En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?
|
|
BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Monténeuf : la megalitoj - la mégalithes
La rektaj ŝtonoj (Les
pierres droites)
|
|
Je mezvoje inter Vannes kaj Rennes, tiu megalitaro estas konsiderata
kiel unu el la plej gravaj en centra Bretonio.
La areo situas sur 7 hektaroj, kun pli ol 420 registritaj monolitoj,
42 starigitaj ŝtonoj kaj multaj piedirpadoj alireblaj dum la tuta jaro.
Vi malkovros, per reduktomodeloj, la tutan ĉenon de la menhirstarigo
(tajlado, movado kaj starigo), la teknikojn por la konstruado de
domŝirmejoj uzataj en neolitiko, tumulan teramason, la eltajlominojn
kaj nefinitan menhiron, kio faras el Monténeuf unikan lokon
en Eŭropo. |
Montraj kaj inicaj laborejoj por la silikotajlado, por la
fabrikado de prahistoriaj armiloj, same kiel por la teknikoj de
arkeologiaj prifosadoj povas esti organizataj dum duontagaj vizitoj.
Adreso : Office
de Tourisme du Pays de Guer-Coëtquidan - Place de la Gare - 56380
GUER
Tel. : 33 (0)2.97.22.04.78 - Faks. : 33 (0)2.97.22.08.49
|