En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?
|
|
100 konsiloj por ŝpari energion
BRUXELLES ENIRONNEMENT
IBGE - Institut Bruxellois pour la Gestion de l'Environnement
Parta traduko kaj adapto fare de Christian Bertin
Julio 2009
Bruksela familio elspezas meze 55% de sia energibuĝeto por la hejtado.
La hejtado estas la ĉefa fonto de karbondioksida radiado el la loĝejoj.
1) ŝpari sen elspezi pli: Teni maksimuman
temperaturon inter 19 kaj 20°C
19° ĝis 20°C estas sana ĉirkaŭa temperaturo kaj tute sufiĉa por certigi
komforton. Malpliigi la temperaturon de via loĝejo aŭ de via laborejo
je unu grado reduktas vian fakturon je 6 ĝis 7 %. Malpliigo de
22 al 19°C egalas al redukto de 20%.
2) ŝpari sen elspezi pli: Malpliigi la temperaturon dum la nokto
kaj dum
foresto
Nokte, kiam vi estas sub la plumono, aŭ dum la tago kiam vi forestas,
ĉirkaŭa temperaturo de 16°C plene sufiĉas. Se vi foriras por longa
periodo (ekzemple por longa semajnfino aŭ ferisemajno), tenu la loĝejon
je 12°C maksimume.
3) ŝpari sen elspezi pli: Korekte reguligu viajn termostatajn
valvojn
Se vi tion havas, la termostataj valvoj ebligas reguligi la
temperaturon de ĉiu ĉambro. Reguligu ilin korekte! Tio evitigas
superhejti spacojn, kiuj profitas de senpagaj energivenoj, kiaj la
suno, aŭ hejti ejojn nur iomete vizitatajn.
Cifero sur la valvo
|
Temperaturo en la ĉambro
|
|
*
|
7°C
|
|
1
|
12°C
|
|
2
|
16°C
|
Dormoĉambroj
|
3
|
20°C
|
Salono
|
4
|
24°C
|
Evitenda
|
5
|
25°C
|
Evitenda
|
4) ŝpari sen elspezi pli: Drenu viajn radiatorojn
Se la masupra parto de via radiatoro estas varma kaj la supra parto
malvarma, tio signifas, ke ĝi bezonas drenon. Faru tion plurfoje en la
jaro sen malŝalti vian hejtilon. Se via loĝejo estas pluretaĝa, vi
komencu per la malsupraj radiatoroj kaj iom post iom supreniru.
5) ŝpari sen elspezi pli: Neniam kovru viajn radiatorojn
Kovrante vian radiatoron aŭ metante meblon aŭ divanon antaŭ ĝi, vi
reduktas la hejtan surfacon kaj la efikecon de via radiatoro je 10%!
6) ŝpari sen elspezi pli: Malŝaltu vian hejtilon kaze de longa
foresto
kaj en somero
La atendoflameto de gashejtilo konsumas energion dum 24 horoj tage, sen
paroli pri la perdoj dum ĝia funkciado! En unu jaro, tio estas ĝis 250
kubaj metroj da gaso. Se vi foriras por pli ol unu semajno, malŝaltu
komplete vian hejtilon. Se alia aparato produktas vian varman akvon,
malŝaltu ankaŭ ĝin dum la tuta periodo sen hejtado de via loĝejo. Por
absoluta sekureco, fermu la gaseniran valvon.
Fine elektu senatendoflametan hejtilon (je aŭtomata sparkado) se vi
renovigas vian instalaĵon.
7) ŝpari sen elspezi pli: Profitu de la suno
Kiam la vetero estas bela sed malvarma, profitu de la aperturoj flanke
de la suno (fenestroj, nemalfermeblaj vitroj, kupoloj, ktp.) por
nature hejti la loĝejon. Malfermu viajn fenestrajn surkurtenojn ekde la
mateno.
8) ŝpari sen elspezi pli: Senpolvigu la hejtajn korpojn
La polvo kaptas varmon. Regule senpolvigu radiatorojn kaj aliajn
konvektilojn por certigi ilian optimuman rendimenton.
Hejti estas unu afero, ne perdi varmon estas alia afero. Termika
izolado de via loĝejo estas evidenta kondiĉo por redukti la varmon
produktotan per via hejtilo. Por korekte izoli vian loĝejon, kelkaj
elspezoj estos necesaj (vidu poste la investojn). Sed eĉ per tre
simplaj lertaĵoj kaj sen konsideri renovigajn laborojn, estas jam eble
ŝpari varmenergion.
Izolu sed ventolu!
Somere same kiel vintre, estas grave certigi regulan renovigon de la
aero de via loĝejo. Kuiri, hejti kaj simple spiri poluas la internan
aeron kaj produktas akvovaporon. Tro humida ĉambro favorigas la
multiĝon de la bakterioj kaj fungoj, kiuj povas esti la fonto de spiraj
alergioj kaj de doma difektiĝo. Se via loĝejo ne havas ventolsistemon,
vi mem povas certigi minimuman ventoladon: ĉiutage (eĉ en vintro) per
momenta malŝalto de la hejtilo! en ĉiu ĉambro, grande malfermu la
fenestrojn sufiĉe longtempe por renovigi la aeron.
9) ŝpari sen elspezi pli: Fermu la pordojn
Fermu la nehejtatajn ĉambrojn por ne disvastigi la malvarmon en la
hejtatajn partojn de la loĝejo. Same, fermu la pordojn inter la
vivlokoj kaj la koridoroj por eviti la varmoperdojn.
10) ŝpari sen elspezi pli: Fermu la kurtenojn, la rulkurtenojn kaj
la
ŝutrojn dum la nokto
Vi reduktos la varmoperdojn tra la fenestroj je 30 ĝis 50%, precipe en
malvarma vetero kaj se viaj fenestroj estas unuvitraj. Ne loku la
kurtenojn antaŭ la radiatorojn aŭ ĝuste super ili., alikaze vi hejtas
la fenestron anstataŭ la ĉambron!
11) kaj por kelkaj eŭroj: Evitu la aerblovojn
Ĉu aero fluas tra la malnovaj framoj de viaj fenestroj aŭ sub viaj
pordoj? Alfiksu izolajn materialojn: kaŭĉukajn aŭ sintezajn
juntojn, ŝtopkusenetojn aŭ ŝtoprulaĵojn, ktp. troveblajn en ĉiu
hejmaranĝaj magazenoj.
12) kaj por kelkaj eŭroj: Instalu reflektajn tabulojn
Inter viaj muroj kaj radiatoroj, fiksu tabulojn konsistantajn el
frigolito (izolilo) kaj aluminio (reflektilo). Tiel la varmo de la
radiatoro estas pli bone uzata por varmigi la ĉambron kaj vi limigas je
70% la perdojn tra la muro, precipe se tiu ne estas izolita kaj estas
ekstera muro.
13) kaj por kelkaj eŭroj: Izolu vian tubaron
Metu ŝaŭman ingon ĉirkaŭ la tubojn en la nehejtataj partoj de via
loĝejo. Via ŝparo? 6 eŭroj jare por ĉiu metro de izolita tubo.
Ventolado
kaj klimatizilo |
Niaj kutimoj ŝanĝiĝas kaj ne ĉiam al la bona direkto. Pli kaj pli da
familioj akiras klimatizilon por eviti la altajn varmojn en somero. Tio
estas tekniko tre multekosta por relativa komforto.
14) ŝpari sen elspezi pli: Evitu la klimatizadon
Klimatiza sistemo konsumas duoble pli da elektro ol lavmaŝino uzata
trifoje semajne. Tio kreskigus vian jaran elektrofakturon ĝis 25%.
Krome, por efiki, la klimatizilo devas funkcii kun fermitaj fenestroj,
kiam oni scias ke niaj loĝejoj multe suferas pro manko de ventolado,
tio ne estas la ideala solvo. Do, forgesu pri la klimatizilo se eblas.
15) ŝpari sen elspezi pli: Ŝirmu vin de la suno kaj aerumu
Tage, fermu la ŝutrojn kaj mallevu la rulkurtenojn malantaŭ la
fenestroj plej direktitaj al la suno. Malfermu la fenestrojn matene kaj
nokte, kiam la ekstera temperaturo estas malpli alta ol la interna.
16) ŝpari sen elspezi pli: Favoru bonan naturan ventoladon
La tagvarmo povas malaperi dum la nokto pro venteto. Se la loĝejo
havas fenestrojn sur du malsamaj fasadoj, ilia malfermo kreos bonvenan
aerblovon. Alikaze, vi provos profiti de vertikala termika fluo
(kamenefiko), malfermante parte la fenestrojn en la malvarmigotaj
ĉambroj kaj en la supra parto de la loĝejo (tegmentofenestroj por
ekzemplo).
17) kaj por kelkaj eŭroj: Favoru ventolilon
Se estas vere tro varme, akiru ventolilon prefere al klimatizilo. Se ĝi
ne malvarmigas la aeron, ĝi helpas elteni la varmon kaj malpli konsumas.
Pendigita ventolilo sub plafono pli efikas ĉar ĝi favoras malrapidan
kaj regulan ventoladon.
18) kaj por kelkaj eŭroj: Helpu vin per vegetalaro
Favoru la surfasadan kaj surtegmentan vegetalaron. La grimpaj aŭ
enkestaj plantoj nature reguligas temperaturon kaj humidecon, somere
same kiel vintre.
La domaparatoj estas energivoraj. Ili konsistigas preskaŭ 24% de la
familiaj energifakturoj. Se fridujo, kuirforno aŭ lavmaŝino estas
nemalhaveblaj, raciigi ilian uzon ofte ebligas ŝpari energion kaj do
monon.
19) ŝpari sen elspezi pli: Kovru la kaserolojn
Kiam vi kuiras, kovru viajn kaserolojn: viaj nutraĵoj pli rapide
kuiros, vi evitos gravajn varmoperdojn kaj ŝparos 50% da energio por
ĉiu kuiro.
20) ŝpari sen elspezi pli: Uzu adekvatajn kaserolojn
Elektu patojn kaj kaserolojn kun diametro proksima al tiu de la
elektra plato aŭ de la gasflamaro. Tro grandaj, la varmigtempo estas
multe tro longa, tro malgrandaj, tio estas danĝera kaj estigos gravajn
varmoperdojn.
21) ŝpari sen elspezi pli: Ne trouzu akvon
Ne necesas plenigi grandan kaserolon ĝis supera rando por kuiri 200 g
da
spagetoj! Kuirigu viajn nutraĵojn en la adekvata akvokvanto, vi gajnos
tempon kaj ŝparos energion.
22) ŝpari sen elspezi pli: Eligu la superfrostigitajn nutraĵojn pli
frue
Eligu la nutraĵojn el la superfrostujo, plurajn horojn antaŭ la kuiro.
Ili malkongeliĝos nature kaj pli bone kuiros per malpli da energio.
23) ŝpari sen elspezi pli: Profitu de termika inercio
Se vi havas elektran kuirfornon, malŝaltu la platon kelkajn
minutojn antaŭ la kuirfino: dank'al al termika inercio (la plato restas
varma dum ankoraŭ kelkaj minutoj), la nutraĵoj finkuiriĝas sen konsumi
energion.
24) ŝpari sen elspezi pli: Ne lasu la fornon malfermita
Kontrolu kaj zorgu pri viaj pladoj, eltirante ilin rapide el la forno,
kiun vi refermu ĉiufoje. Se vi lasas daŭre kaj longtempe la pordon
malfermita, vi perdas multe da varmo.
25) ŝpari sen elspezi pli: Preferu
la mikroondan fornon
Multaj nutraĵoj (kiaj la terpomoj) povas esti kuirataj aŭ revarmigataj
en mikroonda forno. Ĝi konsumas ĝis 75-oble malpli da energio ol
tradicia forno. Por malkongeli viajn nutraĵojn, preferu konsilon 22.
26) ŝapri sen elspezi pli: Uzu premmarmiton
Por multaj receptoj kaj por ŝpari de 40 ĝis 70% da tempo kaj energio,
uzu kiel eble plej ofte vian premmarmiton.
Pri
fridujo kaj superfrostujo |
27) ŝpari sen elspezi pli: Evitu la varmofontojn
Produkti malvarmon postulas multegan energion. Fridujo kaj
superfrostujo konsumas pli ol 25% de via tuta elektra konsumo:
evitu loki ilin en varmajn ĉambrojn aŭ proksime de varmofontoj
(radiatoro, kuirforno, ĉesuna fenestro).
28) ŝpari sen elspezi pli: Lasu la nutraĵojn malvarmiĝi
Ĉiam lasu la nutraĵojn malvarmiĝi antaŭ ol meti ilin en fridujon. La
aparatoj multe pli konsumas se ili devas malvarmigi kaj kongeli la
varmajn nutraĵojn.
29) ŝpari sen elspezi pli: Senglaciigu regule
Regule senglaciigu vian fridujon: du milimetretojn da glacio kreskigas
ĝian konsumadon je 10%!
30) ŝpari sen elspezi pli: Bone okupu la spacojn
Evitu troplenigi vian fridujon: tio kreskigas la energikonsumon kaj
reduktas la konservdaŭron de la nutraĵoj (la malvarma aero malpli
facile cirkulas). Male, tenu superfrostujon ĉiam plena, eĉ se vi devas
plenigi la malplenajn spacojn per frigolito.
31) ŝpari sen elspezi pli: Rapide fermu la pordojn
Malfermu la aparatpordojn nur mallongtempe por konservi la internan
malvarmon.
32) ŝpari sen elspezi pli: Senpolvigu
Regule senpolvigu la malantaŭon de la fridujo kaj superfrostujo; ili
malpli konsumos.
33) ŝpari sen elspezi pli: Kontrolu la termostatojn
Tenu la temperaturon de via fridujo inter 4 kaj 6°C kaj tiun de via
superfrostujo je -18°C. Temperaturoj pli malaltaj estas nenecesaj kaj
multekostaj. Se necesas, vi povas kontroli la fridujan temperaturon per
taŭga termometro.
34) kaj por kelkaj eŭroj: ŝanĝu la juntojn
Se necesas, ŝanĝu la juntojn de la fridujo kaj superfrostujo.
Paperfolio ŝovita en la fermitan pordon ne devas fali.kaj eĉ devas
rezisti se oni tiras ĝin. Alikaze, ŝanĝu la likimunan junton kaj
ŝparu 10% da energio.
35) ŝpari sen elspezi pli: Plenigu ĝin komplete
Telerlavilo konsumas multe da akvo (inter 12 ĝis 20 litroj por ĉiu uzo)
kaj elektro.Po 4 uzoj semajne, tio kostas preskaŭ 50 Eŭrojn. Funkciigu
vian telerlavilon nur se ĝi estas plena.
36) ŝpari sen elspezi pli: Ŝpare lavu
La longaj lavoj aŭ je alta temperaturo estas plej ofte neutilaj. Se via
aparato proponas programon "ECO" aŭ malaltan temperaturon, preferu ilin.
37) ŝpari sen elspezi pli: Regule purigu la filtrilon
Regule purigata filtrilo kreskigas la vivdaŭron de telerlavilo kaj
reduktas ĝian energikonsumon.
38) ŝpari sen elspezi pli: Laŭspecigu korekte la tukojn
Tio ebligos al vi ĉiam lavi je la kiel eble plej malalta temperaturo.
39) ŝpari sen elspezi pli: Lavu ja malalta temperaturo
Pro la altaj kapabloj de la maŝinoj, estas preskaŭ neutile lavi je alta
temperaturo. La programoj je 60 kaj 40°C plene sufiĉas kaj eĉ ofte je
30°C por la modernaj vestaĵoj. Je 40°C, vi ŝparas 70% da energio
kompare al lavado je 90°C.
40) ŝpari sen elspezi pli: Evitu antaŭlavadon
Bone plenigu la maŝinon kaj evitu antaŭlavadon. Tio estas longa kaj
ofte senutila, precipe por la nunaj lavproduktoj. Via gajno? 15% da
akvo kaj da elektro.
41) ŝpari sen elspezi pli: Favoru la programon "ECO"
Vestaĵoj nur iomete malpuraj? Elektu la programon "ECO", kiu reduktas
la temperaturon kaj la lavdaŭron: inter 30 kaj 40% da
ŝparo kompare al ordinara programo.
42) ŝpari sen elspezi pli: Regule purigu la filtrilon
Regule purigita filtrilo
kreskigas la vivdaŭron de via tuklavilo kaj reduktas ĝian
energikonsumon.
43) ŝpari sen elspezi pli: Malofte uzu ĝin
La sekigmaŝino estas tre energivora aparato: ĝi konsumas 2- ĝis 3-oble
pli da energio ol la tuklavmaŝino. Kiel eble plej ofte, sekigi viajn
tolaĵojn ekstere aŭ en ventolata loko. Ne etendu ilin sur
radiatoroj: kovrante ilin, vi malhelpas ilian funkciadon kaj vi
riskas estigi kondensadon en la ĉambro pro la humideco, kiu eliĝas el
la tolaĵoj.
44) ŝpari sen elspezi pli: : Sekigu je 1200 rivoluoj/min
Se vi devas absolute uzi sekigmaŝinon, elektu la plej rapidan
sekigon je 1200 rivoluoj/min, kiu estas sufiĉe efika kaj malpli
energikonsuma.
45) ŝpari sen elspezi pli: Evitu la vigilreĝimon kaj komplete
malŝaltu
viajn aparatojn
Televidiloj, DVD-legiloj, malkodiloj, hifiaj sistemoj... ĉiuj tiuj
aparatoj, kiuj restas ŝaltitaj en vigilreĝimo (aŭ "stand by") konsumas
elektron, kial ili ne estas uzataj. Oni devas malŝalti ilin, tio estas
premi la butonon "on/off" sur la aparato mem.
Kiam vi malŝaltas vian komputilon, malŝaltu ankaŭ la ekranon kaj la
periferiaĵojn.
46) ŝpari sen elspezi pli: Malkonektu la ŝarĝilojn
Same, estas tute neutile kaj koste lasi konektitaj la ŝarĝilojn por
piloj, poŝtelefonoj, dentobrosoj, fotiloj, ktp.: Malkonektu ilin, kiam
ili ne servas.
47) kaj por kelkaj eŭroj: Aĉetu plurkonektingojn kun ŝaltilo.
Kiam pluraj aparatoj estas ligitaj al la sama centra aparato, kiel
estas por komputiloj, domkinilo aŭ hifia sistemo, estas bona ideo
konekti
ĉiujn tiujn aparatojn al la sama plurkonektingo kun ŝaltilo. Tiel vi
povas malŝalti ĉiujn aparatojn per nur unu gesto kaj tiel ili ne restos
en vigilreĝimo.
48) kaj por kelkaj eŭroj: Elektu reŝarĝeblajn pilojn
Se iuj aparatoj devas funkcii per piloj, tiam elektu reŝarĝeblajn
pilojn: ili estas multe pli ŝparigaj kaj ekologiaj ol la nereuzeblaj
piloj.
49) kaj por kelkaj eŭroj: Preferu malgrandan likvakristalan ekranon
Se vi devas anstataŭigi la ekranon de via komputilo, elektu platan
ekranon je likvaj kristaloj (LCD). Vi tiel ŝparos pli ol 60% da energio
kompare al klasika katodtuba ekrano. Tamen sciu ke ju pli granda estas
la ekrano, des pli ĝi konsumas energion.
50) ŝpari sen elspezi pli: Profitu de la natura lumo
La taglumo estas la plej bona por la homaj okuloj. Malfermu ŝutrojn kaj
surkurtenojn ekde via unua aktivado kaj aranĝu vian internan spacon por
profiti kiel eble plej multe de tiu natura lumado.
51) ŝpari sen elspezi pli: Elektu helajn tonojn
Se vi devas refarbi aŭ retapeti ĉambron, elektu helajn tonojn. Malhela
interno kondukas al duobligo aŭ triobligo de la lumintenso. Same estas
por la malhelaj lampŝirmiloj.
52) ŝpari sen elspezi pli: Malŝaltu la senutilajn lumojn
En la ĉambroj el kiu vi eliras aŭ kiuj restas senpersonaj, malŝaltu la
lumon, se la lumado estas per klasikaj inkandeskaj ampoloj.
Malŝalti neonlampojn estas ĝuste nur por pli ol 20-minuta foresto.
53) ŝpari sen elspezi pli: Purigu viajn lumigilojn
Regule forigu la polvon de viaj lampoj kaj lampŝirmiloj por plibonigi
la lumefikon. Purigu ankaŭ ofte viajn travideblajn kurtenojn.
54) ŝpari sen elspezi pli: Cele lumigu
Ne utilas lumigi la tutan ĉambron por legi aŭ labori ĉe skribotablo:
preferu celtrafan lumadon, kiu malpli konsumas.
55) kaj por kelkaj eŭroj: Instalu malaltkonsumajn ampolojn
La tradiciaj inkandeskaj ampoloj, ankoraŭ tre ofte uzataj nun, malbone
efikas: 95% de la konsumita energio transformiĝas en varmon kaj nur 5%
en lumon. Ankaŭ la halogenaj ampoloj estas tre energivoraj kaj povas
kosti 50 ĝis 80 € jare (por surpieda halogena lampo de 300 Vattoj.
Elektu la alternativajn solvojn.
Malaltkonsuma ampolo donas lumadpotencon almenaŭ 4-oble pli alta ol
klasika ampolo. Energiŝparo: inter 75 kaj 80%. Krome, ĝi varmigas multe
mapli kaj daŭras ĝis 15-oble pli longtempe. La akiro, pli multekosta,
estas rapide amortizita. La freŝaj modeloj de malaltkonsumaj ampoloj
lumas pli varme kaj pli agrable ol la unuaj, kiuj vendiĝis: tial vi
povas instali ilin ĉie.
56) kaj por kelkaj eŭroj: Akiru neonlampojn
La lumtuboj aŭ neontuboj simile efikas al la malaltkonsumaj ampoloj.
Ili multe evoluis: ili ekzistas laŭ diversaj grandecoj kaj koloroj kaj
ilia lumo varmiĝis. Pensu uzi ilin kiel aldona lumado, ekzemple en via
kuirejo, via aŭtejo, via remizo, via kelo, ktp.
Atentu: danĝeraj ruboj!
Se la klasikaj ampoloj kaj la halogenaj ampoloj ne estas danĝeraj, la
malaltkonsumaj ampoloj kaj la neontuboj
entenas hidrargon. Ili do estas danĝeraj ruboj. Oni devas meti ilin en
la kemiajn domrubojn en apartajn kontenerojn por recikligi ilin. |
57) ŝpari sen elspezi pli: Preferu rapidan duŝon
Preferu rapidan duŝon al bano: vi uzos nur 40l da akvo por duŝo kontraŭ
100 ĝis 130l por bano! Por la junaj infanoj, ili povas bani sin duope.
Ŝparo: 50%!
58) ŝpari sen elspezi pli: Ĉesigu la fluon
Fermu la kranion, kiam vi sapumas vin: la akvo fluas senutile.
59) ŝpari sen elspezi pli: Limigu la temperaturon
Limigu la temperaturon je 50°C por rekta akvovarmigilo kaj je 60°C por
varmakvujo. Tio estas vere sufiĉa temperaturo por lavi sin, vi konsumos
malpli da energio kaj vi evitos la tartriĝon de via aparato.
60) ŝpari sen elspezi pli: Ŝtopu la lavkuvon
Kiam vi lavas la telerojn, ne lasu la varman akvon flui senĉese.
Plenigu
la kuvon kaj uzu la saman sapumitan akvon. Sensapigu per malvarma akvo.
61) ŝpari sen elspezi pli: Rapide sensapigu post uzo
Tuj post uzo, verŝu iom da akvo en la ankoraŭ varmajn kaserolojn: tio
efikos kiel antaŭlavado. Plie, simple lavu la nur iom malpurajn ilojn,
uzitajn en la kuirejo (kribrilo, miksiloj, ktp.) anstataŭ ol meti ilin
en la telerlavilon.
62) ŝpari sen elspezi pli: Malŝaltu la sistemon dum longaj forestoj
Malŝaltu la vigilflamon de la akvovarmigilo dum longaj forestoj. Vi
tiel ŝparos energion kaj gajnos en sekureco.
63) kaj por kelkaj eŭroj: Ne forgesu sentartrigi
Se vi havas elektran varmakvujon, regule sentartrigu ĝin. La kalko, sin
deponante sur la rezistanco, reduktas ties efikecon: vi do konsumas pli
da energio por varmigi vian akvon.
64) kaj por kelkaj eŭroj: Izolu la duktaron
Se vi havas varmakvujon, utilas izoli la varmakvajn duktojn.
65) kaj por kelkaj eŭroj: Instalu ŝparigan duŝilon
La duŝilrozo, je reduktebla fluo, kostas iom pli sed ebligas ŝpari
varman akvon kaj do energion.
66) kaj por kelaj eŭroj: Instalu programhorloĝon
Se via hejtilo produktas kaj varman akvon por la radiatoroj kaj por la
domuzoj (banĉambro, kuirejo), vi povas facile reguligi la varmakvan
produktadon laŭ la bezonoj per instalo de programhorloĝo.
67) kaj por kelkaj eŭroj: Preferu la gason
Se necesas akiri aparaton, vi devas scii ke rektaj akvovarmigilo kaj
banvarmigilo je natura gaso ĝenerale havas pli bonan rendimenton ol la
akumulaj aparatoj kiaj la varmakvujoj. Plie, ili estas ekipitaj per
aŭtomata ekigilo, ili ŝparigas eĉ la energion konsumatan de la
vigilflamo (40 € jare).
La energia buĝeto por la ĉiutagaj iroj preskaŭ ekvivalentas al tiu de
la loĝejo, ĉefe pro la iroj per aŭto, kun la sekvantaj konsekvencoj:
intensa trafiko, ŝtopiĝoj, poluo, streso, akcidentoj...
68) ŝpari sen elspezi pli: Lasu la aŭton en la aŭtejo por la iretoj
En Brukselo, preskaŭ la duono de la aŭtiroj estas sub 3km. Tiuj estas
la plej poluaj! Iri por aĉeti panon aŭ gazeton, konduki la
infanojn al la loka lernejo? Por iretoj, preferu la biciklon aŭ la
marŝon: ŝparo de 100% kaj bonege por la sano!
69) ŝpari sen elspezi pli: Pli ofte uzu la komunajn transportilojn
Por pli longaj iroj, la komunaj transportiloj estas tre adekvataj,
precipe en urbo. Ili iras ĉie kaj kostas malpli kaj estas pli rapidaj
kaj pli sekuraj ol la aŭto.
70) ŝpari sen elspezi pli: Elektu alternativajn solvojn
La kunveturado estas ideala por iri al la laboro kun proksime loĝantaj
kolegoj. La alakarta aŭto estas ankaŭ praktika solvo kaj malpli kosta.
Kaj kial ne la taksio?
71) ŝpari sen elspezi pli: Ekologie stiradu
La ekologia stirado ŝparigas 20 ĝis 40% da karburaĵo.
- ekiru dolĉe
- kluĉu rapide al la supera rapidumo
- evitu la abruptajn akcelojn kaj bremsadojn
- uzu la motorbremson prefere al la bremsopedalo
- malŝaltu la motoron por ĉiu pli-ol-unuminuta halto.
72) ŝpari sen elspezi pli: Ne antaŭvarmigu la motoron
Kun la evoluo de la aŭta teknologio, antaŭvarmigo de motoro fariĝis
tute senutila: tuj ekiru kaj enŝoviĝu sur la vojo sen tro postuli de la
motoro. Tio estas la plej bona maniero por varmigi ĝin, sen sentutila
konsumado.
73) ŝpari sen elspezi pli: Ne trouzu la klimatizadon
Aktiva klimatizado konstanta je plena reĝimo povas kreskigi la
karburaĵkonsumadon ĝis 30%. Ne trouzu ĝin, se vi disponas pri tiu
opcio.
- Racie uzu la klimatizitan aeron, kiam ŝatebla kaj post
venko de la supervarmo per aerumado, sen estigi termikan ŝokon ĉe la
eliro el la aŭto.
- Evitu tro malvarman temperaturon. La ideala por la sano?
Maksimume 5°C malpli en la aŭto ol ekstere.
- Regule funkciigu la sistemon (1 min ĉiusemajne) por
eviti la
elfuĝoj de gasoj nocaj por la ozontavolo.
74) ŝpari sen elspezi pli: Regule kontrolu la pneŭpremon.
La aŭtistoj tro malmulte atentas pri la pneŭoj, same pri la ŝveligo
kiel pri la eluziĝo. Kontrolu la premon de la pneŭoj ĉiumonate: Taŭge
ŝveligitaj pneŭoj evitigas superkonsumadon (manko de premo je 0,14
baroj jam
generas superkonsumadon de 1%), evitigas trofruan eluziĝon kaj
kreskigas sekurecon.
75) ŝpari sen elspezi pli: Ne troŝarĝu vian veturilon
Evitu ŝarĝi senutile vian veturilon, precipe sur la tegmento. La
superkonsumado estigita de ŝarĝita bagaĝportilo povas atingi 40%. Same,
fiksu viajn biciklojn malantaŭe: sur la tegmento, ili kreskigas
de 20 ĝis 30% la uzon de karburaĵo.
Iru plu antaŭen: faru
ŝparigajn investojn
Vi privilegios:
- bonan termikan izoladon
- efikan hejtilon
- malmulte energivorajn domaparatojn
- malaltkonsuman lumadon
- sunan varman akvon
- prizorgadon de veturilo kaj/aŭ akiron de pura veturilo
En konstruaĵo, la varmperdoj venas de la muroj por 30%, de la fenestroj
por 30%, de la tegmento por 25% kaj de la grundo por 15%. La izolado de
via loĝejo ŝirmas vin de la varioj de la ekstera temperaturo kaj
stabiligas la internan temperaturon. Do, vi bezonas malpli hejti kaj
pro tio, vi reduktas viajn energiajn kostojn.
76) Izolu vian tegmenton
Ne izolita tegmento povas okazigi 25%-an energiperdon. La izolad-tipo
dependos de via tegmento (ebena aŭ dekliva, kun aŭ sen vivaranĝita
subtegmento). Konsilistoj estas je via dispono sen forgesi la
monpremiojn por renovigo kaj izolado.
77) Anstataŭigu viajn fenestrojn
Elektu duoblajn vitrojn je alta rendimento. La lasta generacio alportas
5-oble superan izolecon kompare al simpla vitro kaj 2-oble superan
kompare al tradicia duobla vitro. Vi tiel plibonigos vian komforton,
ŝparos energion kaj samtempe plivalorigos vian domon.
Ĝuste post izolado (la plej profitdona investo pri energio), vi
ŝparos plej multe se vi malpli kaj plibone hejtas. Vi ja havas centran
hejtadon kaj propran hejtilon? Por ŝpari energion, jen listo de
investoj, kiuj rapide repagiĝos.
78) Bontenigu vian hejtilon
Por ŝpari 3% ĝis 5% da karburaĵo kaj garantii vian sekurecon, nenio pli
bona ol bontenado de via hejtilo. La jara bontenigo de la mazutaj
hejtiloj estas leĝa devigo. La bontenigo, ĉiun trian jaron de la
gashejtiloj, estas konsilita por certigi optimuman rendimenton.
79) Instalu termostaton
Termostato ŝparigas 15 ĝis 25% de via hejta energikonsumado. La
programebla termostato ebligas, por la tuta loĝejo, malpliigi la
temperaturon dum la nokto aŭ dum foresto, kaj pliigi ĝin aŭtomate iom
antaŭ via reveno.
80) Instalu termostatajn valvojn
Ideala komplemento de la termostato, ili ebligas temperaturan reguligon
ĉambron post ĉambro kaj ankaŭ redukton de via fakturo je 10%. Ilia
instalo estas repagita en malpli ol du jaroj. Vi evitos instali iun en
la ĉambro de la ĝenerala termostato, ĉar tio povus perturbi ties
funkciadon.
81) Instalu eksteran sondilon
Se vi havas kondensan hejtilon, ĝia funkciado estas optimuma kun
ekstera sondilo, kiu certigas idealan akvotemperaturon laŭ la ekstera
temperaturo. Tio funkcias aŭtomate.
Por la klasikaj hejtiloj je natura gaso, mem reguligu mane la
akvotemperaturon (instalo de ekstera sondilo ne estas konsilita).
Programu ĝin je 70°C. Tio vere sufiĉas por certigi komforton dum la
tuta vintro.
82) Anstataŭigu vian malnovan hejtilon
Se via hejtilo estas pli ol 20-jara, ne hezitu anstataŭigi ĝin per
pliefika hejtilo je kapablo optimuma por la hejtota volumeno. Ĝi devas
esti je alta rendimento (HR+ malalta temperaturo) aŭ je kondenso
(HR-Top). Ĝia energikonsumo estas multe malpli alta kaj ebligas multe
ŝpari kaj tre malpli polui.
Gaso aŭ mazuto, ĉiu havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn sed la gaso
malpli poluas.
Male, vi sciu, ke, por hejti loĝejon, elektro estas nete pli kosta.
Krome, ekzistas alternativoj, kiuj uzas renovigeblan energion.
Por bona funkciado de via instalaĵo, atentu pri bona ventolado de via
hejtilejo.
Ne ekzisats 50 malsamaj manieroj por investi en elektrajn aparatojn por
ŝpari energion. La ĉefa solvo estas: aĉeti la malplej energivorajn
aparatojn! Sed ekzistas ankaŭ aliaj interesaj aĉetoj.
83) Aĉetu energimarkajn aparatojn
En la elektro-aparataj magazenoj, energimarko estas sur ĉiu aparato
kia: fridujo, superfrostujo, elektra forno aŭ tuklavilo. Ĝi respondas
al klasifiko de A ĝis G: la aparatoj en klaso A (t.e. AAA, A+ kaj A++
laŭ la aparato-tipo) estas nete pli ŝparigaj kaj do multe malpli
poluas. La aparatoj en klaso B estas malpli bonaj laŭ efikeco, ktp, la
aparatoj en klaso G estas evitendaj. La maŝinoj en klaso A estas iom
pli kostaj sed vi profitas je aĉetaj monpremioj .
84) Preferu la gaskuirilojn
Se vi devas akiri novan kuirilon, vi sciu ke la gasaj konsumas
duoble mapli da energio ol la elektraj kuiriloj.
85) Elektu sekigilon kun eligo
Se ve ne kapablas malhavi elektran sekigilon kaj se vi disponas pri
alekstera apertruo, elektu eligan sekigilon. Ili malpli konsumas ol la
kondensaj sekigiloj. Elektu aparaton en la klaso A.
Gravas la bontenado de veturilo.
86) Bontenu regule vian veturilon
Malbone tenata veturilo povas konsumi ĝis 50% pli da karburaĵo!
Kontroligu prioritate:
- la staton de la sparkiloj
- la staton de la aerfiltrilo
- la injektadon
- la geometrion kaj ekvilibron de la radoj
87) Aĉetu "puran veturilon"
Se vi iras ĉe aŭtovendejo, vi vidos sur ĉiu veturilo etikedon, kiu
informas pri la karburaĵkonsumado kaj la karbondioksidaj ellasoj.
La veturiloj en klaso A kaj B estas la malplej energivoraj kaj la
malplej poluaj. Plie, ili rajtas je aĉetpremioj de la federacia ŝtato
en Belgio.
Se nur iuj fabrikistoj proponas veturilojn en tiuj klasoj, oni povas
facile veti, ke ĉiuj fabrikistoj pli kaj pli fabrikos purajn kaj
ŝparigajn veturilojn.
Je egalaj kapabloj kaj komforto, prefere elektu la plej bonan
kvaliton (ŝparigan kaj ekologian) por prezo.
88) Elektu ŝparmetron aŭ regkomputilon
Se vi ŝanĝas vian veturilon, elektu iun kun ŝparmetro
(superkonsumad-indikilo) aŭ regkomputilo (aktuala mezuro de meza
konsumado).
Tiuj du akcesoraĵoj konfirmiĝas findindaj kaj utilaj por regi la
karburaĵkonsumadon.
Aŭdacu
la renovigeblajn energiojn, tio funkcias! |
Aldone al la fosiliaj energioj, la uzo de la renovigeblaj
energioj ebligas multe ŝpari, certigas longtempe stabilajn prezojn kaj
kontribuas al la redukto de la ĉirkaŭaĵa poluo. La disvolvo de la
renovigeblaj energioj plie kreas lokajn kaj daŭrajn postenojn kaj
malpli dependigas nin de la landoj, kiuj produktas gason kaj nafton.
89) Varmigu la akvon per la suno
Lokitaj sur la loĝeja tegmento, sunkaptiloj sorbas la sunlumon por
transdoni ĝin en formo de varmo al akvorezervujo. Se tiu ĉi ne estas
sufiĉe varma, la tradicia akvovarmiga sistemo aŭtomate provizas la
mankantajn gradojn. Tiu teknologio pruviĝis efika tra Eŭropo. Eĉ en
Brukselo, ĝi ebligas la varmigon de 50% de la akvo uzata de loĝejanaro.
Tiu instalaĵtipo estas teknike realigebla en preskaŭ ĉiuj unufamiliaj
domoj kaj en multaj apartamentoj.
90) Kaptu la sunelektron
Oni nomas "fotovoltaa" la transformfenomenon de lumradiado en elektron.
La fotovoltaa energio estas tute taŭga en urba ĉirkaŭaĵo. Per 10
kv.m.da fotovoltaaj paneloj lokitaj sur via tegmento kaj energiŝpara
konduto, preskaŭ 40% de viaj elektro-bezonoj estos servataj. Kaj tio
sen ŝanĝi vian komforton.
91) Elektu sunan hejtad-sistemon
La suna hejtad-sistemo konsistas el termikaj sunkaptiloj similaj al
tiuj de
suna akvovarmigilo, ĝenerale lokitaj sur tegmento aŭ antaŭtegmento.
Tiuj kaptiloj sorbas la sunradiadon kaj transformas ĝin en varmon. same
kiel por la suna varmigilo, la varmo estas stokita en akvorezervujon,
uzatan tiam por hejti la domon per vastaj interŝanĝaj surfacoj. Tia
instalaĵo ebligas ankaŭ produkti la plej gravan parton de la bezonoj je
hejma varma akvo. Ankaŭ ĝi necesigas la aldonon de klasika
hejtadsistemo sed evidentiĝas pli ŝpariga.
92) Elektu lignan hejtad-sistemon
Se vi devas anstataŭigi ekzistantan hejtilon, vi povas akiri modernan
hejtilon kun lignopelletoj. Ĝi esta tute aŭtomata kaj same komforta
kiel
mazuta hejtilo. La karburaĵo estas liverata unufoje jare aŭ pli depende
de la stokadvolumeno.
Se vi havas aldonan lignan hejtilon kian hejtoforno aŭ enŝovstovo, sciu
ke de kelkaj jaroj, novgeneraciaj aparatoj, aŭtomataj kaj efikaj
surmerkatiĝis (inter ili estas lignpelletaj stovoj).
93) Pumpu la varmon
Helpe de elektro, la varmpumpilo ĉerpas la varmon en la aero, la akvo
aŭ en la grundo por disigi ĝin tra loĝejo por hejti ĝin. Tiu tekniko
esta hibrida: ĝi uzas fontojn de renovigebla energio kaj, sen multe
malpli, fosilian energion. Tiu hejtad-tipo estas tute fidinda,
malkmulte polua kaj multe ŝpariga. Tamen ĉar ĝi ne taŭgas por ĉiuj
loĝejoj, informiĝu antaŭ ol investi en ĝin.
Ĉasu
la kaŝitajn elspezojn! |
La energio uzata por hejti, lumigi aŭ sin movi estas facile
identigebla: oni mezuras ĝin per la pumpilo, per la legado de sia gasa
aŭ elektra fakturo. Tamen, ĉio, kion oni konsumas: produkto aŭ servo,
necesigas energion: dum sia fabrikado, sia transporto, sia
pakado, sia forigo, kiam ĝi fariĝas rubo... Tio estas la kaŝita energio
aŭ griza energio. Da tio ni konsumas pli ol da rekta energio.
Tie ĉi ankaŭ, pensante antaŭ ol aĉeti, oni povas ŝpari grandajn
kvantojn da griza energio: ŝparoj same valoraj por la ĉirkaŭaĵo kiel
por ni mem.
94) Evitu la senutilajn pakaĵojn
Preferu la nepakitajn produktojn, trinku la kranakvon kaj aĉetu la
aliajn trinkaĵojn en fakturitaj boteloj. Uzu reuzeblajn sakojn aŭ
kestojn por butikumi. Aĉetu reŝarĝeblajn produktojn (purigajn
produktojn, ktp.)
95) Ruze aĉetu
Evitu la individuajn porciojn (pli kostajn kaj pli rubigajn) kaj
preferu
la koncentritajn produktojn (purigajn, lavajn, ktp.).
96) Evitu malŝpari
Listigu antaŭ ol butikumi, taksu la necesajn kvantojn kaj aĉetu
nur tion, kion vi bezonas. En magazeno, kontrolu la konsuman limdaton.
Certigu la malvarmĉenon (por ekzemplo, aĉetu la subfrostaĵojn fine).
Post manĝo aŭ preparo, pensu pri kongelado de restaĵo. Aliaranĝu viajn
restaĵojn por ne ĵeti ilin.
97) Aĉetu loke kaj sezone
Konsumu lokajn kaj sezonajn produktojn (legomojn, fruktojn,
terpomojn, ktp.), evidente pli freŝajn kaj sen longaj energikostaj
transportoj.
98) Apartigu viajn rubojn
Paperoj, vitro, ladskatoloj, trinkaĵkartonaĵoj, plastaj pakaĵoj, ĉiuj
tiuj produktoj havas energikoston. Apartigu ilin por la reciklado por
redukti ilian efekton al la ĉirkaŭaĵo.
99) Informiĝu pri energio kaj ĉirkaŭaĵo!
100) Informiĝu pri la monpremioj kaj la impostreduktoj
ampoule à incandescence: inkandeska ampolo.
ampoule basse consommation: malaltkonsuma ampolo.
ampoule halogène: halogena ampolo.
ballon d'eau chaude: varmakvujo.
capteur solaire: sunkaptilo.
carsharing (location de voiture à la carte): alakarta aŭto.
chaudière: hejtilo.
chaudière à condensation: kondensa hejtilo.
chauffe-eau: akvovarmigilo.
cocotte-minute: premmarmito.
conduite d'eau: akvodukto.
congélateur: superfrostujo.
convecteur: konvektilo.
covoiturage: kunveturado.
décodeur: malkodilo.
détartrer: sentartrigi.
double-rideau: surkurteno, kurtenego.
écran à cristaux liquides (LCD): likvakristala ekrano.
émission de CO2: karbondioksidaj ellasoj.
énergie fossile: fosilia energio.
énergie photovoltaïque: fotovoltaa energio.
énergie renouvelable: renovigebla energio.
entartrage: tartriĝo.
granulés de bois = pellets: ligno: lignopelletoj.
hi-fi: hifia.
home cinéma: domkinilo, domkina sistemo.
mode veille: vigilreĝimo.
multiprise: plurkonektingo.
néon: neontubo.
pellet, granulés de bois: pelleto.
pomme de douche: duŝilrozo.
recyclage: recikaldo.
réservoir d'eau: akvorezervujo.
rincer: sensapigi.
tenture: 1. kurtenego. 2. murtapiŝo.
tuyau: dukto, tubo.
vanne thermostatique: termostata valvo.
veilleuse: vigilflamo.
|