|
Sankta Ivo, patrono de la juristoj Sankta Ivo (fr. : Saint Yves, br. : Sant Erwan)
(1253-1303)
Bretona sanktulo, duaranga patrono de Bretonio kaj
patrono de la advokatoj Aŭtoro : Christian Bertin Decembro 2003 Yves Hélori naskiĝis en la nobeldomo de Kermartin en
Minihy-Tréguier la 17-an de Oktobro 1253 dum la papado de Inocento la Tria, la
regado de la imperiestro Conrad, la reĝado de la franca reĝo Ludoviko
la Naŭa (aŭ sankta Ludoviko) kaj en la 17-a jaro de la regado de
Johano la Unua la Kaŝtankolora, duko de Bretonio. Li apartenis al nobela
familio. En la gepatra nobeldomo guvernisto instruis
lin. Tre frue, li jam montris grandan interesiĝon pri Dio. En 1267, kiam li estis 14-jara, la
foriro de lia guvernisto Jehan de Kergoz (aŭ Kerhos) al Parizo konvinkis
liajn gepatrojn, ke ankaŭ li devis iri kun sia guvernisto al Parizo, kie dum
dek jaroj li brile studis beletron, sciencojn, teologion kaj la kanonan juron. Lia
guvernisto fariĝis profesoro pri juro en la pariza universitato. Lia
kunloĝanto estis Yves Suet, kleriko de la Roche-Derien, kiu atestos dum lia
kanoniza proceso. Li komencis abstini pri viando,
kiam li estis en Parizo. Ekde tiam li donis sian porcion al la malriĉuloj. En 1277 li migris al Orléans; kie li
plu studis sub la instruado de Petro de La Chapelle kaj doktoriĝis pri civila
juro. Li vivis kiel serioza kaj pia studento. Tie, li komencis abstini pri vino
kaj fasti ĉiuvendrede. Iom da tempo poste, li komencis manĝi nur
sekalan, hordean aŭ avenan panon kaj ofte restis tutan tagon, kelkfoje dum
kvin aŭ sep tagoj manĝante nenion, sorbita en kontemplado. Li ne dormis sur lito sed sur la
grundo kun iom da pajlo. En 1280, li iris al Rennes por
kompletigi siajn studojn per prelegoj pri la biblio kaj la sakramentoj. Li
fariĝis pastro kaj vivis tiel sankte kaj edife, ke Maŭrico, la ĉefdiakono
de Rennes ekscis pri liaj kompetentecoj kaj scioj, Ivo estis beletristo kaj
sciencisto. Sekve li proponis al Ivo la oficon de eklezia juĝisto en Rennes.
En tiu posteno, li jam famiĝis kiel defendanto de la plej malriĉaj.
Li pagis por vivteni du orfojn Olivier Floc kaj Derien Guyomard, la unua
fariĝis gardanto de la katedralo de Tréguier kaj la dua dominikano. Tamen la vivkonduto de la renna
loĝantaro ne plaĉis al li kaj en 1284, li decidis reiri al sia
naskoregiono kaj tiel rezignis pri bonega salajro. La ĉefdiakono donacis
al li ĉevalon por foriri, sed tuj post eliro de Rennes, li vendis ĝin
por oferi la monon al malriĉuloj. La episkopo de lia diocezo en
Tréguier, Alain de Bruc, konsiderante, ke la reveno de Ivo estis signo de Dio,
nomumis lin por la sama ofico en sia episkopejo. En 1285, li plie donis al li la
estradon de la paroĥo Trédez. En 1288, Ivo rezignis pri sia ofico
de eklezia juĝisto por zorgi nur pri sia paroĥo. Post la morto de
Alain de Bruc, la nova episkopo Geoffroy de Tournemine donis al li la
paroĥon Louannec, kie li oficis dum ses jaroj. La episkopo de Tréguier plurfoje
deputis lin al la duko de Bretonio por advokati por la episkopejaj interesoj. Li
ĉiam restis kun nudaj kruroj. Neniam li rajdis ĉevalon por veturi, li
ĉiam marŝis. Eksterhejme,
li dormis sur la grundo kun iom da pajlo; hejme li dormis sur hurdo,
ŝuvestite, kun ŝtono aŭ sankta libro kiel kapkuseno kaj
krucifikso antaŭ si por ke ĝi estu la unua vidaĵo je lia
vekiĝo. Li
fastis ĉiumerkrede, ĉiuvendrede kaj ĉiusabate, per pano kaj
akvo. En la aliaj tagoj, li manĝis nur unufoje kaj tiam aldonis nur supon.
Nur dimanĉe, en la tagoj de Kristnasko kaj de Ĉiuj Sanktuloj, li
manĝis dufoje. En la tago de Pasko, li manĝis du ovojn. En
1297, kvankam li estis nur 44-jara, sentante siajn fortojn malkreski, li
rezignis pri ĉiuj oficialaj oficoj kaj izoliĝis en sia nobeldomo de
Kermartin por dediĉi sin al la preĝado kaj travivi siajn lastajn
jarojn en unuiĝo kun Dio. Li tie
konstruigis kapelon. Li enterigis la forlasitajn
mortintojn. Li akceptis familiojn de malriĉuloj en sia propra domo, kiel
atestis la 80-jara vidvino de la ĵonglisto Rivallon, kiu aliris al la domo
de sankta Ivo kun sia edzo kaj kvar infanoj, dekunu jarojn antaŭ la morto
de Ivo. Ivo akceptis ilin kun ĝojo kaj dum dek unu jaroj, li nutris kaj
vestis ilin. Li testamentis siajn bienojn al
tiu, kiu priservis la kapelon de kermartin. Li multe kontribuis al la
restaŭro de la katedralo.
Dimanĉe, la 19-an de Majo
1303, la 18-an jaron de la regado de Johano la Dua, Duko de Bretonio, li mortis
elĉerpita en la sama nobeldomo, kie li naskiĝis, La saman tagon, lia korpo estis
portata de la kapelo de Kermartin al la katedralo de Tréguier, kie amaso da
personoj ariĝis por priplori lin. Dum
lia vivo sankta Ivo skribis nenion, krom sia testamento. Laŭ niaj scioj,
neniu verkisto de tiu epoko skribis pri li sed bonŝance ni disponas pri
unika atestaĵo, kiu estas la raporto de la enketo por lia kanonizo. La
aktoj de tiu kanoniza proceso entenas la nomojn kaj profesiojn de ĉiuj
atestintoj, la nomojn de la notarioj, kiuj registris la atestaĵojn, kaj la
nomojn de tiuj, kiuj interpretis de la bretona lingvo kaj la demandojn de la
komisiono. Elokventa, fervora predikisto, li
prefere predikis en la bretona lingvo en la kamparo. Ĉiam je la dispono de
siaj paroĥanoj, li donis al ili korpajn kaj spiritajn nutraĵojn, li
restadis malfrue en la preĝejo eĉ ĝismatene, li donis al ili
ankaŭ sian monon. La malriĉuloj ĉiam estis bonvenaj en lia
pastrejo kaj en lia nobeldomo de Kermartin. Li vivis en senhaveco, ĝislime
pentante humiliĝante, predikante kaj konfesprenante la malsanulojn. Li
nutris la malriĉulojn, ĉie kie li vivis. Li ne nur superregigis la juron en
siaj juĝaj oficoj, li ankaŭ fariĝis la advokato de la malfortuloj,
de la malriĉuloj, de la persekutitoj. La perforteco kaj la maljusteco tiom
abomenigis lin, ke li tuj ekbatalis kontraŭ ili. Li ne ŝparis sian penon
kaj monon por venkigi la justecon. Lia elokventeco, lia aŭtoritateco, lia famo
de honestulo kaj de firmulo gajnigis al li multajn procesojn eĉ
kontraŭ granduloj de lia epoko. Lia famo kiel venĝanto de la
justeco disvastiĝis ĉie okcidente de Francio. Li estis eklezia
juĝisto kaj advokato en aliaj juĝejoj. Lia famo ankoraŭ
plivastiĝis post lia morto. Lia tombo allogis multajn personojn kaj la
mirakloj multiĝis. Pri li, la sekvanta latina esprimo
"Advocatus erat sed non latro, res miranda populo!" kies traduko
estas "Li estis advokato sen esti ŝtelisto, jen mirindaĵo por la
homoj" estis uzata tra la jarcentoj. Rapide kultata de la bretonoj, la
bretonaj soldatoj alpreĝis lin dum la bataloj. Multaj mirakloj okazis sur lia
tombo, kiu rapide fariĝis pilgrimcelo. Ankaŭ en aliaj lokoj, multaj
mirakloj atribuiĝis al li. La pastro Guéranger diris, ke post
sankta Marteno, sankta Ivo estis la plej fekunda miraklofaristo en Francio. Johano la Tria, duko de Bretonio,
eksciante pri la mirakloj okazintaj en lia duklando sendis ambasadon al la papo
Klemento la Kvina por peti lin malfermi kanonizan proceson. La papo rezistis
sed baldaŭ mortis en 1314, lin postsekvis Johano la Dekdua en 1316. La
duko denove sendis ambasadon konsistantan el Ivo, la episkopo de Tréguier kaj
Vito de Bretonio, grafo de Pentievro. Ĉiuj episkopoj de Bretonio, Filipo
de Valezio, reĝo de Francio, Johana la reĝino, la Universitato de
Parizo kaj multaj ĉefepiskopoj, princoj, nobeloj apogis tiun peton al la
papo, kiu finfine akceptis en la 20-a aŭ 26-a de Februaro 1330 la
malfermon de kanoniza proceso per papa buleo (alia dato : la 4-a de la kalendoj
de Marto 1330). Sankta
Ivo estas bone konata pro pluraj kialoj : *
Okazis vera kanoniza proceso. Antaŭe kanonizoj
okazis kiel rezulto de ĝenerala popola konsento, ratifita poste de la
Eklezio, *
Lia
kanoniza proceso estas unu el la unuaj konservitaj en arkivejo, *
Lia
kanoniza proceso okazis nur 27 jarojn post lia morto, sekve iuj atestantoj de
la vivo de la sanktulo ankoraŭ vivis kaj povis atesti antaŭ la
komisiono, La enketkomisiono konsistis el la episkopoj
de Angoulême (Aiglin) kaj de Limoges (Roger) kaj Aymeri la abato de St Martin
de Troarn en la diocezo de Bayeux. En la 23-a de Junio 1330, ĝi komencis
sian aŭskultadon en la urbo Land-Treguer. Ili ricevis ofte bretonlingvajn
atestaĵojn de 300 personoj, kiuj konis lin kaj de 500 aliaj. La enketado
finiĝis en la 4-a de Aŭgusto de la sama jaro. Ĝi konkludis
tiel : " Ni, papkatedraj delegitoj,
vidis en la preĝejo de Tréguier, kie ripozas la korpo de pastro Ivo,
amason da pilgrimantoj, paralizulojn, blindulojn, demenculojn, ĉiuspecajn
afliktitojn, petegantajn al sankta Ivo por redoni al ili bonfartecon. Ni vidis
27 arĝentajn ŝipojn, pli ol 90 vaksajn, sennombrajn vaksaĵojn reprezentantajn
kapojn, okulojn, manojn, brakojn, krurojn, piedojn, kaj plurajn mortotukojn,
lignajn pendumilojn kaj multajn aliajn objektojn pendigitajn ĉirkaŭ
la tombomonumento memore al la mirakloj okazintaj post alpreĝo al sankta
Ivo. Ĉiuj voĉoj en la urbo, en la diocezo de Tréguier, en Bretonio,
en Anglio, en Francio, en Hispanio, en Normandio, en Gaskonio kaj en najbaraj
landoj atestas ke, dum li vivis, li estis nomata sankta, same kiel li
ankoraŭ estas nun, kaj diras ke dum lia vivo kaj de post lia morto, pro
liaj meritoj, Dio estigis kaj ĉiutage estigas senliman nombron da
mirakloj ". La originalo de enketraporto, kies
titolo estis "Enketo pri la vivo, la moroj kaj la mirakloj de Ivo Hélory
de Ker-Martin" estis longa rulo de 81 peltoj de veleno kune kudritaj. Ĝi entenas la priskribon de 79
mirakloj kaj inter ili de 4 resurektoj. Eĉ se la sciencaj postuloj por la
aŭtentigaj ekzamenoj estis tiam multe malpli severaj ol nuntempe, la aktoj
de la komisiono, kiuj ankoraŭ ekzistas nun, entenas atestaĵojn de
multaj samtempuloj. Jen ekzemploj de mirakloj : *
Ivo,
5-jara filo de Rivallon de la paroĥo de Plou-Guiell, apud Land-Treguer
mortis en la sankta Ĵaŭdo, proksimume je noktomezo. Lia patrino
alpreĝis sanktan Ivon por li, kaj li resurektis en la Paska tago, je la
horo de la vesproj, *
Alia
knabo nomata Vilhelmo, de la paroĥo de Garlan, apud Morlaix, estis 6-jara,
kiam li falis en la lageton de Porz-Meur. Mortinta, li estis eltirita, sed
rekomendita kaj dediĉita de sia patrino al sankta Ivo, li resurektis kaj
ankoraŭ vivis en la tempo de la enketo, *
Dek viroj
de la paroĥo Plou-Pezr ŝiprompis inter Bec-Milliaw kaj Le Gueaudet.
Ŝtormo tiel forte batis ilian ŝipon, ke tiu-ĉi estis sinkonta,
kiam ili decidis alpreĝi Dion kaj sanktan Ivon por peti ilian helpon kaj mirakle
ili estis alborde pelitaj sanaj kaj sekuraj. Sankta Ivo, iam iris al Tours pro
apelacio kontraŭ unu el siaj verdiktoj, kaj atingis sian kutiman
loĝejon sed trovis sian gastigantinon en granda konsterniĝo. Du
ŝtelistoj vestitaj kiel komercistoj konfidis al ŝi valizeton, kiu
laŭ iliaj diroj, entenis mil ducent orajn eskudojn kaj gravajn
dokumentojn. Ili interkonsentis, ke ŝi ne devos doni ĝin al unu el la
du sen la ĉeesto de la dua. La gastigantino, sen kontroli tion, kio estis
en la valizo, akceptis ĝin kaj subskribis deponateston. Post ses tagoj,
unu el la sindiritaj komercistoj revenis sola kaj petis la valizeton de la
gastigantino, pretekste de farota pago. La gastigantino, kiu memoris pri la
bonaj amikecaj rilatoj inter la komercistoj, sed forgesis, ke ŝi ne devis
doni la valizeton al unu sen la ĉeesto de la dua, donis ĝin kaj la
fikomercisto foriris kun ĝi. La dua ŝtelisto baldaŭ
revenis por peti la valizeton kaj plendis al la leŭtenanto de la prefekto
de Touraine. Sankta Ivo, kiu alvenis en la tago antaŭ la juĝo,
instigis ŝin al pacienco kaj fido al Dio. Kiam li estis aŭdinta la
saman rakonton de ŝi kaj de ŝia advokato, li petis permeson de la
advokato, mem pledi favore al ŝi. Facile la advokato konsentis ĉar li
opinis la proceso perdita. Sankta Ivo dum la aŭdienco unue petis la
permeson vidi vizaĝe-al-vizaĝe la akuzinton. La prezento de la faktoj
estis farita, restis nur diri la verdikton sed sankta Ivo petis la parolon por
sia gastigantino kaj diris : "Sinjoro, ni disponas pri nova fakto, ja
decidiga : la akuzito, de post la lasta aŭdienco, bonŝance retrovis
la valizeton kaj ŝi estas preta montri ĝin, kiam vi tion
ordonos". La advokato de la ŝtelisto
postulis, ke ŝi tuj montru la valizeton, kaj se tio ne eblus, tio ne devus
prokrasti la verdikton. Sankta Ivo respondis : "La
fakto estas, ke li kaj lia akompananto interkonsentis kun ŝi, ke ŝi
ne devos doni la valizeton al unu sen la ĉeesto de la dua, tial la petanto
devas veni kun sia kunulo, kaj la defendantino reprezentos la valizeton. La juĝisto, en sia verdikto,
ordonis ke la demandanto revenu kun sia kunulo, kaj alikaze, la defendantino
estos libera je iu devo. Tiu verdikto tiel efikis al la
ŝtelisto, ke tio estis videbla en liaj okuloj kaj en subita tremado. Oni
lin kaptis kaj malliberigis lin, oni pridemandis lin kaj post tri tagoj, li
estis kondamnita al pendumo, post konvinkiĝo ke la valizeto, kiun li tiel
insiste postulis, entenis nur najlokapojn kaj feraĵojn. Johano de Kerc'hoz, lia guvernisto,
kiu akompanis Ivon al Parizo por studi, ankoraŭ vivis dum la procezo, li
estis 90-jara kaj atestis, ke li ekkonis Ivon en lia infanaĝo. Ivo estis pastra modelo kaj poste
modelo de advokato kaj de juĝisto. Per lia kanoniza proceso, ni scias pri
la efiko de liaj predikoj, vizitoj kaj diskutoj por transformi kaj konverti
personojn. Li eĉ predikis kvinfoje en la sama tago en malsamaj lokoj : Tredrez,
Saint-Michel en Grève, Trezardrec kaj Pleumeur. Tio signifas, ke la
paroĥanoj ŝatis aŭskulti lin. En la 4-a de Junio 1331, la
episkopo de Limoges prezentis en plena konsistorio la rezultojn de la enketo
kaj la papo deputis tri kardinalojn por ekzameni ĝin. Johano la Dudekdua
mortis en 1334 en Avinjono. La sekvanta papo estis Klemento la Sesa, kiu
fariĝis papo en Avinjono nur en 1342. Oni diras, ke sankta Ivo aperis kun
bastono en la mano al la papo, dum li iris en sia lando, por peti lin
plirapidigi la kanonizadon. La papo Klemento la Sesa kanonizis
lin per buleo en la 9-a de Majo 1347. Lia festo estis lokita en la romia
kalendaro je la 19-a de Majo. Dum la heredmilito en Bretonio,
Karolo de Blezio, pretendanto al la dukado, alproprigis al si lian kulton por
plipopulariĝi fronte al Johano de Montfort. La detaloj de la kanoniza proceso
ankoraŭ ne estis komplete konataj en la fino de la 19-a jarcento. La
Bolandistoj publikigis ĝin en 1685 en la kvara volumo de "Acta
sanctorum" de la Maja monato. En 1884, Arthur de la Borderie
malkovris kompletan kopion de la procesaktoj en la biblioteko de Saint-Brieuc.
Li eldonis ĝin en 1887 en Saint-Brieuc kun la pastro Daniel, la pastro
Perquis kaj D. Tempier sub la titolo "Monuments originaux de l'histoire de
saint Yves" (eo : originaj monumentoj de la historio de sankta Ivo). Sankta Ivo, la patrono de la advokatoj
Sankta Ivo estas unu el la patronoj
de la maristoj, sed li estas precipe la patrono de la juristoj. La unua patrono de la advokatoj
estis sankta Nikolao. Laŭ la legendo, li savis tri romiajn soldatojn
kondamnitajn pro perfido, inspirante al la imperiestro, kiu ĵus estis kondamninta
ilin, sonĝon montrante al li, ke ili estis senkulpaj. Ekde tiam la estro
de la ordeno de la advokatoj kutimis iri kun bastono kun statueto de sankta
Nikolao staranta ĉe la supro (de tio venas la franca vorto "bâtonnier"
por la ĉefadvokato. Poste la advokatoj sin turnis al
aliaj sanktuloj. Tiel en Innsbruck, en la supera mezepoko, estis dekdu
sanktuloj por la protektado de la juristoj. Ekde la 14-a jarcento, la francaj
kaj eksterlandaj advokataroj elektis sanktan Ivon sia patrono, ĉar li ofte
forlasis sian juĝistan seĝon por senpage kaj elokvente advokati por
la malriĉuloj, konduto nun surpriza sed ne en lia vivtempo. Li estis la
simbolo de la neriproĉebla advokato. Lia escepta kompetenteco, lia
bonkoreco kaj lia mono estis dediĉitaj al la batalo por la justeco
kontraŭ la tiutempaj potencoj. Eĉ dum lia vivtempo, liaj
kvalitoj estis jam konataj ekster Bretonio. Post
lia kanonizo, lia kulto fulme disvastiĝis. En
Francio, en Italio, en Nederlando, trans Rejno, sankta Ivo tuj fariĝis la
patrono de Universitatoj, de juristoj, de klerikoj. Ankaŭ en Hispanio kaj
Italio, kie preĝejo estas dediĉita al sankta Ivo. Buleo de la papo Kaliksto la Tria
(1378 - [1455-1458]), en 1455, atribuis la preĝejon Sant'Andrea dei
Mormorariis, konstruita en la 12-a jarcento, al la bretonoj de Romo, kaj
ĝi estis konata sub la nomo "Saint-Yves-des-Bretons". En 1875, la preĝejo tro
difektiĝinta, estis detruita kaj rekonstruita laŭ florence novrenesanca
stilo eleganta kaj pura. La preĝejo
Saint-Yves-des-Bretons (it. : Sant'Ivo dei Bretoni, eo : sankta Ivo de la
bretonoj) en Romo estas ĵus restaŭrita helpe de bretonoj.. Antaŭ iom da tempo, lia statuo
ankoraŭ estis ĉe la frontono de la internacia turo de justico en
Nurembergo. Eĉ
Kanado kaj Usono agnoskas lian ĉielan patronecon. En 1936, usonaj advokatoj oferis al la tregora katedralo
luksan dankŝildon en formo de vitrokupolo. Lia kulto ankoraŭ tre vivas en
Bretonio. La relikvoj de sankta Ivo
ankoraŭ ekzistas, almenaŭ la ĉefaj relikvoj : lia kapo kaj liaj
tibioj, konservitaj en relikvokesto, donacita de monsinjoro De Quelen, estonta
ĉefepiskopo de Parizo. Ili postvivis la revolucian periodon, en kiu multaj
relikvoj estis detruitaj de la kontraŭreligia teroro.
Tombo de Johano la Kvina, duko de Bretonio (1389 ? - 1442). Bildoj el http://www.tro-breiz.com/ Johano la Kvina, duko de Bretonio
deziris esti entombigita en Tréguier. En 1420, Olivier de Pentievro, vasalo de
la duko, filo de Marguerite de Clisson, kiu sin deklaris heredintino de la
duklando Bretonio, kaptis la dukon. Post dumonata sieĝado, la duko estis
liberigita sed dum sia mallibereco li promesis oferi sian pezon en oro al la
katedralo de Tréguier por starigi maŭzoleon honore al sankta Ivo. Li sin pesis kirasita kaj donacis
380 markojn kaj belega tombomonumento estis konstruita. Johano la Kvina mortis
en Nantes en 1442. Unue, entombigita en Nantes kontraŭvole. Post proceso
inter Tréguier kaj Nantes, li fine estis transigita en la maŭzoleon, kiun
li konstruigis. La tombomonumento estis detruita en
la revolucio. Moderna konstruaĵo anstataŭas ĝin de 1947. Tregoraninoj esprimantaj deziron, pasante sub la malnova
altaro de la preĝejo de Minihy-Tréguier, nomata la tombo de sankta Ivo
(komence de la dudeka jarcento). Bildo el http://marikavel.net/, de
Jean Claude Even Sankta Ivo nuntempe
(el la e-informejo : http://cirdomoc.free.fr/)
Procesio dum la sepcentjara datreveno en Minihy-Tréguier, la
19-an de Majo 2003 (el la e-informejo : http://cirdomoc.free.fr/) Procesio dum la sepcentjara datreveno en Minihy-Tréguier, la
19-an de Majo 2003 (el la e-informejo : http://cirdomoc.free.fr/) Sankta Ivo : Memoraĵoj kaj reprezentaĵoj
Memoraĵoj
Reprezentaĵoj Reprezentaĵoj de sankta Ivo ne
vere floras antaŭ la dekkvina jarcento. Li povas aperi sur pentraĵo
aŭ laŭ statuo : *
izole en
talaro de doktoro pri juro aŭ advokato kun bireto, tenante pergamenajn
rulojn aŭ sakon entenantan procesaktojn aŭ biblion (statuo de 15-a
jarcento en la katedralo de Barcelono, statuo de 16-a jarcento en la
preĝejo de Saint-Jean en Chaumont en Haute-Marne, statuo de la 16-a
jarcento en la Sainte-Chapelle de la collégiale Notre-Dame à Dole, Jura). *
plej ofte
-
juĝante
inter du pledantoj, unu riĉa, la alia malriĉa aŭ -
juĝante
inter vidvino kaj riĉa burĝo, kiu proponas monujon aŭ -
manĝante
inter malriĉuloj, al kiuj li konsilas kaj almozdonas La dolfeno ofte akompanas la
sanktulon, ĝi estas la simbolo de la advokato. Laŭ la legendo,
ĝi montras la vojon al ŝipoj en danĝero, helpas la dronontojn
kaj alkondukas ilin al la bordo sanaj kaj feliĉaj.
(el la e-informejo : http://cirdomoc.free.fr/)
Sankta Ivo inter la riĉulo kaj la malriĉulo en la
preĝejo de Minihy-Tréguier (Bildo el http://catholique-saint-brieuc.cef.fr/, la e-informejo de
la diocezo de Saint-Brieuc kaj Tréguier) Referencoj (el la
e-informejo : http://cirdomoc.free.fr/) :
*
" Saint
Yves d'après les témoins de sa vie ", Alexandre Masseron, Paris, 1952 *
"
Saint Yves. Ceux qui l'ont connu témoignent. Ceux qu'il a guéris racontent.
Enquête de canonisation ", Jean-Paul Le Guillou, 1989 (franclingva traduko
de la enketo farita en Tréguier pri "la vie, les moeurs et les miracles
d'Yves Helory de Kermartin" cele al lia kanonizo) *
" Saint
Yves de Tréguier - un saint du XIIIe siècle ", J.C. Cassard,
Beauchesne, 1992 *
" Les
chemins de Saint Yves ", J.C. Cassard, P. Combot, J. Dervilly, D. Giraudon,
Skol Vreizh, 1994 *
"
Saint Yves, Patron des Juristes ", Maître
Jean Le Mappian, ancien Bâtonnier de l'Ordre des Avocats de Nantes, Rennes,
1997 *
" La
vie de Saint Yves ", Henri Poisson, Ouest-France, 2003 *
" Saint
Yves de Tréguier ", Pierre de la Haye, Le Doaré, 1973 *
" Dans
les pas de Saint Yves ", Le Trégor, 1989
Diversaj fontoj por tiu
artikolo :
|
Bibliotekoj de esperanto en la mondo :
Niaj amikoj :