|
BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Insulo Belle-Île (Belle-Île) Ĝi estas unu el
la plej grandaj bretonaj insuloj kun kvar komunumoj : Le Palais, Sauzon,
Locmaria kaj Bangor. Pli ol 20
kilometrojn longa kaj ĉirkaŭ 10 kilometrojn larĝa, la insulo Belle-Île aspektas
kiel roka altebenaĵo alta je 60 metroj, ĉirkaŭe tajlita kaj kun multaj valetoj. Ekde la antikva
periodo, la insulo estis haltejo inter la britaj insuloj kaj la hispana
duoninsulo. En la 18-a jarcento, Karolo la 9-a donas ĝin al Alberto de Gondi,
kiu ekkonstruigas fortikaĵon tiel kostan, ke lia familio revendas la insulon la
sekvantan jarcenton al Nicolas Fouquet. Ĝi reeniras la reĝan bienaron post lia
aresto laŭ ordono de Ludoviko la 14-a. En la 18-a jarcento, ĝi estas ludonita
sinsekve al la Hindia Kompanio, al la impostistestro, antaŭ ol esti kaptita de
la angla ŝiparo kaj redonita al Francio post du jaroj. En 1765, post la
okazaĵoj rilataj al la franca Kanado, 58 ekzilitaj akadiaj familioj instaliĝis
tie. Je la fino de la 19-a jarcento, la insulo entuziasmigas Monet, Sarah
Bernhardt kaj multajn artistojn, antaŭindikante la allogon, kiun estigas nun
Belle-Île al la feriantoj. Hoh-KastellAparte sovaĝa loko de erikejoj kaj klifoj batataj de la
hulo. Biotopo kun tre granda vegetala kaj besta riĉeco, la
ornitologia rezervejo de Koh-Kastel, unu el la plej grandaj francaj kolonioj de
flavkruraj mevoj (goéland brun) administrata de la S.E.P.N.B. La ĉirkaŭaĵoj de la groto de l'Apothicaire estas aranĝitaj
kaj protektataj de la Konserva administracio (Conservatoire). Natura intereso - videblaj specioj : Nigramantela mevo (goéland marin), flavkrura mevo (goéland brun) kaj arĝentmevo
(goéland argenté), tufkormorano (cormoran huppé), ruĝbeka montkorvo (crave à
bec rouge), brunpinta eriko (bruyère vagabonde). Okazaĵoj : Gvidataj vizitoj ĉiutage escepte de lundo de la 1a de Julio
ĝis la 31a de Aŭgusto. Informoj :
02.98.49.07.18 Société Morbihannaise et Nantaise de Navigation (Morbihana kaj Nanta Naviga Kompanio) Belle-île en Mer, Groix, Houat et Hoëdic, les îles du large en Morbihan (la insuloj marfore de Morbihan)
Utilaj informoj :
Celoj
:
Adreso : Société
Morbihannaise et Nantaise de Navigation - Quai Bonnelle - BP 1 - 56360
LE PALAIS |
Bibliotekoj de esperanto en la mondo :
Niaj amikoj :