Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu lando okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: esti sampensa kaj samsenta kun alia 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Larmor Plage : oceana parko de Kerguelen - parc océanique de Kerguelen, natura areo

La plej granda parto de la oceana parko de Kerguelen (82 ha) estas okupita de natura spaco konsistanta el diversaj medioj : duna terkolo longa je 1,5 km : mara kalistegio (liseron de mer), eringio (panicaut), duna levkojo (giroflée des dunes) kaj malsekaj zonoj.

Natura intereso - videblaj specioj :
Tie oni renkontas precipe varian avifaŭnon : 117 specioj observataj en 10 jaroj, amfibiuloj, reptilioj kaj insektoj.
Ankaŭ la flaŭro estas tre diversa : pli ol 250 vegetalaj specioj censitaj, el kiuj protektataj elementoj : asfodelo (asphodèle d'Arrondeau), brunpinta eriko (bruyère vagabonde), mara eringio (panicaut de mer).

Okazaĵoj :
Naturaj promenadoj (botanikaj, malkovro de la strando) somere kaj lernejaj agadoj de Septembro ĝis Junio laŭ petoj.

Informoj : Ass. Anim. Nature : 02.97.84.22.87 / OT (Turisma Oficejo) : 02.97.21.07.84

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo