BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Clohars-Carnoët : natura bieno de Saint-Maurice, natura areo
La loko etendiĝas sur 120 hektaroj sur la bordoj de la Laïta kaj ĉe la
rando de la arbaro de Carnoët.
En St Maurice estas la postrestaĵoj de cistercia abatejo
nun restaŭrata ekde 1992. La oranĝarbejo, konstruita de la monaĥoj
akceptas la publikon. Pado por longa marŝado G.R. 34 E.
Natura intereso - videblaj specioj :
Ĉeesto de 5 malsamaj medioj : estuaro, arbaro, erikejo, lageto kaj herbejoj.
Multopa flaŭro :
sekvojo (séquoia),
abela ofriso (ophrys-abeille),
vila ajugo (bugle de Genève)...
La estuaro de la Laïta estas restada loko por la birdoj, kiuj sin sekvas laŭ
la ritmo de la tajdoj kaj de la sezonoj :
malgranda egretardeo (aigrette-garzette),
verdkapa tadorno (tadorne de Belon),
granda kurlo (courlis cendré),
blankventra tringo (chevalier guignette),
muta cigno (cygne tuberculé)...
Okazaĵoj :
Liberaj aŭ gvidataj vizitoj ĉiuposttagmeze de la 15a de Junio ĝis la
15a de Septembro kaj ekstersezone laŭ petoj, ekspozicio de la flaŭro,
historio de la lokoj tutjare.
Informoj : Abbaye de St Maurice (abatejo) : 02.98.71.65.51