|
Retoriko - stilfiguroj Aŭtoro: Christian BertinDato: Oktobro 2009 Retoriko: teorio de la arto trafe, konvinke k eleokvente
paroli antaŭ publiko. La sekvantaj
difinoj estas el NPIV2002 escepte kiam alie indikite. 1. Frazfiguroj (lingvofiguroj koncernantaj la sintakson)
Anakoluto
(fr: anacoluthe): Konstruoŝanĝo ĉe frazo, kiu komencite en unu maniero,
finiĝas
en alia; ekz. "glora la celo, sankta
l'afero, la venko – baldaŭ ĝi venos" (Z) aŭ "la
proponoj havas la karakteron ne de postulo – ili estas nur
bonintencaj konsiloj" (Z). Elipso (fr:
ellipse): Procedo konsistanta en la ellaso de lingvaj eroj, sintakse
necesaj,
sed subkomprenataj pro la frazkonstruo aŭ la komunika situacio; ekz. "mi vidis lin, ne vin" (subkomprenata
"vidis"); "mia animo
deziras sufokiĝon, miaj ostoj la morton" (Z) (subkomprenata
"deziras"); "antaŭen!"
(subkomprenata "ni/vi... iru"). Enalago (fr:
énallage): Frazfiguro, kiu konsistas en la ŝanĝo de akordo inter
du gramatikaj
elementoj; povas ŝanĝiĝi genro, nombro, persono, tempo aŭ modo. Ekz. de
nombra
enalago: "ni kreu homon k ili regu super
la fiŝoj" (X);
ekz. de tempa enalago: "li iris al
la viro, k jen tiu staras ĉe la
kameloj" (X); ekz. de moda enalago: "ĉu mi diru, aŭ ĉu
silenti?". Hipalago
(fr: hypallage): Stilfiguro per kiu oni atribuas al vorto la
kvalifikon, kiu
logike konvenas al tutproksima ideo; ekz. neniam
sendefenda sang' makulas mian spadon (G) temas pri "la sango de
sendefenda estaĵo".
Aliaj ekzemploj: "nobela
ido de familio" anst. "ido
de nobela familio" Hendiad(in)o
(fr: hendiadyin, hendiadys): Retorika figuro, ĉe kiu oni esprimas
rilaton de
subordigo per du kunordigitaj vortoj; ekz. "en pokaloj k
oro ili trinkis la ŝaŭmantan vinon".
Alia difino: Retorika
figuro, ĉe kiu oni esprimas ideon per du substantivoj
ligitaj per "kaj" anstataŭ per adjektivo kaj substantivo; ekz. "per
la malamo kaj la ĵaluzeco" anst. "per ĵaluza malamo". Inversio (fr:
inversion): Ŝanĝo de kutima ordo de la frazelementoj, aŭ sintakse
deviga (ekz. en
la germana lingvo, inversio de la subjekto en demanda frazo), aŭ
retorika (ekz.
inversio de la predikativo en Esperanto: "modesta estas nia
kunveno" (Z). Pleonasmo (fr:
pléonasme): Frazfiguro, konsistanta en la superflua uzo de
vortoj senutilaj por
la signifo, sed utilaj por la esprimforto; ekz. "tion mi
vidis per miaj propraj okuloj". Silepso (fr: ):
Sintaksa procedo, per kiu oni akordigas vortojn inter si ne laŭ la
formo, sed
laŭ la senco; ekz. "via idaro estos
fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili" (Z); "la
popolo malpacis kontraŭ Moseo, k ili
diris [...]" (Z). => Zeŭgmo. Zeŭgmo (fr: zeugma): Sintaksa
procedo, per kiu verbo aŭ adjektivo rilatas al du substantivoj, el kiuj
nur unu
estas striktasence koncernata de ĝi; ekz. "kun plorantaj
okuloj k koro" anst. "suferanta koro"
aŭ "figuron vi ne vidis, nur la
voĉon" (X) anst. "nur la voĉon vi aŭdis". 2. Literfiguroj (lingvofiguroj koncernantaj la fonetikon)
Aferezo (fr:
aphérèse): Procedo k rezulto de forlaso de unu aŭ pluraj
fonemoj aŭ silaboj en komenco de
vorto;
ekz. "Tonio" anst. "Antonio",
"Zabet" (W) anst. "Elizabeto".
=> apokopo. Apokopo (fr:
apocope): Procedo k rezulto de forlaso de unu aŭ pluraj fonemoj aŭ
silaboj en
fino de vorto; ekz. "aŭto"
anst. "aŭtomobilo",
"foto" anst. "fotografaĵo"
ktp. => aferezo. Dierezo (fr:
diérèse): Dusilabiga prononco de diftongo: ofte la
franclingvanoj diereze
elparolas la vorton "aŭ". Krazo (fr: ):
Kunfandiĝo de la fina vokalo de vorto aŭ prefikso kun la komenca vokalo
de
sekvanta vorto aŭ sufikso en unu silabon; la krazo estas ofta en la
helena kaj
itala lingvoj. Metatezo (fr:
métathèse): Fenomeno, konsistanta en ŝanĝo en la ordo de
du fonemoj aŭ silaboj
interne de vorto.
"Berbis"
(11a jc) fariĝis "brebis" en la moderna franca per metatezo. Sinkopo (fr:
syncope): Procedo konsistanta en la forlaso de litero aŭ silabo, en la
mezo de
la vorto; ekz. "tragikomedio"
anst. "tragikokomedio", ktp. Sinerezo (fr:
synérèse): Unusilaba prononco de du apartaj vokaloj; ekz.
se oni prononcas,
kiel puran jamban verson: "kaj kormilionoj
sub la sama fato..." Tmezo (fr: tmèse):
Procedo konsistanta en la dismeto de kunmetita vorto cele al reliefigo,
ekz.
"Vi, bela paĝ' en Libro de l'Destino
– Vin for jam meti ne dezirus mi!" anst. "formeti". 3. Parolfiguroj (lingvofiguroj koncernantaj la parolarton)Aposiopezo (fr: ):
Stilfiguro, konsistanta en subita interrompo de frazo, ĉar la jam
diritaj
vortoj sufiĉas, por komprenigi la intencitan ideon; ekz. "silentu,
aĉaj buboj, aŭ mi vin..." Apostrofo (fr:
apostrophe): Parolfiguro, konsistanta en alparolo direktata, en
oratoraĵo aŭ
poemo, al persono mortinta aŭ forestanta, aŭ al personigaĵo; ekz. "Vi, ombro de mia kara amiko, akceptu mian funebran
saluton!" (Z) => prozopopeo. Eksklamacio (fr:
exclamation): Parolfiguro, per kiu oratoro esprimas indignon, timon,
miron kaj
similaj en viva maniero; ekz. "benata
estu la tago kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!" (Z) Enumeracio (fr:
énumération): Parolfiguro, kiu konsistas en tio, ke la
oratoro resumas la
ĉefajn rezultojn de sia antaŭa argumentado, por prezenti ilin
ankoraŭfoje kaj
tiel pli forte frapi la mensojn de la aŭskultantoj.
Alia
difino: Stilfiguro konsistanta en listigo de la elementoj, kiuj
konsistigas ion
aŭ ideon, kelkfoje por resumi fine de alparolo. Epanortozo (fr: ):
Parolfiguro, per kiu oni ŝajne reprenas tion, kion oni ĵus diris, sed
por tuj
aldiri ion pli fortan; ekz. "mi
esperas – kion mi diras? – mi estas certa, ke vi min rekompencos". Epifonemo (fr: ):
Parolfiguro, konsistanta en profunda penso aŭ ĝenerala maksimo, kiun
oni
prezentas kiel la konkludon de rezonado aŭ rakonto. Gradacio (fr: gradadtion):
Retorika procedo, per kiu oni ordigas la ideojn laŭ interna forto k
eldiras
ilin unu post la alia, tiel ke la plej fortefika staras je la fino;
ekz. "Z. estis nobla en animo, granda en pensoj, genia
en intuicio".
Inversa
gradacio: Tia parolfiguro, en kiu la gradeco iras de la plej forta al
la plej
malforta ideo aŭ esprimo. Ironio (fr: ironie):
Parolfiguro, konsistanta en la esprimado de penso per vortoj malaj: "Kandido estas majstraĵo de ironio". Koncedo (fr:
concession): Retorika figuro, per kiu la oratoro cedas al sia
kontraŭulo pri
kelkaj malĉefaj punktoj, por bone montri, ke, malgraŭ tiuj eblaj
detalaj
punktoj, li mem entute pravas. Pretericio (fr: prétérition):
Retorika figuro, konsistanta en la reliefigo de temo per la ŝajna
anonco, ke
oni ne pritraktos ĝin; ekz. "mi ne
volas insisti pri la meritoj de tiu homo, kiu... k kiu... ktp". Prolepso
(fr: prolepse): Parolfiguro, konsistanta en la anticipa refutado de
supozita
kontraŭdiro; ekz. Tial, se
oni diras al vi "la mondo ne volas
vian lingvon", respondu kuraĝe: "ĝi..." (Z). Prozopopeo (fr:
prosopopée): Parolfiguro, per kiu oni prezentas mortinton,
senvivan objekton,
abstraktaĵon kaj similaj kiel personon agantan, parolantan aŭ
alparolatan: la prozopopeo
de la Leĝoj ĉe Platono; la prozopopeo de patriotismo fare de Z. ("ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la
homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos
esti armilo
[...]"). 4. Stilfiguroj (lingvofiguroj koncernantaj stilistikon)Antitezo (fr:
antithèse): Stilfiguro per kiu oni kontraŭmetas du malajn
vortojn aŭ ideojn,
por plireliefigi ilin, ekz. "feliĉo
venas gute, malfeliĉo venas flue" (Z) aŭ "malgranda
aspekte, sed granda intelekte" (Z). Eŭfemismo (fr:
euphémisme): Stilfiguro, konsistante en la uzo de nepreciza
dirmaniero, por
mildigi la krudecon de la ĝusta vorto; la celo de eŭfemismo estas aŭ
respekti
tradiciajn tabuojn (ekz. "necesejo"
anst. "fekejo", "kuŝi"
anst. "koiti", "malaperis,
forpasis" anst. "mortis" kaj similaj), aŭ prezenti sociajn
fiaĵojn sub akceptebla aspekto (ekz. "liberalismo"
anst. "kapitalismo", "redukto
de laborfortoj" anst. "maldungo de salajruloj", "etna
purigado" anst.
"genocido" kaj similaj). => litoto. Hipalago (fr:
hypallage): Stilfiguro per kiu oni atribuas al vorto la kvalifikon, kiu
logike
konvenas al tutproksima ideo; ekz. "neniam sendefenda sang'
makulas mian spadon" (G) (la sango de sendefenda estaĵo).
Aliaj ekzemploj: "nobela
ido de familio" anst. "ido
de nobela familio". Hiperbolo
(fr: hyperbole): Retorika figuro, konsistanta en esprimo pli drasta aŭ
pli
energia, ol la ideo, kiun oni intencas komprenigi; ekz. "li
estas morte ebria", "tondra
voĉo", "nuboskrapulo" => superlativo, litoto. Litoto (fr:
litote): Stilfiguro, konsistanta en esprimo malpli drasta aŭ energia ol
la
ideo, kiun oni volas komprenigi, ekz. "li alportis al mi ne malgrandan
helpon" por "li alportis tre gravan helpon", "mi vin ne
malamas" por "mi vin
amegas", "li estas ŝparema"
por "li estas tre avara". => eŭfemismo, hiperbolo. Oksimoro (fr:
oxymoron, oxymore) Stilfiguro, konsistanta en la kunigo de du vortoj,
kies
sencoj ŝajnas kontraŭdiraj unu al la alia, por reliefigi neatenditan
penson,
ekz. "elokventa silento",
"triumfa malvenko", "la malsaĝeco de Dio
estas pli saĝa ol homoj"
(X), "la voluptamanta, ankoraŭ
vivante, malvivas" (N). 5. Vortfiguroj (lingvofiguroj koncernantaj la semantikon)Antanaklazo (fr:
antanaclase): Stilfiguro konsistanta en la ripeto de vorto aŭ esprimo
sed kun
malsama signifo; ekz. "eraro ne estas er-aro" (ne en NPIV2002) Antaŭsupozo (fr:
présupposition): Retorika stilfiguro konsistanta en meto de
implicitaj informoj
en frazon, dedukteblaj sed ne formale esprimitaj; ekz. "Ĉu
li ĉesis fumi?" implicas ke li
fumis eĉ se tio ne estas vera, simplaj respondoj "jes" aŭ
"ne" povas nur konfirmi la implicitan aserton ke li fumis. "la domo de Petro estas granda"
antaŭsupozas ke Petro havas
domon. (ne en NPIV) Antifrazo
(fr: antiphrase): Retorika figuro, konsistanta en ironia uzo de vorto
aŭ
esprimo en senco kontraŭa al ties ordinara signifo, ekz. "jen
bela laboro!" por "kia fuŝaĵo!". Antonomazio (fr:
antonomase): Stilfiguro, konsistanta en la uzo de karakteriza
ekvivalento anst.
la propra nomo, ekz. "la Roma oratoro"
anst. "Cicerono", aŭ de propra nomo kiel karakteriza epiteto, ekz.
"li estas Herkulo" anst. "fortegulo". Katakrezo (fr:
catachrèse): Stilfiguro konsistanta en etendo de vortsignifo
ekster ĝia propra
senco, ekz. "folio de papero",
"piedoj de tablo", ktp. Metaforo (fr:
métaphore): Vortfiguro, per kiu oni donas al vorto signifon
alian, ol ĝia
propra, k klarigeblan nur per subkomprenata komparo; ekz. "la kamelo estas la ŝipo de la
dezerto", "mielo gutadas el viaj lipoj" (Z),
ktp. "ili malrapide mortadis – tio
estas nenia metaforo, sed terura efektivaĵo" (Z); "oni povus diri, ke
ŝi havis flugilojn ĉe la brakoj, k tio tute ne estus senesenca
metaforo"
(Z). Metalepso (fr: ?): esprimo
de koncepto per nerekta rilato, ekz. "sub
la neĝo, pano" (la neĝo ŝirmas la semon, kiu donos la planton, kiu
donos la grajnojn por la pano). Metonimio (fr:
Métonymie) : stilfiguro, konsistanta en la interŝanĝo de du
vortoj, kies nocioj
estas kunligitaj per konstanta ideorilato, ekz. de kaŭzo al efiko ("verŝi al iu la morton": anst.
"mortigantan venenon"), de entenanto al entenato ("la tuta
tablo eksplodadis per rido"
(Z) anst. "la tablanaro") aŭ de signanto al signato ("li
rezignis la kronon" anst. "la
reĝecon") ktp. [NPIV2002] Aliaj
ekzemploj: "trinki glason". Perifrazo (fr: périphrase):
vortfiguro konsistanta en diro per pluraj vortoj de io, kion oni povus
diri per
nur unu vorto, ekz. "kiam la koko
krias" anst. "matene", "la astro de la tago" anst.
"la suno". Poliptoto (fr:
polyptote): Stilfiguro, konsistanta en la ripeto de pluraj samradikaj
vortoj aŭ
de verbo en diversaj formoj, ekz. "li
lacigis ĉiujn sen laciĝi", (ne en NPIV) Sinekdoko (fr: synecdoque):
Vortfiguro konsistanta en la interŝanĝo de du vortoj, kiuj havas
malsaman
signif-amplekson, ekz. interŝanĝo de la speco k la genro ("la
mortidevuloj" anst.
"homoj"), la parto k la tuto ("ni ekvidis 30 velojn"
anst. "ŝipojn"), la materio k
la objekto ("aĉeti vizonon"
anst. "mantelo el vizonpelto", ktp. Aliaj ekzemploj: "tegmento" anst. "domo". 6. Ritmofiguroj (lingvofiguroj koncernantaj la ritmon)Anaforo (fr:
anaphore): Ritmofiguro konsistanta en la ripeto de unu sama vorto aŭ
vortgrupo
komence de sinsekvaj propozicioj, frazoj aŭ versoj, ekz. "Lando
de libereco, lando de estonteco, mi
vin salutas! Lando, pri kiu revis [...]" (Z). => epiforo. Asindeto
(fr: asyndète): Ritmofiguro konsistanta en la forlaso de la
konjunkcioj inter
pluraj sinsekvaj vortoj aŭ propozicioj, ekz. en "tio
postulas tre longan, fervoran, sindoneman, amoplenan laboradon,
elprovadon, trasentadon" (Z) aŭ en "Cezaro venis,
vidis, venkis". Epiforo (fr:
épiphore): Ritmofiguro konsistanta en la ripeto de unu sama
vorto aŭ vortgrupo fine
de sinsekvaj propozicioj, frazoj aŭ versoj. => anaforo. Hiperbato
(fr: hyperbate): Stilfiguro, konsistanta, por reliefiga celo aŭ pro
ritmaj
kialoj, en la disrompo de kutima vortordo, ekz. "ni ĉiuj de
Di' estas filoj" (Z), "nun de loko
flugu ĝi al loko!" (Z). Hipotakso
(fr: ?): Sintaksa procedo, en kiu la dependorilatoj de propozicioj
estas
markitaj per ligiloj (konjunkcioj aŭ subjunkcioj) => paratakso. Kiasmo (fr: chiasme):
Ritmofiguro konsistanta en la inversigo, en dua frazparto, de la
vortaranĝo en
la unua; ekz. "mallumiĝu la steloj
de ĝia krepusko, k la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu!" (X).
Aliaj
ekzemploj: "li estis tre riĉa je malvirtoj,
je kvalitoj tre malriĉa", "la
neĝo faras norde tion kion sude faras la sablo" (Victor Hugo). Paralelismo (fr:
parallélisme): Ritmofiguro konsistanta en paralela aranĝo de du
sinsekvaj
frazoj aŭ versoj; ekz. "aŭskultu la
instruon de via patro k ne forĵetu la ordonon de via patrino" (X) Paratakso (fr:
parataxe): Sintaksa procedo, per kiu oni metas la propoziciojn unu post
la
alia, sen ia ligilo, konjunkcio aŭ subjunkcio; ekz. "vi
diru, li petolas tro sovaĝe" (Z) anst. "vi diru, ke li..."
=> hipotakso. Polisindeto (fr: ): Ritmofiguro
konsistanta en la ripeto de la samaj konjunkcioj; ekz. "k
la viroj, k la infanoj k la bestoj
diskuradis". 7. Sonfiguroj (lingvofiguroj koncernantaj la sonojn)Paronomazio (fr:
paronomase): Stilfiguro, konsistanta en la proksimigo de du sonsimilaj
vortoj;
ekz. "ordo bezonas ordonon"
(Z) aŭ "post la fasto venas festo"
(Z). 8. LogikoEntimemo (fr: ):
Silogismo, en kiu unu el la premisoj estas subkomprenita. Silogismo (fr:
syllogisme): Formo de logika rezono, en kiu el du donitaj asertoj,
nomataj
premisoj k havantaj mezan termon komunan, oni deduktas trian aserton,
nomatan
konkludo, el kiu tiu meza termo forestas; ekz. "ĉiuj
homoj devas morti, nu Petro estas homo, do li devas morti". Ekzemploj
|
Bibliotekoj de esperanto en la mondo :
Niaj amikoj :