Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof naskiĝis? 
     
Esperanta vorto por: forta antipatio 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Concarneau (asociita historia urbo), la konko de Kornvalo

Admirinde situanta en unu el la plej ŝirmataj golfetoj de la atlantika marbordo, Concarneau estas unu el la maloftegaj marbordaj feŭdaj urboj.

Kastelurbo menciita ekde la XIa jarcento, ĝi eniras, pere de la grafoj de Kornvalo sub la dukan potencon, kiu regas la marbordon inter la riveroj Odet kaj Ellé. Ĝi estis konsiderata en la XIVa jarcento kiel la kvaran fortikan urbon en Bretonio.

Office de tourisme (Turismoficejo)
Tel : 02 98 97 01 44


Concarneau : Muzeo de la fiŝkaptado (Musée de la Pêche)

 

Situanta en la escepta ĉirkaŭo de la fortikigita enklavo de la "ĉirkaŭbarita urbo" ("Ville-Close"), la muzeo prezentas sur 1500 kv.m. la historion kaj la teknikojn de la maraj fiŝkaptadoj de la tuta mondo. Post duhora vizito (lumbildaro, reduktomodeloj, montrofenestroj, ŝipoj), vi ja scios ĉion pri "kiu fiŝkaptas ?, kion ?, kie ? kaj kiel ?", pri la konstruado de ŝipoj kaj pri ĉiuj metodoj por konservi la kaptitajn fiŝojn.
Vi ankaŭ povos surtreti 34-metran trolŝipon ankritan ĉe la kajo de la muzeo, en kiu vi povos libere vagi de la ŝipkelo al la stirejo trairante la oficiran manĝoĉambron kaj la provizejon.

Butiko proponas librojn, afiŝojn, planojn, reduktomodelojn kaj marajn artiklojn, inter ili estas multaj unikaĵoj de la muzeo.


Adreso : Musée de la Pêche - 3, rue Vauban - B.P. 118 - 29181 CONCARNEAU
Tel. : 33 (0)2.98.97.10.20 - Faks. : 33 (0)2.98.50.79.78
E.adreso : museedelapeche@wanadoo.fr.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo