En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?
|
|
BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Rennes (arta kaj historia urbo), la ĉefurbo
Informoj pri : Rennes : la muzeo pri
belartoj (Le musée des Beaux-Arts)
Urbo pli ol dumiljara, Rennes estis sinsekve ĉefurbo de la Redones je
la kelta epoko, urbo de la konsekro je la tempo de la dukoj, sidejo de la
Parlamento kaj de la Intendantejo dum la Malnova Reĝimo. Tiuj
prestiĝaj roloj sendube klarigas kial ĝia arkitektura heredaĝo
estas markita de nobleco kaj de soleneco.
La praa koro de Rennes estas markita per mezepoka influo. Ĝi kontrastas kun
la nuna centro komplete rekonstruita post la incendiego de 1720.
Sobra sed eleganta kun siaj grandaj ŝtonaj hoteloj, la nuna centro organiziĝis
ĉirkaŭ du reĝaj placoj : la placo de la Parlamento kun ties
luksa palaco de la la 17-a jarcento kaj la placo de la urbodomo.
|
|
De la keltepoka loko al la nuna teknologia poluso, Rennes rakontas
la jarcentojn. La mezepokaj stratoj borderitaj de lignastrukturaj domoj
respondas al la soleneco de la 18a jarcento glorita per du reĝaj placoj.
La restaŭrita Parlamento de Bretonio, eksterordinara renna konstruaĵo,
atestas pri la pentra kaj arkitektura arto de la franca 17a jarcento.
La kapelo Sankta-Ivo (15a jarcento) prezentas la heredaĵon de la urbo al
la vizitanto.
|
Utilaj informoj :
Malkovro de la urbo kun komentoj de gvidistoj-prelegistoj agnoskitaj
de la Ministrejo de la Kulturo. Kompletaj vizitoj, vizitoj de la Parlamentejo de
Bretonio, temaj vizitoj kaj ludaj prezentoj de la heredaĵo por la infanoj.
Office du Tourisme (Turismoficejo) - 11, rue Saint-Yves - C.S 26410 - 35064 RENNES
CEDEX
Tel. : 33 (0)2.99.67.11.11 - Faks. : 33 (0)2.99.67.11.10
E.mail : patrimoine@tourisme-rennes.com
Rennes : la noktofaloj (Les
Tombées de la Nuit) komence de julio
|
De pli ol 22 jaroj, ĝi estas la festivalo de la kultura diverseco.
Esprimado de la eŭropa kreiveco per la talentoj de la regionoj,
tiu festivalo estas laŭvice fenestro, atestanto, rivelilo de la
nuntempa arta dinamismo.
Forta je inventema programado, ĉirkaŭ la parolo (teatroj,
poemoj, kantoj, ktp.)
|
Multaj strataj spektakloj estas senpagaj.
Por pliaj informoj : 02 99 67 11 11 aŭ
www.ville-rennes.fr/rendez/rendez.htm
Rennes : Rencontres
Transmusicales (transmuzikaj renkontoj)
fine de novembro - komence de decembro
La Trans', en Rennes, tio estas la muzika rendevuo en la koro de la vintro.
|
Kun aventura spirito, la ĉiugenraj muzikoj invadas la urbon, la kvartalojn,
la ĉambrojn , la trinkejojn, ktp.
Kaj ĉiuj vivas laŭ la freneza ritmo de tiu festivalo - saltotabulo,
kiu propulsas la karieron de talentaj artistoj : Mano Négra,
Björk, Nirvana, Ben
Harper, Portishead...
De la bosao al la ĝangalo, de la hiphopo al la roko, de la tekno al la salso,
de la angla popo al la bretona muziko... dum 3 tagoj (precipe 3
noktoj), tio estas la festego en Rennes.
|
Parallele al la oficiala programado en la ĉambroj, senpagaj koncertoj
aktivigas la trinkejojn. Antaŭaj versioj : Sinsémilia, Louise
Attaque, Matmatah...
|