Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu lando okazis la plej impona universala kongreso de esperanto? 
     
Esperanta vorto por: epoko 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Lernolibro : "Nouveau Cours d'Espéranto avec ou sans professeur"

"NOUVEAU COURS D'ESPÉRANTO avec ou sans professeur" de Edmond Ludwig kaj Renée Triolle eldonita de "Heroldo de Esperanto". 183p.
Elektronika versio kun franca-esperanta (8500 kapvortoj) kaj esperanta-franca (6400 kapvortoj) vortaroj eldonita de Christian Bertin.
Libreto kun disketo por PC kun Vindozo 95-98.
Por la unua fojo en Esperantujo, kompleta kurso ekzistas ankaŭ por komputilo.
Tiu komputila kurso funkcias nur en IBM-PC-kongruaj komputiloj kun Vindozo 95-98.
Sur ekrano, per duklava frapo aŭ musbutona premo, vi povas aperigi aŭ la kurson aŭ la antaŭparolon aŭ la ekzercajn korektojn aŭ la gramatikon aŭ la antologion aŭ la esperantan-francan vortaron aŭ la francan-esperantan vortaron laŭ via plaĉo kvazaŭ ĉiuj tiuj libroj estus malfermitaj sur via tablo.
Plie per serĉa ordono vi povas tuj aperigi sur la ekrano la tekston, kiu enhavas la vorton aŭ esprimon al kiu vi deziras aliri.
La minusklaj kaj majusklaj esperantaj literoj kun supersignoj estas normalaspekte videblaj sur la ekrano kaj por serĉi esperantan vorton kun supersignaj literoj, sufiĉas premi la klavon 'ctrl' antaŭ la literoj 'c', 'g', 'h', 'j', 's' kaj 'u'.
Nur la bildo pri aŭtomobilo (paĝo 162) ne troviĝas en la komputila versio. La simpla gramatiko de la kurso estas anstataŭigita per pli kompleta. Plie vi disponas pri du vortaroj, kiuj enhavas ĉiujn radikojn de la kurso escepte de la teknikaj artikoloj pri "Kemio kaj biokemio de sukero", "aŭtomobilo" kaj "sekureco en aŭtomatigitaj oficejoj" kaj de du vortoj ne troveblaj en PIV : "griti" (p.138) kaj "maĝo" (p.183).
Tabelo de la enhavo.
5-a leciono "En eksterlando".


Enhavo de "Nouveau cours d'Espéranto avec ou sans professeur" (183p)

1 FAMILIO HOM
2 EN LA VENDEJO
3 PROBLEMOJ
4 KIEN LI KURAS?
5 EN EKSTERLANDO
6 LETERO
7 RESTADO EN LA ĜARDENO
8 GRAVA NOVAĴO
9 DISPUTO INTER GEFRATOJ
10 REVO KAJ TIES REALIGO
11 LA MONDKONGRESO
12 POSTKONGRESAJ KONSIDEROJ

Lernolibro : 'Nouveau Cours d'Espéranto avec ou sans professeur' de Edmond Ludwig kaj Renée Triolle

 

KVINA LECIONO

EN EKSTERLANDO

Ralfo, la filo de gesinjoroj Hom, studas dum unu jaro en germana liceo la germanan lingvon, kiun li jam parolas same bone kiel la francan. Ĉu vi jam scias, ke de la junaĝo lia patrino parolis germane kun li ? Nun li volas uzi siajn lingvokonojn por malkovri la najbaran landon. De longe li ne skribis al siaj gepatroj sed hodiaŭ la telefono sonoras. S-ino Hom kuras en la enirejon, al la aparato.

S-ino Hom -- Halo ! Eva Hom.
Ralfo -- Saluton, panjo ! Kiel vi fartas ?
S-ino Hom -- Vi demandas tion al mi ? De pli ol tri semajnoj vi nek skribis, nek telefonis ! Rakontu ! Kio nova ?
Ralfo -- Pardonu al mi, panjo, sed mi havis tiom da laboro, ke mi ne trovis tempon. Sciu, ke mi laboras pli ol miaj tieaj amikoj. Dum la mateno, ni ĉiuj iras al la lernejo, sed por ili la posttagmezo estas libera, kaj ili povas aŭ promeni aŭ studi. Mi tiam laboras por havi pli da mono.
S-ino Hom -- Nu, jen io nova ! Mia filo laboras ! Mi do povas sendi al vi malpli da mono !
Ralfo -- Ne faru tion ! Mi instruas la francan lingvon. Tial mi povas vojaĝi tra la lando. Vi ja scias, ke vojaĝado per trajno estas multekosta afero, eĉ por gejunuloj, sed per ĝi oni pli rapide vojaĝas ĉien. Mi jam malkovris la tutan sudan Germanion, eĉ en Aŭstrio kaj Svisio mi estis ! Kia beleco ! Panjo, mi estas feliĉa ! Studadi kaj vojaĝadi ! Kia plezuro !
S-ino Hom -- Vi do estas kontenta !
Ralfo -- Jes, tre ! Bonvolu saluti paĉjon kaj Ela. Mi ofte pensas pri vi ĉiuj. Ĝis revido ! Fartu bone !
S-ino Hom -- Ĝis revido ! Kaj ne forgesu telefoni aŭ skribi de tempo al tempo.
 
Demandoj
Kiu telefonas ?
De kie li telefonas ?
En kiu lando li nun studas ?
Kial li studas eksterlande ?
Ĉu lia patrino havis novaĵojn pri li ? Kial ne ?
Kiam li studas ? Kiam li laboras ?
Kia estas lia laboro ? Ĉu ĝi plaĉas al li ? Kial ?
Kiel li vojaĝas ?
Kiujn lingvojn li parolas ?
Kiel li ilin lernis ?
Ĉu ankaŭ vi parolas fremdajn lingvojn ? Kiujn ?
Kiel vi ilin lernis ?
Ĉu vi ofte uzas ilin ?
Rakontu, kiam vi uzas fremdajn lingvojn ?
Kion vi scias pri la germana instru-sistemo ?
Ĉu ĝi estas (mal)pli bona ol la franca ?
Kial ?
Ĉu vi ŝatas vojaĝi ?
Kiujn landojn vi jam vizitis ?
Kiamaniere vi vojaĝis tien ?
Rakontu vian vojaĝon.
Kiam vi skribas leterojn ?
Al kiu vi skribas ?
Komparu telefonon kaj leteron.

 

Vocabulaire de la cinquième leçon

afero : affaire
agi : agir
aĝo : âge
aparato : appareil
Aŭstrio : Autriche
bruo : bruit
certe : certainement
ĉefa : principal
ĉie : partout
danki : remercier
devi : devoir
do : donc
dum : pendant
eĉ (li) : même (lui)
ekstera : extérieur
farti : se porter
facila : facile
helpi : aider
kelkaj : quelques
komenci : commencer
koni : connaître
korespondi : correspondre
laŭta : haut (voix)
malkovri : découvrir
mezo : milieu
 
monato : mois
najbaro : voisin
nek ... nek : ni ... ni
nu : hé bien !
ol : que (comparatif)
paĉjo : papa
placo : place
plej : plus (superlatif)
plena : plein
plezuro : plaisir
pensi pri : penser à
pli : plus (comparatif)
posttagmezo : après-midi
semajno : semaine
sendi : envoyer
sonori : sonner
Svisio : Suisse
tago : jour
telefono : téléphone
tiam : alors
trajno : train
trovi : trouver
vetero : temps (météo)
voki : appeler
Mi lernas esperanton de du monatoj
= J'apprends l'espéranto depuis deux mois
= Il y a deux mois que j'apprends l'espéranto.
 
Miaj tieaj (tie-a-j) amikoj = miaj amikoj, kiuj estas tie
= Mes amis de là-bas
 
Mi vojaĝas ĉien !
Kien ? Ĉien ! = Où ? Partout !
Mi serĉis ĉie !
Kie ? Ĉie ! = Où ? Partout !
Exercice 23
Sur la tablo estas glaso.
Kiu metis glason sur la tablon ?
Antaŭ la tablo estas seĝo.
Sur la seĝo estas monujo.
En la aŭto estas libro.
Sur la tablo estas skribilo.
Sur la seĝo estas ŝuoj.
Inter la vestoj estas leteroj.
Malantaŭ la pordo estas seĝo.
Sur la lito estas skribmaŝino.
 
Exercice 24
Ĉu vi parolas germane ?
Ankoraŭ ne, sed mi lernas la germanan lingvon de du monatoj.
Ĉu vi parolas ĉine ?
Ĉu via frato parolas angle ?
Ĉu via fratino parolas japane ?
Ĉu via onklo parolas itale ?
Ĉu via filino parolas hispane ?
Ĉu viaj geamikoj parolas ruse ?
 
Exercice 25
Ĉu vi havas tempon ?
Mi havas tiom da tempo, ke mi ne scias, kion fari !
Ĉu vi havas geamikojn ?
Ĉu vi havas pomojn en via ĝardeno ?
Ĉu vi havas bonan memoron ?
Ĉu vi havas spacon por tio ?
 
Exercice 26
La seĝo estas alta, sed la tablo estas pli alta.
La tablo estas pli alta ol la seĝo.
Aŭto estas multekosta, sed domo estas pli multekosta.
Sinjorino Hom kuras rapide, sed sinjoro Hom kuras pli rapide.
La gelernantoj venas frue, sed la instruisto venas pli frue.
Tiu sinjoro parolas rapide, sed la vendisto parolas pli rapide.
Ralfo estas juna, sed Eva estas pli juna.
Ŝiaj manoj estas malvarmaj, sed ŝiaj piedoj estas pli malvarmaj.
Pano estas bongusta, sed kuko estas pli bongusta.
 
Exercice 27
La lago Bajkalo estas profunda.
La lago Bajkalo estas la plej profunda lago en la mondo.
Meksiko estas granda urbo.
Mia najbaro estas riĉa.
Li estas mia bona amiko.
Karlo estas inteligenta homo.
Mi ne konas la belan junulinon.
Mi neniam vidis la luksan hotelon.
Exercice 28
Ĉu la seĝo estas tiel alta, kiel la tablo ?
Ne, la seĝo estas malpli alta ol la tablo.
Ĉu aŭto estas tiel multekosta kiel domo ?
Ĉu sinjoro Hom kuras tiel rapide kiel Ralfo ?
Ĉu la gelernantoj venas tiel frue, kiel la instruisto ?
Ĉu tiuj sinjorinoj parolas tiel rapide, kiel la vendisto ?
Ĉu Ralfo estas tiel juna kiel Eva ?
Le comparatif
Le comparatif (comme son nom l'indique) sert à comparer deux choses entre elles :
Ma fille est plus agée que la vôtre.
Elle travaille mieux que son frère.
Il est moins intelligent qu'elle.
Elle est aussi gentille que lui.
-- comparatif de supériorité : pli ... ol
Ŝi estas pli bela ol vi = Elle est plus belle que toi.
Ŝi laboras pli bone ol vi = Elle travaille mieux que vous.
Mi amas lin pli ol vin = Je l'aime plus que vous.
-- comparatif d'infériorité : malpli ... ol
Ŝi estas malpli bela ol vi. = Elle est moins jolie que vous.
Ŝi laboros malpli bone ol vi. = Elle travaillera moins bien que vous.
Mi amis lin malpli ol vin = Je l'aimais moins que vous.
-- comparatif d'égalité : tiel ... kiel
Ŝi estas tiel afabla kiel vi. = Elle est aussi gentille que vous.
Ŝi laboras tiel rapide kiel vi. = Elle travaille aussi vite que toi.

 

Vous constatez que l'espéranto est plus complet que le français. -- "Je l'aime plus que toi" est ambigu en français.
Je l'aime plus que tu l'aimes --> Mi amas lin pli ol vi.
Je l'aime plus que ce que je t'aime --> Mi amas lin pli ol vin.
 
Le superlatif
le plus beau / le plus fort / le plus grand ... --> la plej ...
C'est le plus beau de tous = Li estas la plej bela el ĉiuj.
C'est le lac le plus profond du monde. = Ĝi estas la plej profunda lago en la mondo.
Quelques suffixes
-AD action prolongée :
agi = agir
vojaĝi = voyager
   
agadi = consacrer son action
vojaĝadi = passer son temps à voyager
-ĈJ diminutif des masculins :
patro = père
Mikaelo = Michel
Bruno = Bruno
 

 

 

 

paĉjo = papa
Miĉjo = (1ère syllabe + ĉjo)
Bruĉjo = idem
-NJ diminutif des féminins :
patrino = mère
Maria = Marie
   
panjo = maman
Manjo = (1ère syllabe + njo)
-IO nom de pays :
franca = français
germana = allemand
svisa = suisse
 
 

 

Francio = France
Germanio = Allemagne
Svisio = Suisse
Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo