| 
| En la kategorio 'objektoj' Kio estas tio?
 
  
 |  | La olimpikoj : 1968-1984, revoluciaj jaroj 
Sanga
subpremo, politika manifestacio, atenco, bojkoto... Tiuj olimpikoj restas
markitaj per perforto. Flanke de la sporto, aperis la kontraŭdopaj
kontroloj, nova altosalta tekniko, handbalo kaj naskiĝo de sponsorado. 1968 : Meksiko : elektraj
olimpikoj je 2240-metra alteco
 
  | 
 © DR |   |   Bob
  Beamon superis 8,9 metrojn. |    La elekto de Meksiko estigis multajn debatojn : unue
geografiajn, pro la alteco (2240m), la malmulteco de oksigeno en la aero
estigas spirajn problemojn por la longdistancaj kuristoj, sed ankaŭ
politikajn, pro la subpremo de studenta manifestacio, kiu estigis 3000
mortintojn, nur kelkajn tagojn antaŭ la malfermo de la olimpikoj. La 6000
partoprenantoj konkursis en elektreca etoso. La sukcesoj de nigraj
ĉampionoj markis tiujn olimpikojn. Ni memoros la usonajn kuristojn Tommie
Smith kaj John Carlos, kiuj montris sian politikan engaĝiĝon en la movado
"Black Power" per nigre gantitaj levitaj pugnoj dum oni ludis
la usonan himnon. La usonano Richard Fosbury saltis kapantaŭe kaj
dorsalstange super la altosalta stango kaj donis sian nomon al tiu nova
tekniko. Bob Beamon sukcesis gravan atingon, li laŭlonge saltis je 8,90 m.
Nur 23 jarojn poste, tiu rekordo estis rompita de lia samlandano Mike Powell
dum la mondaj ĉampionkonkursoj en 1991.   
 
Kapantaŭa kaj dorsalstanga altosaltado de Richard
Fosbury© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE
   
 
  | 
 ©AFP |   |   La
  nigraj usonaj atletoj elmontris sian engaĝiĝon en la movado
  "Black Power". |  1972 : Munkeno : atenco al
la israelaj atletoj
 
  | 
 ©ALLSPORT |   | Tragika okazaĵo markis tiujn luksajn
  olimpikojn, organizitajn en belega olimpika stadiono kun giganta travidebla
  tegmento : grupo da teroristoj de la palestina organizo "nigra
  septembro" eniris la olimpikan urbon kaj mortigis 16 personojn, inter ili
  11 israelajn atletojn, arbitraciulojn kaj trejnistojn. Funebra ceremonio okazis
  la sekvantan tagon en la stadiono. La usona naĝisto Mark Spitz gajnis 7
  orajn medalojn kaj la juna sovetunia gimnastino Olga Korbut 3.   |    
 
  | 
 ©ALLSPORT |   |       Mark Spitz gajnis 7 orajn medalojn.   |  1976 : Montrealo : la
kontraŭsegregacia bojkoto
 
  | 
 © CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE |   | Tiuj olimpikoj estis sukcesaj kvankam 27
  afrikaj landoj bojkotis ilin. Guy Drut estis la unua eŭropano, kiu
  sukcesis venki la usonanojn en la 110-metra hurdokuro. En gimnastiko, la juna
  14-jara rumanino Nadia Comaneci, ĉefrolis super la sovetunianoj
  ricevante plurfoje la maksimuman poentaron. La olimpika urbo estis tre
  originala, sed de olimpikoj al olimpikoj, la kosto kreskis, por atingi en
  Montrealo financan abismon.     14-jara
  gimnastino Nadia Comaneci akiris, kio estas maloftegaĵo, plurfoje la maksimuman
  poentaron. |  1980 : Moskvo : la
kontraŭsovetia bojkoto
 
  | 
 © WORLD COPYRIGHT/VANDYSTADT |   | Ĉifoje, 58 nacioj, inter ili Usono,
  Okcidenta Germanio, Japanio, Kanado kaj Ĉinio, bojkotis la olimpikojn
  por protesti kontraŭ la afganistana invado fare de Sovetunio.    Dum
  la ferma ceremonio, la fetiĉo, la urso Micha, aperis sur la ekrano kun
  larmo ĉe la okulo. |  La
vintraj olimpikoj okazis en Lake Placid sub severa gardado. Juan Antonio
Samaranch estis elektita kiel prezidanto de la IOK. En Moskvo la pordoj
malfermiĝis al la multnaciaj sponsoroj. La sovetia naĝisto Vladimir
Salnikov gajnis 3 orajn medalojn. La kuba boksisto
Teofilo Stevenson gajnis sian trian oran medalon. 1984 : Los-Anĝeleso : la orova kokino
 
  | 
 © ALLSPORT/T.DUFY |   | Rebate, 17 komunismaj landoj, inter ili
  Sovetunio, Orienta Germanio, Norda Koreio kaj Kubo bojkotis la olimpikojn de
  Los-Anĝeleso. Tamen estis pli ol 7000 partoprenantoj kaj Ĉinio revenis.
  Tiufoje la olimpikoj estis finance profitdonaj dank'al la sponsoroj. Pli
  motivitaj ol neniam antaŭe, la usonanoj kaptis la plej multajn medalojn.
  Carl Lewis, la nova "nigra sago", atingis la sukcesnivelon de Jesse Owens
  en 1936 per gajno de 4 oraj medaloj (100-metra kaj 200-metra kuro,
  4x100-metra stafetokuro kaj laŭlonga salto). La svisino Gabriela
  Andersen pruvis sian heroecon en la maratono, daŭrigante malgraŭ
  sia elĉerpiĝo kaj svenante sur la finolinio. |    
 
  | 
 © ALLSPORT/D.CANNON |   | Edwin
  Moses gajnis la oran medalon en la 400-metra hurdokuro. |  |