Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu estis la unua direktoro de UEA? 
     
Esperanta vorto por: esti sampensa kaj samsenta kun alia 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Malestroit (karaktera urbeto), la perlo de la rivero Oust

"Quae numerat numnos non est male stricta domus", ("Le logis qui compte ses besants, n'est pas mal à l'étroit" = "La loĝejo, kiu kalkulas siajn besantojn, ne estas malvaste"). Tio estas la devizo kun vortludo, kiu akompanas la blazonon de la urbo Malestroit - el faŭko kun naŭ besantoj el oro - kaj kiu atestas per la uzo de la vorto "besanto", bizanca mono, ke la sinjoroj de tiu loko estis irintaj militi sur la Sankta Tero.

Nun Malestroit estas malgranda dinamika urbo orientita al komerco kaj al maraj agadoj, konstruita ambaŭflanke de la rivero Oust, kiun superas multaj pitoreskaj pontoj. Mallarĝaj stratetoj konverĝas al la placo de Bouffay, kie staras la rimarkinda preĝejo Saint-Gilles kun duobla navo, gotikaj kaj renesancaj domoj kun lignaj strukturoj.

Syndicat d'initiative (Turismoficejo)
Carrefour de l'Aigle d'Or
56 140 Malestroit
Tel : 02 97 75 14 57 ou 02 97 75 20 22

Saint-Marcel : Muzeo de la bretona rezistado (Musée de la Résistance Bretonne)

 

Saint-Marcel, situanta en la erikejoj de Lanvaux, estas la loko de fama makiso, kiu ludis gravan rolon en la liberigo de Bretonio.
La vizito de la Muzeo de la Rezistado (1500 kv.m.) kaj de ties aranĝita parko estos aparta momento de viaj ferioj en nia regiono.
Julio kaj aŭgusto : ne maltrafu la deiron de la komentata vizito en vera halftrako de la usona armeo kaj partoprenu en tiu alloga ekskurso tra la historio.

Adreso : Musée de la résistance bretonne - St Marcel - 56140 MALESTROIT
Tel. : 33(0)2.97.75.16.90 - Faks. : 33(0)2.97.75.16.92
TTT : www.morbihan-valoust.com

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo