|
La karceroj en Francio Laŭ artikolo de la ĉefredaktoro Alexandre Garcia aperinta en la gazeto "Le Monde" en la 12-a de Aprilo 2003 L'industrie de la punition de Nils Christie, norvega krimologo, Éditions Autrement Reverkis
: Christian Bertin En la 1-a de Aprilo 2003, estis 59155 malliberuloj por 48603 lokoj en la 117 malliberejoj de Francio. Estis nur 27000 malliberuloj en 1976. Nur en la jaroj de la liberiĝo fine de la dua mondmilito, estis pli da malliberuloj, proksimume 60000, sed preskaŭ triono el ili estis supozitaj kunlaborantoj kun la invadintoj. De 1852, la unua jaro kun malliberejaj statistikoj, neniam antaŭe estis tiom da malliberuloj en Francio. Certe la nombro de la loĝantaro kreskis, do la nombroj ne estas tuj kompareblaj. Sufiĉas scii ke nun estas preskaŭ unu malliberulo inter mil loĝantoj en Francio. Tamen Usono tenas la rekordon sur tiu kampo. En Usono estas 2 milionoj da malliberuloj, tio estas sep malliberuloj inter mil loĝantoj. 6,2 milionoj da ŝtatanoj estas sub juĝa gardo. Preskaŭ duono da ili estas nigruloj kvankam ili estas nur 13 procentoj de la loĝantoj. Tie profitdonaj kompanioj, kiuj laborigas 4% de la usona loĝantaro, kapablas liveri antaŭ 4 monatoj, tutpretajn malliberejojn kun limigita dungitaro kaj materialo. Kameraoj anstataŭas la provosojn por la gardado de la malliberuloj, ankoraŭ pli malhumanigante la malliberejojn. La registaro en Francio sekvas la usonan modelon, kiu tendencas plimultigi la malliberulojn ĉar, inter la diversaj krimpunoj, ĝi plifavoras la enkarcerigon. Dum la regado de la socialisma registaro gvidata de Lionel Jospin en 2001, okazis manifestacioj de la policistoj kontraŭ la juĝistoj pro ilia trotolereco. Poste en 2002, la sekureco estis la ĉefa temo de la prezidentaj balotoj. La sindikatoj de la provosoj kaj de la juĝistoj denuncas la registaran metodon, kiu plu sendas senlegitimulojn, drinkulojn kaj senhavulojn al malliberejoj. Plie la restado en malliberejo kreskis de 4,3 al 8,4 monatoj en la lastaj 25 jaroj, pro la plimultiĝo de la longaj punoj rilataj al la perfortoj kaj seksaj agresoj. La malliberejaj kondiĉoj pli kaj pli malboniĝas. Tio estas hontindaĵo en la lando, kiu naskis la homrajtojn kaj fieras pri tio. En unupersonaj ĉeloj grandaj je naŭ kvadrataj metroj kelkfoje loĝas du aŭ eĉ tri malliberuloj, kiuj plej ofte kuŝas pro manko de starspaco inter la necesejo, la supermetitaj litoj kaj la tablo. Ne mankas la miskomprenoj, la kvereloj kaj bataloj inter la samĉelaj malliberuloj. En 18 malliberejoj la proporcio inter la nombroj de malliberuloj kaj lokoj superas 200 procentojn. La rekordon tenas la malliberejo de Béziers, kie estas 127 malliberuloj por 48 ĉeloj. Mankas intimeco. Promenadoj kaj flegoj estas minimumaj. Kreskas la nombro da sinmortigitoj. 120 malliberuloj mortigis sin en la jaro 2002; tio estas preskaŭ 23 sinmortigitoj inter 10000 malliberuloj, kiam estis nur 10 en la jaro 1980. La nombro de la sinmortigitoj pli ol duobliĝis inter la jaroj 2002 kaj la komenco de la jaro 2003. La nuna registaro anoncis la konstruon de 28 novaj malliberejoj antaŭ 2007 por kreskigi la malliberejajn lokojn al 60000. Iuj diras, ke la kresko de la nombro da malliberejaj lokoj nur faciligas la malliberigojn kaj la kreskon de la malliberuloj. Tio estas senfina cirklo. La franca karcera sistemo ja estas malhumana, sed ĉu ĝi estas efika ? ĉu ne ekzistas aliaj metodoj por sekurigi kaj plibonigi la socion ? La socio devas pripensi sian estontecon. |
Bibliotekoj de esperanto en la mondo :
Niaj amikoj :