Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: malsupra surfaco 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Redon, kruciĝo de navigeblaj vojoj, historia urbo de Bretonio

 

De la abatejo Saint-Sauveur, fama romanika monumento de la bretona mezepoko al la lignostrukturaj domoj de la Grand'Rue, Redon elmontras siajn diversajn facetojn ĉirkaŭ sia riĉa heredaĵo. En la kvartalo de la haveno, troviĝas la domegoj de la ŝipoposedantoj, la saltenejoj, la plezurhaveno, la muzeo de la okcidenta riverŝiparo, laŭ promenado je la kruciĝo de la bretonaj kanaloj.

Informo kaj rezervado al la turismoficejo : Office du Tourisme - Place de la République - 35600 REDON
Tel. : 33 (0)2.99.71.06.04 - Faks. : 33 (0)2.99.71.01.59
TTT : http://www.ville-redon.fr - E.adreso : tourisme.redon@wanadoo.fr


Redon : Péniche Saint-Christophe (barĝo Saint-Christophe)

 

Barĝo - heredaĵo

Deirante de Redon, malkovru la bretonajn kanalojn sur tiu vera bretona barĝo. Granda ĉambro kun trinkado kaj manĝado eblaj onborde.
Dum la sezono, regulaj promenadoj. Multaj eliroj kun aŭ sen manĝo. En ĉiuj sezonoj : luado de la barĝo St Christophe kun ŝipanaro por klubo, seminario, lernejo, familifesto, ktp.

Utilaj informoj :

Dimanĉe : deiro je la 16-a de Redon - promenado sur la rivero Vilaine.
Merkrede : deiro je la 11-a de Redon - promenado sur la kanalo.

Adreso : Péniche St Christophe - Comptoir nautique de Redon - 2 quai Surcouf - 35600 REDON
Tel. : 33 (0)2.99.71.46.03 - Faks. : 33(0) 2.99.72.27.91

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo