En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?
|
|
Historio de Rennes
Condate
Rennes en Francio |
Rennes en departemento Ille-et-Vilaine (35) |
En
la antikveco, jam ekzistis vilaĝo ĉe la kunfluejo de la du riveroj Ille
(p: il) kaj Vilaine (p: Vilen). Ĝi estis fondita de la redonoj
(fr: "Redones" aŭ "Riedones"), unu el la armorikaj popoloj, verŝajne en
la dua jc a.K. De tiu popolo venas la nomo "Rennes".
Kiam la romianoj invadis Bretonion, ili starigis tiun vilaĝon
ĉefurbo de la redonoj kaj nomis ĝin "Condate" (p: kondat) (kio
signifas "kunfluejon").
Je sia apogeo, en la dua jc en la gaŭla-romia periodo, la urbo estis
tre vasta (90 ha). La barbaraj invadoj instigis al ariĝo en 9-hektara
areo kun ĉirkaŭmurego longa je 1200 metroj.
En la kvara jc, la romia imperio disfalis. Condate fariĝis "Rennes" (p:
Ren) laŭ la nomo de siaj fondintoj.
Tiam la urbo sin ŝirmis interne de fortikaj remparoj.
Oni ne scias kiam Rennes estis evangelizita sed en 439, Rennes ricevis
sian unuan episkopon: Arthénius (?-465). La patrono de la
diocezo estas sankta Melaine (?-530).
Meze de la kvina jc kaj en la sesa jc, multaj bretonoj el la
insulo Bretonio (kiu fariĝos Britio) migris al Armoriko. Poste ili
senĉese batalis kontraŭ la frankoj.
Karolo la Granda (742-814) submetis Bretonion en 800.
La imperiestro Ludoviko la Unua la Pia nomumis Nominoe, duko de
Bretonio. Nominoe restis fidela al Ludoviko la Unua ĝis ties morto kaj
poste ribelis kontraŭ lia posteulo Karolo la Dua la Kalva kaj
proklamisla sendependecon de Bretonio. Karolo la Dua agnoskis lin kiel
reĝon en 846.
Erispoe, la filo kaj posteulo de Nominoe en 851 rekaptis Rennon en 854.
Ekde la naŭa jc ĝis en la deka jc, la normanoj prirabis Bretonion. Ili
eniris Rennon kaj prirabis la abatejon de sankta-Melaine sed ne
sukcesis konkeri la kastelon de Rennes..
Alano la Dua la Tordbarba sukcesis forpeli la normanojn de la bretonaj
marbordoj sed restis sendependaj normanoj kun sidejo en Trans apud Dol,
kiuj prirabis la graflandon de Rennes. Juhel Béranger, la grafo
de Rennes, Alano la Tordbarba kaj Hughes la Granda, grafo de Mansio
venkis ilin en Trans en 939 kaj forpelis ilin al la alia
bordo de la rivero Couesnon, kiu apartigis Bretonion disde Normandio.
Post la morto de Alano la Tordbarba en 952, sekvis kvereloj inter la
grafoj de Nantes kaj Rennes por la titolo de duko de Bretonio.
En 1066, multaj bretonaj nobeloj partoprenis la konkeron de Britio fare
de Vilhelmo la Konkeranto, duko de Normandio.
En 1078 la bretonia
Eklezio disiĝis de la ĉefepiskopejo de Tours per decido de la papo
Gregoro la
Sepa, kiu kreis ĉefepiskopejon en Dol por Bretonio.
Post la morto de
Hoel la Tria, duko de Bretonio, en 1084, Alano la Kvara Fergent ekregis
Bretonion. Li partoprenis la unuan krucan militiron
(1096 -1099) kun la normandoj.
En 1341, post la morto de Johano la Tria, duko de Bretonio, komenciĝis
la bretona hereda milito inter Johana de Pentievro, edzino de Karolo de
Blezo subtenata de la reĝo de Francio kaj Johano de montfort. Tuj
Johano de Montfort kaptis Rennon.
En 1342, Rennes subiĝis al Karolo de Blezo sed estis poste sieĝata de
Johano de Montfort, kiu ne sukcesis konkeri ĝin.
En 1356, la duko de Lankastro sieĝis ĝin.
La bretona hereda milito finiĝis per la morto de Karolo de Blezo en la
batalo de Auray en 1364. La filo de Johano de Montfort, fariĝis Johano
la Kvara, duko de Bretonio.
Sekvis longa paca
periodo.
Ĝis la 15-a
jc, la urbo Rennes disvolviĝis interne de sia ĉirkaŭmurego. Tiam
la nura grava monumento estis la katedralo. Sed pro normanda enmigrado
kaj kamparana ekzodo, la urbo kreskis ekster siaj muregoj.
En 1422, la duko Johano la Kvina, decidis la konstruon de ĉirkaŭmurego
oriente, kiu ĉirkaŭis la "novan urbon" kun butikoj kaj religiaj
kongregacioj. Tiu ĉirkaŭmurego estis finfarita nur en 1452.
En 1449, la duko Francisko la Unua decidis etendi la murojn sude de la
rivero Vilaine. Tiu nova parto de la urbo estis marĉa kaj
inundebla, tie estis industriaj kvartaloj kaj modesta loĝantaro.
Tiu nova ĉirkaŭmurego estis finfarita en 1473. Tiam la urbo
etendiĝis sur 62 ha.
En 1467 estis konstruita la unua civila monumento: la turo de la
horloĝo, citita de François Rabelais en sia verko "Pantagruel".
Post la
malvenko de la bretonoj de la duko Francisko la Dua en 1488 kaj
la morto de la duko, Anna de Bretonio, filino de Francisko la Dua,
fariĝis dukino
de Bretonio.
En 1490, Anna, la dukino de Bretonio, edziniĝis per prokuro al
Maksimiliano de Aŭstrio, estonta imperiestro de Germanio.
En 1491, Karolo la Oka, reĝo de Francio, sieĝis Rennon, kie
estis Anna de Bretonio, kaj devigis ŝin
edziniĝi al li, sen interveno de Maksimiliano, kiu batalis kontraŭ la
turkoj.
La 19-an de Novembro 1491, ili
gefianĉiĝis en la kapelo de Notre-Dame-de-Bonne-Nouvelle en Rennes.
La 6-an de
Decembro 1491,
Anna, dukino de Bretonio, edziniĝis al Karolo la Oka, reĝo de Francio
en la
kastelo de Langeais en regiono Touraine. Ŝi estis 14-jara
kaj Karolo
la Oka estis 21-jara.
Ekde 1491
Bretonio havis guberniestron, kiu prizorgis ne la justicon kaj la
financon sed
nur la polican kaj militan ordon.
Post la
morto de Karolo la Oka, reĝo de Francio en 1498, Anna de Bretonio
revenis al Bretonio, sed ŝi devis edziniĝi al Ludoviko la Dekdua, la
nova reĝo de Francio en 1499.
En Oktobro 1499 naskiĝis Klaŭda, filino de Anna de Bretonio kaj de
Ludoviko la Dekdua, reĝo
de Francio.
En Januaro 1514, mortis Anna de Bretonio. En Majo 1514, Klaŭda, la
filino de Anna kaj de Ludoviko la Dekdua edziniĝis al Francisko,
grafo de Angulemo, kuzo de la reĝo.
En Decembro 1514, mortis Ludoviko la Dekdua, reĝo de Francio. En
Januaro 1515, Francisko, grafo de Angulemo, fariĝis reĝo de Francio.
En
1518
Francisko la Unua vizitis la tutan Bretonion ĝis Brest, nur li el la
francaj
reĝoj tion faris.
Klaŭda mortis en 1524 (24-jara).
La kuniĝo de Bretonio al Francio en 1532
Francisko
la Unua, reĝo de Francio, ratifis la kuniĝon de Bretonio al Francio en
1532.
La 14-an de Aŭgusto (aŭ la 13-an de Aprilo?) 1532, la kronprinco
Francisko oficiale
ricevis la dukan kronon en Rennes de la episkopo de Rennes sub la
titolo Francisko la Tria, duko
de Bretonio. Li mortis en 1536..
En 1548, Henriko la Dua, reĝo de Francio
konsentis pri urba konsilio por Rennes.
En Marto 1554, Henriko la Dua, reĝo de Francio kreis la parlamenton de
Bretonio (kiu fakte estis
juĝa kortumo) per la edikto de Fontainebleau. Ĝi kunvenis alterne en
Rennes (Aŭgusto-Oktobro) kaj en Nantes (Februaro-Aprilo).
La protestantismo tre malfrue eniris Bretonion. En 1555 okazis
procesoj antaŭ la ĉefkortumo en Rennes pro herezo.
En 1582, la tre katolika duko de Mercoeur fariĝis guberniestro de
Bretonio. Li estis kuzo de la familio de Guise kaj bofrato de Henriko
la Tria, reĝo de Francio.
Post la murdigo de la Guise en 1588, lia eksiĝo favore al la princo de
Dombes, la murdigo de Henriko la Tria en
1589, la duko de mercoeur kun la katolikoj ribelis kaj ariĝis en la
Ligo ribelis kontraŭ la nova reĝo de Francio, Henriko la Kvara,
protestanto.
En 1589, okazis en Rennes la tago de la barikadoj kun la venko de la
liganoj.
En
1592, Rennes akiris la rajton havi urbodomon kaj urbestron, elekteblan
nur ekde 1604 sed tio ne daŭris.
En 1593, Henriko la Kvara forĵuris protestantismon. En 1598, la duko de
Mercoeur submetiĝis al Henriko la Kvara, kiu alproksmiĝis.
Post la subskribo de la edikto de Nantes, kiu permesis konsciencan
liberecon, en la 13-a de Aprilo 1598, Henriko la Kvara solene eniris
Rennon.
La
urbo kreskis kaj la remparoj fariĝis ĝenaj kaj estis faligitaj iom post
iom ekde
1602.
|
La konstruado de la
parlamentejo komenciĝis en 1618 kun Germain Gautier
kaj finiĝis en 1655 laŭ planoj reviziitaj de Salomon de Brosse. Multaj
privataj palacetoj estis konstruitaj de tiuj sinjoroj de la parlamento
en tiu periodo. |
En 1624,
Rennes suferis pro pesto, kiu bremsis ĝian kreskon.
En 1675 okazis la ribelo de la "impostmarka papero". La urbo ribelis
kontraŭ
la kresko de la impostoj decidita de Ludoviko la Dekkvara, reĝo de
Francio por financi la militon de Holando. En la 17-a de Julio,
la ribelo bruligis la oficejon de la impostmarka papero.
La duko de Chaulnes, guberniestro de Bretonio, maldolĉe punis la
provincon.
Reprezalie, la reĝo
detruigis parton de la urbo.
En la
18-a
de Septembro 1675, Ludoviko la Dekkvara, reĝo de Francio, movis
la
parlamenton de Bretonio al Vannes por puni Rennon pro ties
partopreno
en la ribelo de la impostmarka papero (fr: révolte du papier
timbré). Sed la parlamento restis la fidela defendanto de la
liberecoj konsentitaj al Bretonio.
En la 1-a de Februaro 1690, okazis la unua kunveno de la parlamento de
Bretonio, reveninta en Rennes.
La fajrego en 1720
En
1720, metiejeto ekbrulis kaj rapide la fajro konkeris la
apudajn domojn kaj poste gravan parton de la centro de Rennes.
Nur post ses tagoj, oni sukcesis regi ĝin. Pli ol duono de la urbo
estis detruita.
Pro tio multaj nunaj domoj de la centro estas domoj konstruitaj post la
fajrego. Por la rekonstruo, oni uzis ŝtonojn almenaŭ por la teretaĝo.
En 1726 esti inaŭgurita la monumenta rajdostatuo de Ludoviko la
Dekkvara, reĝo de Francio, sur la reĝa placo antaŭ la parlamentejo. Farita de Antoine
Coysevoxe, ĝi estis
la simbolo de provinca parlamento submetata al la reĝo.
|
La nuna urbodomo estis konstruita
en 1730 de la arkitekto Jacques V.
Gabriel. La plafono pentrita de Jean-Julien Lemordant en 1913 prezentas
bretonan dancon. |
En la
15-a de Julio 1780, Ludoviko la Deksesa, reĝo de Francio, agnoskis al
la Rennanoj la rajton elekti sian urban konsilion prezidatan de
urbestro elektita por kvar jaroj.
En
la 27-a de Januaro 1789, okazis sanga ribelo kun la partopreno de la
studentoj pri juro kondukataj de Moreau, estonta generalo.
Pro tio Chateaubriand diris ke la unuaj sangogutoj verŝataj dum la
franca Revolucio fluis en Rennes.
La teroro sentiĝis malpli forta ol en aliaj urboj, kaj tio malgraŭ la
alveno de Jean-Baptiste Carrier, kiu famiĝis en Nantes pro buĉado kaj
dronigoj inter 1793 kaj 1794.
En 1795, pripacaj traktoj okazis inter la ĉuanoj kaj Hoche en la
nobeldomo La Mabilais apud Rennes.
En 1803, imperia liceo estis konstruita.
|
En 1836 estis
inaŭgurita la teatro de Rennes, konstruita laŭ planoj de
la arkitekto Charles Millardet. |
En 1840, eklumis la publika lumigo per gaso.
En 1841 komenciĝis la kanalizado de la rivero Vilaine. Ĝi estos finita
en 1861.
En 1855
estis konstruita la hospitalo Hôtel-Dieu.
La trajno en Rennes en 1857
La blazono de la urbo Rennes
En
1857 estis inaŭgurita la stacidomo de Rennes, sude de la urbo.
En la 20-a de Aŭgusto 1858, la imperiestro Napoleono la Tria kaj
ties edzino vizitis Rennon.
En 1863 komenciĝis la konstruado de la prizono, kiu finiĝis en 1876.
La bulvardo de la Tour-d'Auvergne estis farita por faciligi la iradon
inter Saint-malo kaj Bordeaux. La bulvardo de la Liberté (eo:
libereco) estis farita sur la fosaĵoj, kiuj ĉirkaŭis la iamajn
remparojn, jam faligitajn en tiu epoko.
La bazarhaloj Martenot (fr: Halles Martenot) estis konstruitaj de 1868
ĝis 1871 laŭ la planoj de la arkitekto Jean-Baptiste Martenot.
Jean-Baptiste
Martenot estis la arkitekto ankaŭ de la du preshaloj Oberthur
konstruitaj inter 1870 kaj 1895 per giso, briko kaj skisto.
En
1882, Rennes malkovris la kloakon.
En 1897, ekveturis elektraj tramoj laŭ kvin linioj.
En 1899, okazis la revizio de la proceso de
Dreyfus antaŭ milita konsilio en la nuna liceo Émile Zola en
Rennes.
Surprize, la kapitano Dreyfus estis
denove kondamnita sed pro la popola kaj internacia premo kontraŭ la
skandalo de tiu juĝo, Émile Loubet,
prezidanto de la respubliko, pardonis al li.
La Palaco de la Komerco (fr: Palais du Commerce), situanta sur la placo
de la respubliko (fr: place de la république) estis konstruita
de 1885 ĝis 1911 de la urbaj arkitektoj Jean-Baptiste Martenot kaj
poste Emmanuel Le Ray. Ĝi estis ornamita de Isidore Odorico.
La urba naĝejo kaj la publikaj banejoj Saint-Georges estis konstruitaj
de
1923 ĝis 1926 de la arkitekto Emmanuel Le Ray kaj ornamitaj de la
mozaikisto Isidore Odorico kaj de Gentil & Bourdet por la
ormanoj el flamigita grejso. Ĝi estis unu el la unuaj hejtataj naĝejoj
de Francio.
La centra halo estis finkonstruita en 1926 de la arkitekto Emmanuel Le
Ray.
Inter 1932 kaj 1936 estis konstruita la deko-arta preĝejo de
sankta-Tereza de la
arkitekto Hyacinthe Perrin, ornamita de la mozaikisto Isidore Odorico.
Incendio grave difektis ĝin en la 23-a de Septembro 2001 kaj ĝi estis
restaŭrita por denove malfermiĝi en la 12-a de Decembro 2004.
En 1940, la germanoj bombadis la stacidomon de la urbo kaj tiel
eksplodigis municitrajnon. La bombado mortigis pli ol mil urbanojn.
Ekde la 18-a de Junio 1940, Rennes estis okupita de la germanoj.
La urbo estis liberigita de la generalo Patton en la 4-a de Aŭgusto
1944.
Ekde la jaroj 1950, Rennes multe kreskis dank'al kamparana ekzodo kaj
novaj industrioj, kiaj la aŭtofabrikado kun Citroën, kiu
instaliĝis sude de Rennes
La nova regiono
Bretonio kun Rennes kiel ĉefurbo en 1956
En
1956, la reformo de la francaj regionoj, kreis la novan regionon
"Pays de la Loire" (eo: Landoj de la Luaro) kun ĉefurbo Nantes, kaj
tiel Rennes fariĝis la ĉefurbo de la nova regiono Bretonio, konsistanta
el kvar departementoj: Ille-et-Vilaine (35), Côtes du Nord (22),
Finistère (29) kaj Morbihan (56).
En 1961 la spektaklejo kaj koncertejo Le Liberté (eo: La
Libereco) estis konstruita de la arkitektoj Louis Arretche, Yves le
Moine kaj Yves Perrin. Ĝia tegmento estas el streĉbetono en formo de
velo. Ĝi estis komplete renovigita kaj remalfermiĝis en la 21-a de
Novembro 2009 post dujaraj laboroj.
En 1968, la
nacia teatro de Bretonio (fr: théâtre national de Bretagne
- TNB) estis konstruita de la arkitektoj Jacques Carlu, Michel Joly kaj
Patrick Coué.
En
1970, la loĝturo Les Horizons (eo: la horizontoj), konstruita de la
arkitekto Georges Maillols, estis la unua altega loĝturo de
Francio.
En tiuj jaroj, oni kalkulis 13000 laboristojn en la aŭtofabriko de
Citroën.
En 1975, la loĝturo l'Éperon (eo: la sprono) estis la verko de
Louis Arretche, same kiel multaj loĝkonstruaĵoj de la kvartalo de
Colombier en tiu periodo.
En 1984, proksime de la kvartalo Colombier, estis konstruita la nova
juĝejo (fr: cité judiciaire). Ĝi aspektas kiel spaca ŝipo aŭ
fortreso.
En la 5-a de Februaro 1994, la parlamentejo de Bretonio brulis sekve
de manifestacio de la fiŝkaptistoj.. En 1999, post kvin jaroj da
restaŭraj laboroj, la apelacia kortumo povis refunkcii en la
parlamentejo.
En Marto 2006 estis inaŭgurita Les Champs Libres (eo: la liberaj
kampoj) de la arkitekto Christian de Portzamparc, kultura domego
ariganta bilbliotekon, la muzeon de Bretonio kaj spacon pri sciencoj.
En
2007 estis preskaŭ 208000 enloĝantoj en Rennes.
Kelkaj urbestroj de Rennes
Periodo |
Nomo (politika grupo) |
1695-1734 |
Toussaint-François Rallier du
Baty (1665-1734) |
1794-1795 |
Jean Leperdit (1752-1823) |
1821-1830 |
Louis de Lorgeril (1778-1843)
(reĝismano) |
1871-1871
kaj 1880-1891 |
Edgar Le Bastard (1836 - 1891) |
1908-1923 |
Jean Janvier (1859-1923) (PRRRS) |
1935 - Jun.
1944 |
François Château
(1886-1965) (PRRRS) |
Aŭg.
1944-1953 |
Yves Milon (1896-1987) (RPF) |
1953-1977 |
Henri Fréville (1905-1987) (MRP) |
1977-2008 |
Edmond Hervé (1942-...) (PS) |
Ekde 2008 |
Daniel Delaveau (1952-...) (PS) |
|