Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof publikigis sian unuan libron pri Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: longkrura birdo nestanta sur tegmentoj 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La olimpikoj : 1896-1912, la malrapida renaskiĝo de la olimpikoj

En la menso de Pierre de Coubertin, la restarigo de la olimpikoj devis ebligi la popularigon de la sporta praktikado. Se la evento atingis la amplekson, kiun oni konstatas hodiaŭ, la unuaj renkontiĝoj estigis malgrandan interesiĝon de la publiko, eble pro la samtempa okazado de la Universalaj Ekspozicioj en 1900 kaj 1904.

1896 : Ateno : la unuaj olimpikoj

La akvaj konkursoj okazis sur la maro.

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

 

 

 

La ĉirkaŭ 300 konkursantoj de la unuaj olimpikoj de la moderna erao estis viroj. La usonano James Brendan Connoly, fariĝis la unua moderna olimpika ĉampiono post venko en la triobla salto (13.71 m). La greko Spiridon Louys, faris sensacion, venkante en la maratono. Li fariĝis nacia heroo. Tio estis nova konkurso, kiu memorfestis la legendan eksterordinaraĵon de Philippidès kiu, post la batalo de Maratono, en 490 antaŭ Kristo, kuris ĝis Ateno por anonci la venkon de la atenanoj super la persoj.

 

 

1900 : Paris : la olimpikoj de la nova jarcento

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

 

 

 

Aneksaĵo de la Universala Ekspozicio, la olimpikoj daŭris dum kvin monatoj sed preskaŭ ne altiris la publikon. La akvaj konkursoj okazis sur la rivero Sejno, inter ili originala 200metra konkurso kun obstakloj konsistantaj el boatoj. La virinoj partoprenis por la unua fojo, en teniso kaj golfo, malgraŭ la malfavora opinio de Pierre de Coubertin. La brita tenisludistino Charlotte Cooper estis la unua virino, kiu gajnis olimpikan titolon (tiam la venkintoj ricevis arĝentan medalon, olivbranĉon kaj atestilon).

 

1904 : Saint-Louis : la unuaj trompoj

 

© VANDYSTADT

 

Kiel en 1900, la olimpikoj estis ligitaj al la Universala Ekspozicio. Ankaŭ tie, la foiro malutilis al la sporto malgraŭ la sukceso de la "antropologiaj tagoj" en kiuj konkursis "primitivuloj" (pigmeoj, siuoj, ktp.) en branĉoj kies reguloj ili tute ne konis.

George Poage estis la unua nigra atleto, kiu konkeris la olimpikan titolon de la 400metra hurdokurado.

Pro kverelo sine de la IOKo, Francio ne partoprenis. Oni registris la unuajn kazojn de dopado kaj de trompado en la maratona konkurso. La usonano Fred Lorz, unue alveninta, mirinde freŝa kaj ridetanta, estis veturanta la plej grandan parton per kamiono. 18 konkursantoj ne finis la maratonon, iu alia konkursanto estis forpelita de kolera hundo.

1908 : Londono : nova stadiono por la okazaĵo

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

Por la unua fojo, la organizantoj konstruigis stadionon por akcepti la olimpikojn. Ankaŭ por la unua fojo, pli ol 2000 konkursantoj defilis en sportaj vestoj kaj post la standardoj de siaj landoj. En tiujn kvarajn olimpikojn enkondukiĝis la 200metra, 400metra kaj 800metra stafetaj kuradoj, futbalo kaj surgazona hokeo.

 

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

 

 

La atletoj defilis en sportaj vestoj

 

1912 : Stokholmo : aŭtomata kronometrado kaj fotoj

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

La organizado de la olimpikoj en 1912 estis modelo de efikeco. Novaĵo : oni utiligis aparatojn por aŭtomata kronometrado kaj fotaparaton je la alveno de la konkursantoj. Dekatlono kaj moderna pentatlono estis en la programo. Tiujare, oni bedaŭris la unuan elkonkursigon pro duonprofesia ludado de basbalo, tiun de la usonano Jim Thorpe, kiu venkis en dekatlono kaj pentalono. Li estos rerajtigita en 1983, 30 jarojn post sia morto kaj la Usona Kongreso lin deklaris atleton de la jarcento en 1999.

 

 

Nur kelkaj pasiuloj spektis la unuajn olimpikojn.

 

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

 

 

Jim Thorpe, venkinto en dekatlono kaj pentatlono estis la unua elkonkursigito en la historio de la olimpikoj.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo