Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo estis akceptita la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: inundego 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Monténeuf : la megalitoj - la mégalithes

La rektaj ŝtonoj (Les pierres droites)

  Je mezvoje inter Vannes kaj Rennes, tiu megalitaro estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj en centra Bretonio. La areo situas sur 7 hektaroj, kun pli ol 420 registritaj monolitoj, 42 starigitaj ŝtonoj kaj multaj piedirpadoj alireblaj dum la tuta jaro. Vi malkovros, per reduktomodeloj, la tutan ĉenon de la menhirstarigo (tajlado, movado kaj starigo), la teknikojn por la konstruado de domŝirmejoj uzataj en neolitiko, tumulan teramason, la eltajlominojn kaj nefinitan menhiron, kio faras el Monténeuf unikan lokon en Eŭropo.

Montraj kaj inicaj laborejoj por la silikotajlado, por la fabrikado de prahistoriaj armiloj, same kiel por la teknikoj de arkeologiaj prifosadoj povas esti organizataj dum duontagaj vizitoj.

Adreso : Office de Tourisme du Pays de Guer-Coëtquidan - Place de la Gare - 56380 GUER
Tel. : 33 (0)2.97.22.04.78 - Faks. : 33 (0)2.97.22.08.49


Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo