Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu lando Zamenhof naskiĝis? 
     
Esperanta vorto por: sovaĝa porko 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Insulo Groix : natura rezervejo François Le Bail, ekomuzeo

Insulo Groix : natura rezervejo François Le Bail (Île de Groix : réserve naturelle François Le Bail) (natura areo)

La insulo Groix (Île de Groix), ŝipe alirebla de Lorient, ŝuldas al sia orginala geologio la naturan rezervejon François le Bail : glimoskisto (micaschiste), amfibolito (amphibolite), epidoto (épidote), grenato (grenat), kiuj koloras la sablon ruĝe kaj blue, blua glaŭkofano (glaucophane bleu), kiu atestas pri la altaj premoj ŝuldataj al la movoj de la tergloba ŝelo.
Marbirda rezervejo.

Natura intereso - videblaj specioj :
Norda fulmaro (fulmar boréal), trifingra mevo (mouette tridactyle), nigramantela mevo (goéland marin), flavkrura mevo (goéland brun) kaj arĝentmevo (goéland argenté), tufkormorano (cormoran huppé), korako (grand corbeau) por la nuraj nestaj marbirdoj. Flaŭro : brunpinta eriko (bruyère vagabonde).
Mineralogio : 60 mineraloj videblaj en la klifoj.

Okazaĵoj :
Vizitoj de la Domo de la rezervejo, lernejaj agadoj kaj ekspozicioj en la Domo de la Rezervejo tutjare.

Informoj : Maison de la réserve naturelle (Domo de la natura rezervejo) : 02.97 86.55.97


Insulo Groix : Ekomuzeo (Ecomusée de l'île de Groix)

 

La ekomuzeo prezentas sur 700 kv.m. da konstanta ekspozicio la heredaĵon kaj la historion de la insulo, kiam Groix estis la unua tinuskapta haveno en Francio.
La ekomuzeo proponas ankaŭ signalizitajn piedirpadojn por malkovro, surmarajn elirojn kaj aktivaĵojn pri la mara kulturo kaj la transsendo de faroscio de la tradiciaj fiŝkaptistoj.

Tel. : 33(0)2.97.86.84.60 - Faks. : 33(0) 2.97.86.56.51

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo