|
BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Pontivy : urbo, kastelo de Rohan (asociita historia urbo) Alvokiĝo fariĝi ĉefurbo en la koro de ArgoatoEn la vera koro de Argoato, ĉe la limoj de la bretonlingva parto kaj de la galeza parto de Bretonio, de la malnovaj episkopejoj de Kornvalo kaj de Vannes, de la departementoj Morbihan kaj Côtes d'Armor, Pontivy ofte aperis kiel la loko de nova regiona ĉefurbo. La urbo, kies origino estus ŝuldebla al Sankta Ivy, fakte elkreskis sur la loko de fortikaĵo, kiu regis la ponton, devigan pasejon. De tiu vilaĝego "castral" fortikigita en la 13-a jarcento, Pontivy konservis la kastelon, rekonstruitan en 1485 de Johano la 2-a de Rohan.
Adreso : Maison du tourisme - Tel. : 33 (0)2.97.25.04.10 - Faks. : 33 (0)2.97.27.87.09
Kastelo de Rohan (Château
des Rohan)
Rekonstruita fine de la 15-a jarcento de la potenca familio Rohan,
la kastelo Rohan (château des Rohan) estas
bona ekzemplo de la milita arkitekturo de la fino de la
Mezepoko.
Adreso : Château des Rohan - 56300 PONTIVY |
Bibliotekoj de esperanto en la mondo :
Niaj amikoj :