|
|
|
|
Ekde la 23-a de aprilo 2000, dank'al Escal'Atlantic vi povas
fari spektaklan vojaĝon en la mondo de la pasaĝerŝipoj.
Situanta en la malnova submarŝipa bazo de la haveno de
Saint-Nazaire, Escal'Atlantic rekreis la etoson kaj la spacojn
de la grandaj transatlantikaj pasaĝerŝipoj.
Veraj vojaĝantoj, vi malkovros kajutojn kaj koridorojn,
stirejon kaj manĝoĉambrojn, promenadoferdekon kaj maŝinkamerojn,
per vizito plena je renkontiĝoj kaj surprizoj.
Aliaj interesplenaj vizitoj atendas vin en la haveno : la submarŝipo
Espadon, la unua franca submara ŝipo, kiu atingis la glaciojn
de la norda poluso. La ekomuzeo, la ŝipfarejo de la Atlantiko,
unu el la plej granda en la mondo, la Aérospatiale-Matra.
|