Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo situas la sidejo de la asocio "Universala Esperanto-Asocio? 
     
Esperanta vorto por: decido inter diversaj vidpunktoj 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La olimpikoj : 1948-1964, politikaj olimpikoj kaj celoj

La olimpika pejzaĝo multe ŝanĝiĝis post la dua mondmilito. Kampo de politikaj celoj, ankaŭ la olimpikoj travivis gravajn ŝanĝiĝojn. Ili pli kaj pli populariĝis per la televido, ekde 1960.

1948 : Londono : la olimpikoj de la rekonstruado

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

 

 

La unuaj postmilitaj olimpikoj okazis en Londono sen Germanio, Sovetunio kaj Japanio. Francio estas la tria post Svedio kaj Usono. Du virinoj aparte indis atenton : la nederlandanino Fanny Blankers-Koen, 4-foje ormedala en 100-metra, 200-metra, 80-metra hurda kaj 4foje 100-metra stafeta kuroj kaj la francino Micheline Ostermeyer, ankaŭ pianistino, duobla olimpika ĉampionino je pezgloboĵeto kaj diskoĵeto. La ĉekoslovako Emil Zátopek, komencis sian olimpikan karieron : unua en la 10000-metra kuro kaj dua en la 5000-metra.

 

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

 

 

Nur la militaj oficiroj partoprenis en la rajdaj konkursoj.

1952 : Helsinko : la sovetianoj alvenis

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

Tiujn olimpikojn de la malvarma milito markis la reveno de Germanio kaj la alveno de Sovetio, kies atletoj aparte sukcesis en gimnastiko. Zorganta pri evito de iu ajn kontakto inter orientaj kaj okcidentaj sportistoj, la sovetunia delegacio loĝis ekster la olimpika vilaĝo. Tie, oni spektis la unuan stafetkuron kun la flamo portata de la finno Paavo Nurmi kaj donata al Hannes Kolehmainen, kiu supreniris la ŝtuparon, kiu kondukis al la granda vasko alta je 83 metroj. La unua olimpika monero estis gravurita.

1956 : Melburno : nekvietaj olimpikoj

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

7 landoj bojkotis la olimpikojn de Melburno pro la okazaĵoj en Hungario (invadita de Sovetunio) kaj ĉe la Suez-kanalo (ŝtatigo fare de Egiptio). Oni bedaŭris vunditojn dum la akvopola finalo inter Hungario kaj Sovetunio. Atletoj el Germana Demokratia Respubliko uzis la saman standardon kiel la Germana Federacia Respubliko. La regulo pri lokunikeco ne estis obeata : rajdaj konkursoj okazis en Stokholmo, pro la veterinara kvaranteno trudita de Aŭstralio.

 

Finfine, Germana Demokratia Respubliko estis reprezentata.

1960 : Romo : tre disvastigitaj olimpikoj

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

La romaj olimpikoj, rimarkinde organizitaj, akceptis pli ol 5000 partoprenantojn. Ili estis rekte televide dissendataj. Biatlono fariĝis olimpika sporto. La boksisto Cassius Clay gajnis oran medalon kaj la etiopo Abebe Bikila nudpiede venkis en la maratono. Francoj gajnis nur du medalojn : arĝentan kun Michel Jazy en la 1500-metra kuro, kaj bronzan kun Aboulaye Seye en la 200-metra. La unuaj paralimpikoj estis organizitaj por la movaj kaj vidaj handikapuloj.

 

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

Rimarkinde organizitaj, la romaj olimpikoj estis rekte televide dissendataj.

 

 

Nudpieda, la etiopo Abebe Bikila venkis en la maratono.

1964 : Tokio : la olimpika flamo en Azio

© ALLSPORT/VANDYSTADT

 

 

 

 

 

En Tokio, la flamo estis simbole portata de japano, kiu naskiĝis en la bombadotago de Hiroŝimo.

 

 

Tiuj olimpikoj estis tutmonde dissendataj. Suda Afriko estis ekskludita pro racia segregacio. Volejbalo kaj precipe ĵudo estis en la programo, tio ebligis al la japanaj sportistoj superi sin. La usona boksisto, Joe Frazier, komencis sian supreniron al la gloro, gajnante oran medalon en la kategorio de kompleta pezo. Alfred Oerter, malgraŭ sufiĉe grava lezo, gajnis sian trian oran medalon en diskoĵeto. La sola franca ora medalo estis gajnita en rajdarto kun Pierre Jonquières-d'Oriola, en obstaklosaltado. Juna 16-jara francino, Christine Caron, kromnomata "kiki", rangiĝis due en 100-metra dorsonaĝo.

 

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

Ĵudo oficiale eniris la olimpikojn.

 

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

La usona boksisto Joe Frazier gajnis oran medalon.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo