En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?
|
|
BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Coëtquidan : muzeo pri la memoraĵo de Saint-Cyr Coëtquidan
|
|
Ĉe la pordoj de Bretonio, post Rennes kaj ĉe la rando de
Brocéliande, la muzeo pri la memoraĵo situas en la koro
de la preparlernejoj de Saint-Cyr Coëtquidan por la oficiroj
de la franca terarmeo.
La muzeo pri la memoraĵo prezentas siajn kolektojn, kiuj
priskribas la gloran pasintecon de la oficiroj kaj de ties lernejoj,
ekde la fino de la Malnova Reĝimo ĝis nun.
Retrospektivo de la kostumoj de la oficiraspirantoj montras la
evoluon de la uniformo, ekde la kadetoj-nobeloj de Ludoviko la 14-a
ĝis nun.
La vizitanto povos vidi multajn proprajn objektojn, desegnaĵojn,
aŭtentajn dokumentojn, armilojn, familiajn kostumojn kaj relikvojn.
|
Tiuj memoraĵoj estas tiuj de la lernejoj kaj de la homoj, kiuj
eliris el ili en epokoj, kies rebriloj ili estas.
Tiel De Gaulle, Lyautey, De Foucaud, Napoléon kaj aliaj humilaj aŭ
famaj personoj estas menciitaj en tiu muzeo de la memoraĵo.
|