Aŭtoro: Christian Bertin
Dato: Januaro 2011
1
La poluo de la ejoj
La aero de la domoj, apartamentoj kaj oficejoj estas dekoble
ĝis centoble pli poluitaj ol la ekstera aero. La poluo de la eja aero devenas
de la farboj, gluoj, izolaĵoj, odorkaŝaj produktoj, presiloj, kiuj
eligas toksajn kaj volatilajn gasojn.
Nia eja aero entenas multajn volatilajn poluaĵojn
(karbona monoksido, benzeno, formaldehido, ktp), kiuj povas malutili al nia
sano estigante tuson, migrenon, iritadon, ktp.
2 Iom
da historio
En 1973, kiam revenis la spaca ŝipo Skylab 3, la NASA (Usona
Nacia Organizo por Aeronaŭtiko kaj Spaco) malkovris en ĝi, pli ol
cent volatilajn organikajn kombinaĵojn (VOK).
Ekde la fino de la sesdekaj jaroj, doktoro William Wolverton
laboris kiel ĉirkaŭa esploristo por la usona armeo por forigi la
difektojn al la ĉirkaŭo fare de la biologiaj armiloj. Estro de
komisio en Florido, li malkovris, ke la marĉaj plantoj kapablis forigi la
agenton oranĝa.
Li estis komisiita trovi solvon por purigi la uzitajn akvojn
de la NASA per plantoj. Li inventis sistemon ankoraŭ nun uzatan, por
anstataŭigi la tradiciajn kontraŭsepsajn fosojn per hiacintaj
basenoj.
Li daŭrigis siajn
esplorojn en la Stennis Space Center de NASA. Tie estis kreita la "BioHome",
ejo hermetike barita, kie estis metitaj multaj komunaj plantoj. La celo estis
forigi la kemiajn substancojn el tiu ejo.
Postaj esploroj konfirmis la
efikon de iuj ejaj plantoj kontraŭ la kemiaĵoj en la aero, kiaj
formaldehido, benzeno aŭ trikoretileno. Tiuj kemiaĵoj
devenas de la difektiĝo de la materialoj uzataj por la konstruaĵoj,
de la uzo de amoniakaj purigaĵoj, de la fumado.
En la
ĉirkaŭbaritaj ejoj, tiuj volatilaj organikaj kombinaĵoj
ŝvebas kaj ne povas esti reciklitaj per la natura purigado de la tera
ekosistemo.
Neniu planto
kapablas forigi ĉiujn aerajn kemiaĵojn. Pro tio necesas akiri
plurajn malsamajn plantojn.
Oni suspektas, ke la poluo de
la eja aero ludas gravan rolon en la kresko de diversaj kronikaj patologioj kaj
respiraj alergioj.
Fontoj kaj vehikloj de poluaĵoj
estas la konstruaj, ornamaj kaj meblaj materialoj, la purigaĵoj, la
hejtiloj, la akvovarmigiloj, la hejmlaboroj, la homa ĉeesto, la agoj ligitaj
al la ĉiutagaj bezonoj (kuirado, higieno kaj lavado), aliaj agoj aŭ
produktoj (fumado, kandeloj, incenso, kosmetikaĵoj, plantoj kaj domaj
bestoj), ekstera aero, ktp.
Komence de la 2000-aj jaroj, la
asocio "Plant'Airpur" fondita de Geneviève Chaudet enkondukis la
temon de la aerpurigo per la plantoj en Francio.
Nacia kampanjo farita de la
Observejo pri la kvalito de la eja aero (fr.: OQAI = Observatoire de la
Qualité de l'Air Intérieur) dum la periodo 2003-2005, kun pli ol 500
loĝejoj, sufiĉis por starigi la unuan staton de la poluo de la
loĝejoj en Francio.
La organika kemia poluo ne
estas homogena inter la loĝejoj. Por nur 9% de la loĝejoj estas tre
alta koncentriĝo de pluraj poluaĵoj. Inverse 45% de la
loĝejoj estas kun tre malforta koncentriĝo por la tuto de la mezuritaj
poluaĵoj.
Raporto de
"UFC Que Choisir ?" de la 23-a de Novembro 2006 menciis la esploron
de la Observejo de la kvalito de la eja aero (fr.: Observatoire de la qualité
de l'air intérieur) pri la eja poluo.
3 La
puriga procezo
La aeraj poluaĵoj estas
sorbitaj de la folioj per gasa interŝanĝo.
Mikro-organismoj en la
radikoj transformas la poluaĵojn en organikajn produktojn, kiuj nutras la
planton.
La planto
eligas akvovaporon, kio plibonigas la kvanton de humideco kaj oksigeno.
Ju pli grandaj la plantoj,
des pli grava estas la gasa interŝanĝo.
4
La poluaĵoj
kaj la respondaj depoluaj plantoj
La internacia esplorcentro pri la kancero (fr:
CIRC = Centre International de recherche sur le Cancer) klasifikis la
substancojn laŭ kancerogeneco. Ekzistas 5 kategorioj :
- Kategorio 1 : kancerogena por la homo.
- Kategorio 2A : verŝajne kancerogena por
la homo.
- Kategorio 2B : eble kancerogena por la homo.
- Kategorio 3 : neklasebla rilate al kancerogeneco por la
homo.
- Kategorio 4 : verŝajne nekancerogena por la homo.
La Observejo de la kvalito de la eja aero klasifikis la
substancojn en 4 klasojn:
•
Grupo A: "alte prioritataj
substancoj" kun 7 substancoj: formaldehido,
benzeno, acetaldehido, partikloj, radono, etilheksila ftalato (fr:
éthylhexyl-phtalate = DEHP) kaj diklorvoso (fr: dichlorvos).
•
Grupo B: "tre prioritataj
substancoj" kun 12 substancoj : nitra
dióxido (fr: dioxyde d'azote), alergiigaĵoj de hundo (fr: allergènes de
chien), akaruloj (fr: acariens), tolueno, trikloretileno, plumbo, tetrakloretileno,
dieldrino, alergiigaĵoj de kato, aldrino, kloraj parafinoj kun eta
ĉeno (fr: paraffines chlorées à chaîne courte) kaj karbona monoksido.
•
Grupo C "prioritataj substancoj"
kun 51 substancoj: inter ili la biocidoj (fr;:
biocides), la tre malaltfrekvencaj elektromagnetaj kampoj, iuj volatilaj
organikaj kombinaĵoj, iuj glikolaj eteroj, la endotoksinoj, iuj ftalatoj,
iuj organoŝtanoj (fr: organoétains) kaj la artefaritaj mineralaj fibroj.
•
Grupo D "neprioritataj substancoj" kun-22
substancoj: inter ili la 1,1,1-trikoretano (fr: 1,1,1-trichloroéthane),
iuj biocidoj, iuj ftalatoj (DMP), iuj alkilaj fenoloj (fr: alkyls phénols) kaj
iuj organoŝtanoj (fr: organoétains)
•
Grupo I "neklasifikeblaj substancoj" kun
8 substancoj: inter ili la 2-etoksietilacetato (fr: 2-éthoxyéthylacétate),
la 2-metoksietanolo (fr: 2-méthoxyéthanol), la 2-metoksietilacetato (fr: 2-méthoxyéthyleacétate),
la alkila fenolo 4NP (fr: alkyl phénol), iuj ftalatoj (DPP), la endosulfano
(fr: endosulfan), la 2-etoksietanolo (fr: 2-éthoxyéthanol) kaj la oksadiazono
(fr: oxadiazon).
|
La karbona
monoksido troviĝas en la brulaj hejtiloj, cigaredoj, gaskuiriloj,
malfermitaj kamenoj, mazutaj hejtiloj, akvovarmigiloj, ktp. Eĉ en
malgranda koncentriĝo, ĝi estigas kapdolorojn, naŭzojn,
vertiĝojn.
La karbona
monoksido estas inter la "dek du tre prioritataj poluaĵoj"
(laŭ klasifiko de la Observejo de la kvalito de la eja aero)
|
klorofito,
pothos, sanseviero, hedero
|
|
La
formaldehido troviĝas en la tabakfumo, en la
fumo el la lignaj hejtiloj, en la mebloj, en la teksaĵoj (kurtenoj,
littukoj, vestaĵoj, glutapiŝoj, ktp.), en la domzorgaj produktoj
kaj en multaj aliaj produktoj (lakoj, gluoj, ungovernisoj, farboj, ktp.) kaj
en oficejaj aparatoj (komputiloj, presiloj, kopiiloj).
La
formaldehido estas irita, kapdoloriga kaj alergiiga gaso. En 2004, la
internacia esplorcentro pri kancero (fr.: CIRC = Centre international de
recherche sur le cancer) altigis ĝin de "verŝajne
kancerogena" al "certe kancerogena" por la homo.
La
formaldehido estas inter la "sep alte prioritataj poluaĵoj"
(laŭ klasifiko de la Observejo de la kvalito de la eja aero)
|
ficus
benjamina, klorofito, filodendro, sanseviero, draceno, spatifilo
|
|
La amoniako
troviĝas en multaj domaj purigaĵoj, sterkoj, cigaredoj, fridujoj. Ĝi
povas iriti la respirajn vojojn.
|
azaleo, rhapis
|
|
La trikloretileno
troviĝas en detergiloj, solviloj, vernisoj, gluoj por murteksaĵoj
kaj glutapiŝoj.
La trikloretileno
estas inter la "dek du tre prioritataj poluaĵoj" (laŭ klasifiko
de la Observejo de la kvalito de la eja aero)
|
spatifilo,
hedero
|
|
La pentaklorofenolo
(PCP) troviĝas en la kontraŭfungaj produktoj, do precipe en la
mebloj. Ĝi eliĝas multajn jarojn post la apliko.
|
filodendro
|
|
La volatilaj
organikaj kombinaĵoj (VOK) iritas la haŭton kaj la respiran
sistemon. Ili naŭzas. Ili estas kancerogenaj kiam kronike submetataj. Oni
suspektas ilin pri redukto de la fekundeco.
|
|
|
La tolueno
estas volatila organika kombinaĵo (VOK), kiu troviĝas en la farboj,
vernisoj, silikonaj kalfatraĵoj, benzinvaporoj, gluoj, inkoj, kosmetikaj
solviloj, ktp. do en la mebloj, pargetoj, glutapiŝoj.
La tolueno
estas inter la "dek du tre prioritataj poluaĵoj" (laŭ klasifiko
de la Observejo de la kvalito de la eja aero)
|
aglaonemo,
klorofito
|
|
La benzeno estas
volatila organika kombinaĵo (VOK), kiu troviĝas en la cigaredoj,
farboj, vernisoj, konstruaj materialoj, plastaĵoj, senodoriloj,
aerparfumoj, inkoj, ktp.
La benzeno
estas inter la "sep alte prioritataj poluaĵoj" (laŭ klasifiko
de la Observejo de la kvalito de la eja aero)
|
hedero, sanseviero, aglaonemo, spatifilo, draceno
|
|
La ksileno
estas volatila organika kombinaĵo (VOK), kiu troviĝas en rezinoj,
farboj, inkoj, feltkrajonoj, ktp. kaj do en presiloj kaj pargetoj
|
|
|
La elektromagnetaj ondoj venas de la
elektraj kaj elektronikaj aparatoj, mikroondaj kuiriloj, kuiraj platoj,
televidilo, radiofono, komputilo, elektraj kabloj, poŝtelefono, ktp. Ili
estigas kapdolorojn.
|
kakto,
grasplantoj
|
5
La plej efikaj
depoluaj plantoj
La mezuroj pri la efikeco de la plantoj
kontraŭ la poluo de la kemiaĵoj estas la rezulto de eksperimentoj
faritaj en skatoloj kun trudita aermovo kaj koncentroj de poluaĵoj tre
superaj al la normala koncentro en loĝejoj. Estas neniu pruvo, ke je
normala koncentro, en preskaŭ senmova aero kaj en normalaj potoj, tiuj
plantoj same efikas.
|
Aglaonema communtatum (fr: , eo:
aglaonemo??)
Forigas 48 %
de la benzeno, 92 % de la tolueno.
|
|
Aloe vera
(fr: aloe vera, eo: aloevero??)
Forigas 90%
de la formaldehido;
Foto el http://www.garden-beginner.com/2010/02/growing-aloe-vera-plant-tips-advice/
|
|
Anthurium
andreanum (fr: anturium, eo: anturio PIV)
Plej efika
kontraŭ la amoniako en la vivoĉambro.
Foto el http://my-flower.org/item/144
|
|
Aracaena marginata (fr: ,
eo: araceno??)
Forigas 78 %
de la benzeno kaj 60 % de la formaldehido.
|
|
Cereus
peruvianus (fr: cactus colonnaire, eo: perua kakto??)
Plej efika
kontraŭ la elektromagnetaj ondoj en la vivoĉambro, la kuirejo kaj
la oficejo.
Foto el http://www.gardening.eu/plants/Succulent-Plants/Cereus-peruvianus/3804/stamp.asp
|
|
Chamaedorea
elegans (fr: palmier nain, eo: nana palmo??)
Tre bona
kontraŭ la formaldehido, la benzeno, la ksileno kaj la amoniako en la
vivoĉambro, dormoĉambro kaj oficejo.
Foto el http://www.frenchams.com.au/plant_gallery.html
|
|
Chlorophytum
cosmosum "vitattum" (fr: plante araignée, eo: klorofito??)
Plej efika
kontraŭ la karbona monoksido, la benzeno kaj la
tolueno en la kuirejo, banĉambro kaj vivoĉambro.
|
|
Chrysalidocarpus
lutescens (fr: areca, eo: palmo)
Plej efika
kontraŭ la tolueno kaj la ksileno en la vivoĉambro.
Foto el http://afootinthedoor.files.wordpress.com/2010/08/areca.jpg
|
|
Chrysanthemum
(fr: chrysanthème, eo: krizantemo PIV)
Forigas la
trikloretilenon.
Alia fonto
indikas efikon kontraŭ la benzeno kaj la formaldehido.
Foto el http://www.appealingflowers.com/
|
|
Crassula
arborescens (fr: arbre de Jade, eo: krasulo PIV).
Plej efika
kontraŭ la amoniako.
|
|
Dracaena
marginata (fr: dracaena marginé, dragonnier, eo: draceno marĝena PIV)
Plej efika
kontraŭ la ksileno sed ankaŭ tre bona kontraŭ la karbona
monoksido, la tolueno kaj la trikloretileno en la vivoĉambro,
dormoĉambro kaj oficejo.
|
|
Ficus benjamina (fr:
figuier pleureur, eo: fikuso PIV)
Tre bona kontraŭ la formaldehido,
la ksileno kaj la amoniako en la vivoĉambro kaj oficejo.
Foto el http://lahore.olx.com.pk/ficus-benjamina-black-iid-133809352
|
|
Ficus elastica
(fr: caoutchouc, eo: gumfigarbo)
Plej efika
kontraŭ la formaldehido en la vivoĉambro kaj la oficejo.
Foto el http://www.sgaonline.org.au/?p=684
|
|
Gerbera
jamesonii (fr: gerbera, eo: gerbero??)
Plej efika
kontraŭ la benzeno, la trikloretieleno kaj la formaldehido.
Foto el http://davesgarden.com/guides/pf/showimage/66891/
|
|
Hedera helix
(fr: lierre, eo: hedero PIV)
Plej efika
kontraŭ la benzeno kaj la formaldehido sed ankaŭ tre bona por en la kuirejo, banĉambro, dormoĉambro, oficejo kaj
vivoĉambro.
|
|
Nephrolepsis exaltata Bostonienis
(fr: fougère de Boston, eo: bostona filiko??)
Tre bona kontraŭ la
formaldehido kaj la ksileno en la vivoĉambro.
Foto el http://en.academic.ru/dic.nsf/enwiki/713890
|
|
Phoenix
roebelenii (fr: phoenix, eo: feniko PIV)
Ĝi estas
la kvara en la ordo de la plantoj kontraŭ la formaldehido laŭ la
NASA.
Ĝiaj
branĉoj povas atingi unu metron.
Foto el http://plantsrescue.com/phoenix-roebelenii/
|
|
Philodendron
monstera (fr: philodendron, eo: filodendro PIV)
Forigas
86% de la formaldehido kaj efika kontraŭ la ksileno kaj la pentaklorofenolo.
Foto el http://toptropicals.com/
|
|
Rhapis
excelsia (fr:, eo: )
Plej efika
kontraŭ la amoniako.
Foto el http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Rhapis_excelsa.jpg
|
|
Rhododendron
simsii (fr: azalée, eo: azaleo)
Forigas la
amoniakon.
|
|
Sansevieria trifasciata
(fr: sansévière, langue de belle-mère, eo: sanseviero PIV)
Forigas 53 % de la benzeno.
|
|
Schefflera
actinophylla (fr: schefflera, eo: ŝeflero??)
Tre bona
kontraŭ la formaldehido, la benzeno kaj la ksileno en la kuirejo, la vivoĉambro,
la banĉambro kaj la oficejo.
Foto el http://www.mobot.org/
|
|
Scindapsus
aureus (fr: pothos, arum grimpant, lierre du diable, eo: scindapso??)
Plej efika
kontraŭ la tolueno, la benzeno kaj la karbona
monoksido sed ankaŭ tre bona kontraŭ la
formaldehido en la kuirejo, la vivoĉambro, la banĉambro kaj la
oficejo.
|
|
Spathiphyllum wallissi (fr:
fleur de lune, eo: spatifilo??)
Plej efika kontraŭ la
benzeno kaj la trikloretileno sed ankaŭ tre bona kontraŭ la formaldehido,
la tolueno, la ksileno kaj la amoniako en la kuirejo, la vivoĉambro, la
dormoĉambro kaj la oficejo.
Foto el http://www.lherbivore.com/
|
Noto: Plej
efika (****), tre bona (***).
6
Kelkaj konsiloj por
la depoluaj plantoj
Konsiloj por helpi la depoluajn plantojn
- Renovigi
la aeron. Por tio vi devas malfermi le fenestrojn dum 15 minutoj matene
kaj vespere.
- La
ventolaj kradoj, kiuj troviĝas en la ĉambroj, malŝtopitaj.
- Redukti la polufontojn. Vi devas eviti la kemiaĵojn. Vi devas preferi la ekologiajn
kaj senparfumajn purigajn produktojn. Vi devas elekti
sanajn materialojn por la konstruado kaj la renovigo.
- Regule
kontroli la hejtilojn kaj purigi la kamentubojn.
Plantokoktelo
por depolui la ejojn:
- Marĝena
draceno (kontraŭ la trikloretileno, la ksileno, la tolueno kaj la
karbona monoksido), krizantemo (kontraŭ la benzeno kaj la
formaldehido) kaj Anthurium andreanum (aŭ Rhapis excelsia) (kontraŭ
la amoniako).
- Scindapsus
aureus (kontraŭ la benzeno, la tolueno kaj la karbona monoksido),
Phoenix roebelenii (aŭ Nephrolepsis exaltata Bostonienis) (kontraŭ
la ksileno kaj la formaldehido), Gerbera jamesonii (kontraŭ la
benzeno, la trikloretileno kaj la formaldehido), kaj Anthurium andreanum
(aŭ Rhapis excelsia) (kontraŭ la amoniako).
Iuj plantoj
estas toksaj, do se estas knaboj en la domo, vi ne metos aglaonemon, anturion, filodendron kaj scindapson.
Spertuloj
asertas ke maksimuma efiko atingeblas per minimumo de unu planto en 9 kv.m, kio
dependas de la grandeco de la plantoj.
Ĉiu
ĉambro rajtas sian planton, inkluzive de la dormoĉambroj, ĉar la
nokta eliĝo de karbona monoksido estas neglektebla kompare al la taga
eliĝo de oksigeno.
Vivoĉambro
|
Kolekto de fikuso,
klorofito kaj spatifilo
|
Dormoĉambro
|
Hedero
aŭ draceno aŭ areka palmo
|
Kuirejo
|
Nana
palmo, Rhapis aŭ anturio
|
Necesejo
|
Azaleo
|
Oficejo
|
Kiel en vivoĉambro
|
7 Franca-esperanta
vortaro
benzène: benzeno
composés organiques volatils (COV): volatilaj organikaj
kombinaĵoj (VOK)
formaldéhyde: formaldehido
fosse septique: kontraŭsepsa foso
pentachlorophénol: pentaklorofenolo
polluant: poluaĵo
produit chimique: kemiaĵo
solvant: solvilo
substance chimique: kemia substanco
toluène: tolueno
trichloroéthylène: trikloretileno
xylène: ksileno
8 Referencoj
Libroj:
- Les
Plantes dépolluantes, de Geneviève Chaudet kaj Ariane Boixière, eldonejo "Éditions
Rustica".
- Plantes
dépolluantes pour la maison, de Marc Grollimund kaj Isabelle Hannebicque, eldonejo
"Éditions Ulmer"
E-loĝejoj
:
- asocio
Plant'Airpur (http://www.plantairpur.fr)
- observejo pri
la kvalito de la eja aero (http://www.air-interieur.org).
- Raportoj de Luc Mosqueron kaj Vincent Nedellec :
- INVENTAIRE DES DONNÉES FRANÇAISES SUR LA QUALITÉ DE L'AIR
INTÉRIEUR DES BÂTIMENTS 1990-2001
- INVENTAIRE DES DONNÉES FRANÇAISES SUR LA QUALITÉ DE L'AIR
INTÉRIEUR DES BÂTIMENTS 2002-2004