En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?
|
|
BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Névez, rondiro de la starantaj ŝtonoj - Circuit des Pierres Debout (Mein Zao)
La kamparo ĉe la marbordo
|
|
La vilaĝo de Névez konsistas el trideko da
domgrupoj el kiuj multaj konservis sian malnovtempan aspekton :
la pajlotegmentajn domojn el starantaj ŝtonoj.
Per pluraj malsamaj komentataj rondiroj, vi povos malkovri tiun regionon,
kiu kapablis konservi sian aŭtentecon inter tero kaj maro :
tajdomuelejo, vilaĝoj el pajlotegmentaj domoj, tradiciaj kamparaj kapeloj.
Vi laŭiros la vojon de la ŝtontajlistoj : de la ŝtonmino al la
vizito de la interno de pajlotegmenta domo el starantaj ŝtonoj. Tiu domo estas
tradicia kaj ege originala pro sia arkitekturo.
|
Adreso : Office
de Tourisme (turismoficejo) - 18, place de l'église - 29920 NEVEZ
Tel. : 33 (0)2. 98.06.87.90 - Faks. : 33 (0)2. 98.06.73.09
TTT : paysdegauguin.com - E.adreso : officedetourismenevez@wanadoo.fr
|