|
La videotekso kaj la minitelo Fako : informatiko, telekomunikadoEl Scienca Bukedo el Francio, Vol. 3. Verkis Christian BERTIN Résumé : Le MINITEL est le terminal distribué par l'administration française des télécommunications pour permettre l'accès à un service de renseignements téléphoniques informatisés. Bien sûr, il permet d'accéder à bien d'autres services offerts par d'autres fournisseurs de services. Tout abonné au téléphone a droit gratuitement soit à l'annuaire téléphonique papier soit au minitel de base. La gamme des minitels s'étend régulièrement ainsi que le nombre des serveurs accessibles d'un minitel. Resumo : La minitelo estas la terminalo disdonata de la franca telekomunika administracio por ebligi la aliron al elektronikaj informoj pri la abonantnumeroj. Kompreneble, ĝi ankaŭ ebligas la aliron al aliaj servoj proponataj de aliaj servproponantoj. Ĉiu telefona abonanto senpage rajtas elekti inter paperan telefonjarlibron kaj bazan minitelon. La minitelgamo regule kreskas same kiel la nombro de la servoj alireblaj per minitelo. Teksto de la artikolo La vorto "minitelo" devenas de la franca vorto "minitel", kiu estas la vorto por nomi elektronikan aparaton, kiu konsistas el klavaro kaj ekrano konektebla al la telefona reto por datena transsendo per interna modemo. La minitelo estas uzebla de telefonaj uzantoj por aliri foran informon, fari mendojn, fari bankajn operaciojn, ktp. Origine la franca telefona administracio konsideris la sekvantajn punktojn :
Pro tio, la franca telekomunika administracio decidis krei la minitelon kaj proponi al la abonantoj elekti aŭ senpagan telefonan jarlibron aŭ senpagan minitelon. La minitelo devus ebligi :
Plie, se tiu terminalo estas en la hejmo, certe aliaj servoj de administracioj, de privataj firmaoj aŭ de asocioj estos poste alireblaj kaj tio estigos plian telefonan trafikon, kiu profitos al la telekomunika administracio. En Francio, fine de 1979, komenciĝis du eksperimentoj de vodeoteksaj servoj : la unua en Bretonio pri la elektronika telefona jarlibro kaj la alia apud Parizo pri komercaj servoj. La minitelo.La klavaro de la minitelo ne similas al tiu de komputilo, ĝi konsistas el tri partoj : la alfabeta klavgrupo, la cifera klavgrupo kaj la funkcia klavgrupo. La funkcia klavgrupo konsistas el la sekvantaj klavoj :
La ekrano estas nigra-blanka kaj ĝia diagonalo estas 23-cma. 25 linioj konsistantaj el 40 karaktroj estas videblaj. La unua linio estas uzata de la TAKo (TELETEL-a Alir-Komputilo) por administraj informoj (aktuala prezo de la komuniko, ktp.). La paĝmemoro konsistas el 2 KB (KiloBitokoj : 1 kilobitoko = 1024 bitokoj). La kodo uzata por la karaktroj estas la videoteksa kodo (normo T.101 de CCITT). Noto : la videoteksa kodo ebligas la transsendon de tute normala esperanta teksto (kun kromsignoj) sed la minitelo ne kapablas ĝuste vidigi ĝin. La vidig-procesoro tradukas la RVB-an signalon (Ruĝa Verda Blua) al 8 niveloj de griza koloro sur la nigra-blanka ekrano. La modemo konforma al Rekomendo V.23 de CCITT ebligas asinkronan transsendon je 1200/75 bit/s (bitoj en sekundo). Depost la unua minitelo, ekzistas nun tuta familio, sed nur la unua estas senpaga :
En februaro 1990, FRANCE TELECOM (la franca telekomunika administracio) festis sian 5-milionan minitelon en lando, kie estas 27 milionoj da telefonaj lineoj por 57 milionoj da loĝantoj. La reto TELETEL.Kiam vi revenas de la telefona oficejo kun via minitelo, vi mem devas konekti vian minitelon por uzi ĝin, tiam vi estos en la situacio, kiun montras la sekvanta bildo : La sekvanta bildo montras la strukturon de la reto, kiu ebligas al la miniteluzantoj aliri la diversajn servojn en la servmaŝinoj de la administracioj, firmaoj kaj asocioj. Tiu reto estas nomata TELETEL. Kiel montras la bildo pri la strukturo de la reto TELETEL, la miniteluzanto povas ankaŭ aliri al servilo, kiu estas abonanto de la telefona reto, kia la servilo X. TRANSPAC estas la nomo de la franca datenreto, kiu ebligas daten-transigon aŭ -interŝanĝon inter komputiloj konektitaj al tiu reto. En januaro 1990, la reto TRANSPAC havis 70000 abonantojn. La funkcioj de la TAK-o (TELETEL-a Alir-Komputilo, ankaŭ nomata VAK por Videoteksa Alir-Komputilo) estas la sekvantaj :
Speciala tarifo validas por la telefonaj komunikoj al TAKo depende de la kategorio de la dezirata servo (36ÿ14, 36ÿ15, ktp.). La tarifo, sama por ĉiuj servoj en la sama kategorio, malsama de ĉiu kategorio al la alia, estas sendependa de la datenvolumo (kiel la telefonaj komunikoj) kaj de la servil-distanco; ĝi dependas nur de la komunikdaŭro. Ĝi konsistas el du partoj : la transportprezo por la telefona administracio (ĝi estas la sama por ĉiuj TAK-kategorioj) kaj la servprezo por la servposedanto, kiu varias laŭ la kategorio de la servo (la telefona administracio redonas tiun monon al la servposedanto). Por la uzanto, ne necesas aboni al iu ajn servo, la uzanto (aŭ pli ĝuste la telefona abonanto) pagas je ĉiu uzo (t.e. je ĉiu komuniko kun servilo) kaj la pagota prezo, kiu daŭre kreskas estas samtempe videbla sur la unua linio de la minitel-ekrano dum la tuta komunikado. La uzanto tiel vidas la progreson de la kosto de la komunikado. La nombroj de la servoj alireblaj per TELETEL superis 12000 en januaro 1990. En 1989 okazis 1,2 miliardojn da vokoj al TELETEL, kio rezultigis komunikojn dum 86 milionoj da horoj (t.e. por ĉiu minitelo en ĉiu monato, mezume komunikado dum 93 minutoj en 22 apartaj komunikoj). La komuniko mezume daŭras dum 4 minutoj. Fine de 1988, la reto TELETEL havis pli ol 100 TAK-ojn kun 50000 pordoj por la eniro de la minitelvokoj. BibliografioLa lettre de TELETEL, les chiffres 1989, hors série N°5. FRANCE TELECOM DACT, Direction de Programme Télétel 6,place d'Alleray 75740 PARIS CEDEX 15.Minitel 1B Spécifications Techniques d'Utilisation. Nov 1986. Angla Esperanta Telekomunika vortaro. 1983. Christian BERTIN. CCITT : Comité Consultatif International Télégraphique et Téléphonique (Internacia Konsultiĝa Komitato pri Telegrafio kaj Telefonio). |
Bibliotekoj de esperanto en la mondo :
Niaj amikoj :