Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo situas la sidejo de la asocio "Universala Esperanto-Asocio? 
     
Esperanta vorto por: starigo, kreo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La olimpikoj : La olimpika muzeo de Laŭzano en Svisio

 

© M. COOPER/ALLSPORT

 

Historio.

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

Inaŭgurita en la 23-a de Junio 1993, la olimpika muzeo bezonis multan tempon por naskiĝi. Kreita en 1915 de la barono Pierre de Coubertin, kiu starigis la sidejon de la IOK en Laŭzano, ĝi estis malfermita al la publiko nur en 1982. La laboroj por la konstruado de la nuna muzeo komenciĝis la 9-an de Decembro 1988. Ĝi arigas kolekton da artaj verkoj kaj objektojn, kiuj atestas pri la evoluo de la olimpika movado.

 

La olimpika parko.

Kun surfaco de 22000 kv.m, la olimpika parko estas taŭga loko por piknikoj. La vizitanto tie trovos trinkaĵojn kaj glaciaĵojn, sub la pergolo situanta je la centro de la parko, fronte al la lago Léman. Escepta natura loko, la parko enhavas centjarajn arbojn kaj subsude devenajn vegetaĵojn. Estas en ĝi ankaŭ multaj fontanoj, akvoŝprucoj, basenoj kaj riveroj. Multaj nuntempaj skulptaĵoj agrabligas ĝin. Ili situas inter la kajo de Ouchy kaj la norda enirejo de la ĝardeno kaj atestas pri la graveco de la arto en la olimpika movado.

 

Konstantaj ekspozicioj.

*        Multdisciplinaj ekspozicioj pri la gravaj okazaĵoj de la olimpika movado, ekde la antikva Grekio ĝis la modernaj olimpikoj.

*        La olimpikismo en la antikveco (ariganta grekajn kaj romiajn objektojn)

*        La someraj kaj vintraj modernaj olimpikoj

*        Filatela kaj numismatika spacoj.

 

La Centro pri Olimpikaj Esploroj.

La COE enhavas bibliotekon kun pli ol 17500 volumoj kaj arigas proksimume 300000 dokumentojn en sia fotarejo. Aŭdvidaj arkivoj kun pli ol 15000 horoj da filmoj estas haveblaj en la videarejo.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo