndicat d'initiative (Turismoficejo)
Place Général Leclerc
22 200 Tréguier
Tel : 02 96 92 30 19

 

Tréguier, episkopa urbo, vivloko de sankta Ivo kaj de Ernest Renan, proponas al la ŝatanto de malnovaj ŝtonoj perfektan ekzemplon de malnova arkitekturo preskaŭ nedifektita. La ĉirkaŭaĵo estas riĉa je gravaj lokoj : la abismo de Plougrescant, Port-Blanc kaj ties Roko de la gvatanto (Rocher de la Sentinelle), la kapeloj de sankta Gonéry kaj Notre-Dame de Port-Blanc kun ties fama malgranda "domo inter la rokoj" ("maison entre les rochers"). Malkovru la animon de Trégor kun spertaj gvidistoj, kiuj montros al vi siajn pasiojn.

Rezervado : Art, Culture et Patrimoine - 22,rue Renan - 22220 TREGUIER
Tel. : 33 (0)2.96.92.27.54 - Faks. : 33 (0)2.96.92.93.77


Tréguier : Naskiĝdomo de Ernest Renan (Maison natale d'Ernest Renan)

 

En firma kaj pitoreska lignostruktura domo de ŝipoposedanto de la fino de la 16-a j.c., naskiĝis Ernest Renan en 1823, kaj tie li travivis siajn dekkvin unuajn jarojn. Pensulo kaj verkisto, postulinta la rajton je libera esprimado por la historia kaj religia kritiko, lia influo estis grandega. Lia loĝejo konservas dokumentojn kaj memoraĵojn de la aŭtoro de "la vivo de Jesuo" kaj de "memoraĵoj pri infanaĝo kaj junaĝo.

Gvidataj vizitoj, filmoj, videoj, ekspozicioj, sprktakloj, ĝardeno, kontoro de la heredaĵo.

Informoj kaj rezervado : Tel. 33 (0)2.96.92.45.63 - Faks. : 33 (0)2.96.92.13.50 -
3615 monuments - Web : http://www.monuments-france.fr

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo