Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu lando okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: varmego 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Cancale : pinto de Grouin kaj insulo de la erikejoj

Muzeo de la popularaj artoj kaj tradicioj (Musée des Arts et Traditions Populaires de Cancale)

 

Situanta en la urba centro, en la malnova preĝejo Sankta Méen, la muzeo proponas al la vizitanto, vastan rigardon al la fiŝkaptado, la ostrobredado, la loĝejoj, la kostumoj, sen forgesi Novteron kaj multajn reduktomodelojn.

Jara ekspozicio : 9-a jarduo de reduktomodeloj "velaj kaj motoraj plezurŝipoj".

Musée des Arts et Traditions de Cancale et sa région - 35260 CANCALE
Tel. : 33(0)2.99.89.79.32 (asocio) kaj 33(0)2.99.89.71.26 (muzeo).


Cancale : pinto de Grouin kaj insulo de la erikejoj (Cancale : la pointe du Grouin, l'Île des Landes) (natura areo)

Roka promontoro la plej antaŭa de la departemento "Ille-et-Vilaine", akirita kaj aranĝita de la departementa Konsilio, kiu organizis iradejojn kaj kiu komencis la restaŭron de la marbordaj vegetalejoj.

La 21-hektara "Ile des Landes" (insulo de la erikejoj), situanta fronte al la pinto de Grouin estas ornitologia rezervejo inter la plej malnovaj de la SEPNB (1958).

Ornitologia intereso -videblaj birdoj :
Nestantaj birdoj : granda kormorano (grand cormoran), tufkormorano (cormoran huppé), nigramantela mevo (goéland marin), flavkrura mevo (goéland brun) kaj arĝentmevo (goéland argenté), verdkapa tadorno (tadorne de belon), purpura silvio (fauvette pitchou).
Maraj mamuloj.
Laŭokazaj : hematopo (huîtrier-pie) kaj pluraj specioj de migraj marbirdoj.

Okazaĵoj :
Ekspozicioj kaj agadoj de S.E.P.N.B., ĉiutage de la 1a de Julio ĝis la 31-a de Aŭgusto.

Informoj : Conseil Général (departementa konsilio) : 02.99.58 22 80

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo