Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: malsupra surfaco 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Quimperlé (asociita historia urbo), monaĥa tradicio

Laŭ la legendo, Quimperlé ŝuldus sian originon al la reĝo Gradlon, kiu estus alloginta en la 6-a jarcento la sanktulon Gunthiern, kimran ermiton, al tero nomata Anaurot, inter Isole kaj Ellé, je la limo de la gallo-romiaj civitoj de la Osismoj kaj de la Venetoj, de la episkopejoj de Quimper kaj de Vannes.

Pli certe, ĝi aperis en Kornvalo en la 11-a jarcento dank'al Alain Canhiart, la grafo de Kornvalo kiu, en tiu tempo de krucmilitoj, fondis sur tiu grava pasejo de romia vojo benediktan monaĥejon honore al la sankta kruco kun la apogo de la abatejo Saint-Sauveur de Redon.

Office de tourisme (Turismoficejo)
Tel : 02 98 96 04 32

Quimperlé : Abatejo sankta-Kruco (Abbaye Sainte-Croix)

 

Prestiĝa religia monumento, la preĝejo Sainte-Croix estis konstruita inter la 11-a kaj la 12-a jarcentoj kaj tute restaŭrita inter 1864 kaj 1868.
Ĝia interno estas vera muzeo de artverkoj : la ĥoro de la monaĥoj (unu el la realigaĵoj la plej perfektaj de la romanika arto), la kripto de la 11-a jarcento, la entombigon skulptitan en la 16-a jarcento antaŭnelonge renovigita, la retablo de la 16-a jarcento, la Kristo en robo kaj la katedro de la 17-a jarcento.

Utilaj informoj :
Surloka klariga ekspozicio.
Senpagaj gvidataj vizitoj en julio kaj aŭgusto.

Informoj al : Office de Tourisme (turismoficejo) de Quimperlé - Rue du Bourgneuf - Tel. : 33(0)2.98.96.04.32

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo