Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam UEA translokiĝis de Londono al Roterdamo? 
     
Esperanta vorto por: plialtiĝo de korpa temperaturo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La kartludo "Memor" kun bretonaj temoj

Regularo

Ekludonte dismetu ĉiujn 54 kartojn bildkaŝe laŭ naŭkolumna seslinia tabelo.

La unua ludanto aliflankigas laŭsiaelekte samtempe du kartojn, se la du kartoj estas identaj, li gajnas unu poenton, lasas bildmontre sialoke ambaŭ kartojn, kaj reludas (alia ebleco estas ke la gajnanto deprenu la du kartojn kaj oni kalkulas la poentojn post la fino de la ludo).

Se la du kartoj ne estas identaj, la ludanto lasas la bildmontrajn kartojn dum iom da tempo, ĉiu provas memori la kartojn kaj ties pozicion. Poste la ludanto remetas ilin bildkaŝe samloke kaj la laŭvica ludanto povas fari same, kaj tiel plu.

Por faciligi la ludon por la infanoj, oni permesas prenon de la du kartoj unu post la alia.

La ludo ĉesas, kiam ĉiuj kartoj estas bildmontraj (aŭ deprenitaj).

La gajnanto estas tiu, kiu akiris la plej grandan nombron da poentoj (aŭ tiu, kiu deprenis la plej gandan nombron da kartparoj.

Jen la klarigoj de la temoj de la kartoj


LA STREĈISTOJ DE FADENOJ

En la bigudena landeto, la vesbrodistoj ankaŭ nomiĝis "tennerien neud"( streĉistoj de fadenoj bretonlingve). La beleco de ties laboro famigis tiujn artistojn, kiuj estis ĝis fino de la lasta jarcento kreske petataj oferti siajn talentojn eĉ por vestaĵoj de burĝoj, akademianoj, kazubloj.

La patro de la poeto Max Jacob establis en urbo Quimper metiejon de la bigudenaj brodistoj. Ĉiu desegnero simbolis ion :

  • La planedo estas la ĉiĉeesto de la Fato ("planedenn" bretonlingve)
  • La suno estas la ĝojo
  • La koro estas la amo
  • La korno de virŝafo, la forto
  • La segildento, la laboro
  • La filiko, la radiado kaj la fekundeco
  • La vivĉeno proklamas la fidon al Dio, la triopaj ĉenoj estas la diocelaj virtoj, kredo, espero, kaj karitato.
  • La fiŝosto (bretonlingve "draen pesk") kaj la skvamo elvokas la fiŝkapton, la sirenon, la sanktulon de Corentin, kiu tenas fiŝon.


MOD_MELENIG

En la landeto Elliant, la plejmalnovaj broditaj viraj kostumoj (1850-1880) montras florajn motivojn, kiuj estis kolorozaj, blanka, blua, flava, verda, ruĝa, antaŭ ol la lokuloj estis elektantaj la flavan koloron ("melen" bretonlingve) por tiuj brodaĵoj, iukaze ornamita per tuŝo de verdo.

Okaze de komunia ceremonio aŭ geedziĝo, la familio invitis la brodiston hejmen por artefari la kostumon laŭ la sociala rango kaj hereda havo de la familio.

La antaŭtukoj de la virinoj nun estas broditaj kaj perlitaj.

La ceremoniaj kufoj, ozabunde broditaj kontrastas kun tiuj blankaj funebraj kaj la senornamaj rubandoj kiuj kompletigas ĝin.

La plej rimarkinda prilaboraĵo estas tiu de la virinaj koloj, ties ameligumo rezultas de malfacilan pajloenŝovadon; entute pli ol 600 pajloj estas uzataj. La muntado de la kufo estas aparta por la landeto Elliant, la du rubandaj aloj estas supren staritaj kaj sveltigas la aron.



LA ŜTONA ŜIPO

Pluraj preĝejoj kaj kapeloj en landetoj Cornouaille (Kornvalo) kaj Léon (Leono) montras skulptitaj ŝipoj en bareliefo reprezentantaj ĉu velŝipo, ĉu ŝalupo, ĉu fiŝkapta sceno.

La plejparto de tiuj estis faritaj dum la XVI-a jarcento. Sed kelkaj datumas je antaŭaj periodoj (Plogoff) kaj tiu tradicio pludaŭras ĝis la XX jarcento (CAMARET). Tiuj skulptaĵoj de la XVI-a kaj XVII-a jarcentoj restas kiel ŝtona pruvo de ekzisto de tiamaj ŝipoposedantoj kaj fiŝkaptistoj, kiuj zorgante pri agnosko de siaj prosperoj partoprenis la konstruadon de la preĝejo.

Tiu prospero parte devenas el la "rulado", t.e. la trampado, kiu eblas la transporton de varoj tiaj, kiaj la toloj teksitaj en Bretonio, la vino, la salo, la tritiko, al la nord eŭropaj landoj, Anglio, Hispanio

Samloke de tiu komerca floto troviĝas mulnombraj ŝalupoj, barkoj por fiŝkaptado, kiuj ŝirmiĝas en la krekoj de Sizun kabon la havenoj de Caval kabo, aŭ en la golfeto de Douarnenez



EL FAJRO KAJ LUMO

Preĝeja vitralo ĉiam allogas la rigardon per ĝia kolora ŝanĝobrilo. Ja la vitralo ĝojfontas per si mem, sed la vitromajtro kunagordis la kolorumojn ĉefe por ŝprucigi alinternen en la konstruaĵon, sanktan etoson je enmemiĝo kaj mistero.

La vitralo samspecas al tiuj artoj kiuj nomiĝas la fajroartoj. La vitropecoj volumene kolorigitaj, poste ornamitaj per desegno estas torne fiksitaj far la majstro, kaj fine enretigitaj en delikatan plombaĵon, kiu certgas la rigidecon.

En Pleyben, la vitralo reprezentas la arbon de "Jesse". Oni deĉifras tie la nomoj de la prauloj de Kristo ekde Jesse la patro de David. Supre troviĝas la virgulino portanta sia filo.

En la bretona preĝejo, la ĉefa starejo de la vitraloj estas ĉe la altara ekstremo. Senangula ekstremo kun granda fenestro kiel en la urbeto Roche Derrien, kie vidiĝas la Pasiono. Plurangula altarmuro, t.e. kun murfacaj, kiel en Martyre apud Guimiliau, kie la vitralaj scenoj ĉirkaŭlumigas kiel eble plej la altaro.



LA INSULO DE LA KAPRINOJ

Sur insulo de malgranda maro de "Morbihan" nuntempe, la monumento de Gavrinis probable konstruita dum Neolitiko staris sur tiama altaĵo,tie supre la estuaro de la rivero de Vannes.

De longe konata, ĝi ŝuldas ĝian famon al la belegaj gravuraĵoj kiuj ornamas 23 el 19 pilieroj de la koridoro kaj de la ĉambro.

Tien troviĝas motivoj: ŝildeto kun rostro kaj bukloj, episkopa bastono, hakiloj, signoj "U" fomaj, arkoj kaj sagoj.

La ŝovelumo prozorgata ekde 1979 pristudis la arkitekturon de la monumento, elmontrisq tiel la broduraĵoj disetaĝaj kaj skvamoformaj.

La plejĉefa malkovro estas videbligado de grandega slabo portanta gravuraĵojn, kiuj kompletigas kaj kunmeteblas la alian slabon (17 tuna) kiu konstituas parton de la tegmento de la fama " tablo de vendistoj" , kiu kuŝas 4 km fore en LOCMARIAKER.

Tiuj du tegmenteroj devenas de grandega steleo, gravurita, 14 m alta kiu estis dividita 4 jarmiloj antaŭ JC.



LA RUFA FROMAĜO

Fondiat en 1907 en Ploudreuzic (departemento Finistè), la firmao Henaff komencis elfarante konservaĵon de verdaj pizoj. En 1915 ĝi ekfaris konservaĵon de porka pasteĉo. Ĝi mem pretigas siajn ladskatolojn dumvintre kaj tiel do ne konas laborĉeson.

Ĝis la dua mondmilito ĝi konas prosperon, sed rifuzinte labori por la trudanta armeo ĝi ĉesis ĉiajn aktivaĵojn.

Post la milito kaj la morto de sinjoro Jean Henaff en 1942, la afero trapasas malfacilan periodon kaj la pretigo de la ladskatoloj estas forlasitaj.

Poste la afero disvolviĝas denove kaj kreskas. Ĝi komencas en 1962 la prilaboro de kulinaraj pladoj. Dank al reklamaj kampanjoj por ĉiu diskonigperanto, la vendoj kreskas enalnde kej eksterlande kaj la uzino de POULDREUZIC plumoderniĝas tiel, ke ĝi atingu la plej altajn nivelojn je standardoj de produktado,de kvalito, de higieno.



LA SALTANTA ANĜELO

La anĝelo perfluge plonĝas sub la jubeo de preĝejo de Saint Fiacre du Faouet, tia elstara artfaro, kia estas la tuta monumento skulptita en 1480, far Olivier Le Loergan.

Barilo kradforme apartigis la nevon disde la ĥorejo. La diakono tiesupre proklamis la evangelion, ĉiufoje komencante per JUBE DOMNE BENEDICERE, Sinjoro bonvlu beni min, tial nomiĝis la jubeo (Jube) ankaŭ franclingve kiel bretonlingve.

La jubeoj ornamiĝas per skulptaĵoj, kie la majtroj disvolvis siajn farsciojn.

En la kapelo de Lambader en Plouvorn, staras jubeo, kiu per pli ol unu detalo similas tiu de Kerfaoues en Ploubezre, datumita proksimume de 1485. Interesas vidi en Lambader, mezepoke inspirita flamgotaĵo, la entenon de paneloj jam Renesanca.

En la preĝejo, kien ĝi estes retirita, ankoraŭ vidiĝas kiel en Locronon la ŝtuparo, kiu alebligis ŝraŭbante ĉiinterne de la piliero ĉe kiu la jubeo straris.



MALNOVA AFERO

La arkivoj de Landevennec abatejo sciigas, ke jam en 870 oni trinkis la pomsukon.

Pli proksime de ni en 1921, Crochetelle publikigis la unuan sciencan memuaron pri la varioj de pomoj kaj cidroj en la kantono de Fouestnant. En 1923 Warcollier studis la cidrojn elfaratajn en la regiono de Fouesnant. En 1945 Bretonio unuarangas pri la franca produktado de cidrpomoj. Tiam la produktado de la depertemento Finistere estas tiu, kiu malplej produktas kun 770 000 kvintaloj sed bonegkvalite.

Dum la jaroj 50 la pomarbejoj estis malplantitaj. La cidro estis forlasita...kun la rekresko de la mendo, la farmcidro rekarumis. Ekde la jaro 1975, kelkaj pioniroj arigitaj en la CIDREF asocio planas relanĉo de pomarbaro en FINISTERE, Kiu liverendus al la cidristoj de regiono Cornouaille por la cidro kej ankaŭ nova produkto naskita de la mikso de pommosto kaj pombrando, t.e. la "pommeau" trinkaĵo.



ŜTELRAPIDA ĈASISTO

"Miz C'hwevrer a c'hwezh, ac'hwezh, hag a lazh ar voualc'h war he heizh"

"Februaro, blovas, blove mortigas la merlon en lia nesto", diras la proverbo.

Antaŭvidema, la nizo (rimarkinda, rigidema ekde kiam oni ekkonas la gravan malsimilecon inter la virbnizo, kiu enverguras nur 62 cm kompare 74 por la ino kaj pezas reciproke 200 g kaj 350 g) nutras sin 97 %-e per birdidoj, atendas ke la merlo kaj aliaj paseroj nestnaskis, kaj tiam nur fine de Aprilo nestas siavice.

Daŭre unu jaro la niza familio konsumas kvanton je 22000 birdidoj. Sed tiu kvanto malgrandigos kaze de malfrua vintro. Tiam trovante malpli da predoj la nizo nutros nur la plej voremaj el siaj kvar aŭ kvin idoj, nu tiel la specio saviĝos kaj rigore ĝustiĝos laŭ la nutra abundo de la medio.

Kiel rab ĉasisto, estas malfacile observi ĝin, sed kiam vi ekvidos fulman bluon enŝoviĝi inter la dornobariloj, vidu ĝin kiel signo de naturo, kie ĉia komplikeco kaj ĉia belaĵo ne estas forpelita.



LA HELIKO DE LA MINORITATOJ

Latinlingve nomita "Elona Quimperiana" kaj kaŝita en sia puntita konko, jen originala heliko t.e. la heliko de Quimper.

Ĝi troviĝas nur en Okcidenta Bretonio kaj en Basque lando, tiel kiel se li prferas la nelatinaj kulturoj. Pli vere ĝi estas postrestaĵo de iu granda arao atlantika.

Okaze vi trovos ĝin en la malsekaj arbaretoj, en la ombra taluso, ŝirmata sub la ŝtonoj aŭ sojle de la ternesto kiam pluvas. Plenkreskule ĝi estas 10 ĝis 12 mm dika kaj 2 ĝis 3 cm diametra kun kvin aŭ ses spiraleroj sur unu flanko kaj profunda umbiliko ĉe alia kaj maldikaj strioj sur ĝia rompiĝema konko.

Ŝirmata dank'al sia diskreteco, ja ankaŭ de protekleĝo kaj se oni rajtas lin kanti :
digorit ho kernio-bihan,
digorit ho kernio- bras,
pe ez eot d'ar mor bihan
pe ez eot d'ar bras ?
elmetu viajn kornojn etajn,
elmetu viajn kornojn egajn,
ĉu iru vi al maro eta,
aŭ iru vi al maro ega
Tamen ĉiu malobeo al la protektleĝo riskas punon.



DUNA ROZARBETO

Inter la parfumoj, kiuj ĉarmigas la dunojn, la rozo Pimprenelle aldonas tuŝon el dolĉecego. Ĝi kreskas en la herbaj partoj de la duno malmovebligita. Ĝi trovateblas laŭlonge de la Bretonaj marbordoj, siaj dornoj protektis ĝin kontraŭ forŝirado al kiu ĝia beleco instigas la ĝardenistoj. La florado okazas dum Majo kaj Junio kaj la floraj malofte rozkoloraj estas belege kremblanka. La fruktoj estas preskaŭ nigraj.

Oni konas tri formaoj por la planto laŭokaze ĉu kun dentoj simplaj, ĉu duoblaj kaj ĉu glandozaj pedunkletoj aŭ ne. Sufiĉe ofta sur la marbordo ĝi estas multe pli rara sur la seka kalkaj montetoj de la Armorika masivo.

La dunoj reprezentas ekceca botanika konservejo. Nia ŝato por maro kaj sablo ne forgesigu nin, ke ĝi estas vivanta medio kiu, venĝas sin tuj, kiam ĝi mortas. La sablo liberigita de la tenado de la vegetaĵo estas forblovata de la vento kaj forlekata de la maro.



MITA FIŜO

Se la fraterkulo estas la simbola birdo de la bretonaj marbordoj, la cirkuo cindra tiu de la erikejo de la Are, la salmo estas tiel la signo de riĉeco de Bretonio, kiel de minacoj kiuj gvatas ĝin.

Fakte ĝi reproduktas sin en niaj riveroj nur kondiĉe ke lil estu puraj, oksigenozaj, kun rulŝtonetejoj, kie li ŝutas siajn ovojn de Novembro ĝis Januaro. La fiŝido nomita "takon" restados dum unu aŭ du jaroj en sia naska rivero, kaj poste transformiĝos en "glizig" vivkapabla en maro. Ĝi memoros sian riveron kaj post alvojaĝo ĝis groenlando kaj re, ĝi revenos kiel "gwennig" tri ĝis sesjaraĝa roza kaj vivoplena.

Ek la 19-a jarcento, kiam la anglaj turistoj instruis la bretonanoj pri la permuŝa fiŝkapto, tiuj lastaj majtiĝis tiel. Ili mem ankaŭ bruegis alarmosonorilon, kiam la vivofluo ekmalklariĝis.



BRONZA MEDAJLO POR ANNA DE BRETONIO

Tiu medajlo estas elkonata de ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la lastaj momentoj de la bretonia independeco.

Peze 468 g kaj diametre 11.5 cm ĝi estas faraĵo de artistoj el Lyons, kiu stapis ĝin okaze de la eniro de la reĝa paro en Lyons la 15-an de Marto 1499. Ĝi reprezentas Anna de Bretonio torse sur kampo de ?????? kaj ermeno. Sur la alia flanko vidiĝas Louis XVII, reĝo de Francio.

En 1488 la duko Franko la dua estas venkita de la franca armeo en Saint Aubin du Cormier. Dekunu jaraĝa Anna ekestriĝas la duklandon

Zorgema pri la sendependecon de la duklando ŝi kontraŭstaris la reĝon de Francio, sed dua atako de la franca armeo en 1491 nuligas ŝiajn klopodojn. Ŝi trudate edziniĝas al Karlo la VII-a ĉijare. Kiam tiu lasta mortas ŝi akceptendas edziniĝi al la postvenanto Ludoviko XII-a. El tiu unuiĝo naskiĝos filino Klaŭda kiu siavice edziniĝos kun la venonta reĝo Franko la I-a. Du militoj, tri geedziĝoj, unu traktaĵo, dediĉiĝis al la aneksado de la duklando al la reĝujo.



SUBMARA ŜIRADO

Eris fromel rikoltas la algojn profunden, dank'al "skubidu" (ŝnura plektaĵo). Same kiel li, proksimume 80 algorikoltistoj laboras somere por atingi produktadon je 60000 tunoj de Tali (Laminaria digitata)

Kvankam abundega ĉe la marbordo de landeto Léon, la eltiro de tiuj algoj sekvendas apartan regularon cele de ratio ĉerprego de la riĉofonto.

Ambaŭ uzinoj de Lannilis kaj Landerneau ellaboras ilin al algatumaĵoj. Tiu koloida substanco estas uzata por la apreturo de la teksaĵoj, por la paperfabrikado, en la nutrindustrio, la purigado de la akvoj, k.t.p.

Aliaj algoj krom la Laminaria estas rikoltataj en Bretonio.

Kelkiuj kunestas en prilaboro de medicinaĵoj aŭ markuracado. Aliaj helpas la produktadon de sterko aŭ nutraĵoj por brutoj.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo