Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: karteto kun adreso 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Claude Monet, franca impresionisma seripentristo (1840-1926)

Aŭtoro: Christian Bertin 2010


 

1       La vivo de Claude Monet

1840 (14-an de Novembro): naskiĝo de Oscar Claude Monet, dirata Claude Monet, en Parizo. Li estis la dua filo de Adolphe kaj Louise-Justine Monet, naskita Aubrée.

En la sama jaro naskiĝis la skulptisto Auguste Rodin kaj la romanverkisto Émile Zola.

 

1845: La familio Monet kun la gepatroj de la patro transloĝiĝis al Le Havre, verŝajne sub la influo de lia onklino Marie-Jeanne Lecadre, kiu akceptis ilin tie.

1852: Louis-Napoléon Bonaparte fariĝis Napoleono la Tria, imperiestro de Francio.

1856: Claude Monet konatiĝis per karikaturoj.

 

Karikaturoj de Claude Monet

 

1857: Lia patrino Louise mortis. Lia onklino akceptis lin kaj kuraĝigis lin pri desegnado. Li vendis siajn unuajn karikaturojn kaj tie renkontis Eugène Boudin, kiu konsilis al li iri al Parizo por vizitadi desegnokursojn.

1858: Claude Monet sendis siajn unuajn pentraĵojn al la urba ekspozicio de Le Havre.

        Claude Monet renkontis Eugène Boudin apud kiu li pentris ĉe la normanda marbordo.

"Karikaturo" (nigra krajono). Muzeo Albert-André, Bagnols-sur-Cèze.

 

1859: "Camille".

1860: Claude Monet transloĝiĝis al Parizo kun permeso de sia patro. Li renkontis Pissaro kaj Courbet. Li vizitadis liberan aterieron, kiu nomiĝis la svisa akademio.

        "La mère au chapeau" (La patrino kun la ĉapelo)

1861: Militservo en Alĝerio. Lia onklino s-ino Lecadre pagis al li anstataŭanton kaj tiel lia militservo en Alĝerio daŭris nur dum unu jaro anstataŭ sep jaroj.

        "Un coin du studio" (Angulo de ateliero)

1862: Claude Monet laboris en Honfleur kaj en Ste-Adresse kun la pentristoj Frédéric Bazille, Eugène Boudin kaj Johan Barthold Jongkind.

Li ekstudis arton kun Charles Gleyre en Parizo, kie li renkontis Pierre-Auguste Renoir. Kune ili pentris kaj restis amikoj dum la tuta vivo.

Ankaŭ la pentristo Sisley vizitadis la atelieron de Gleyre.

 

1863: Claude Monet malkovris la pentrarton de Édouard Manet. Li pentris subĉiele en la arbaro de Fontainebleau.

1864: Claude Monet renkontis sian unuan ŝatanton en Le Havre: Gaudibert.

1865: Claude Monet sendis al la ĉiujara ekspozicio pri belarto du pentraĵojn, kiuj gajnigis al li estimon kaj kuraĝigojn de Gustave Courbet.

Li neniam intencis eniri la akademion pri Belarto, kie belaj estis nur temoj kun morala aspekto kaj formoj laŭ antikveco. Li opiniis ĉion pentrinda. Li akcentis la elvokon pli ol la detalon.

Sed la akademia gusto estis laŭmoda kaj furoris en la jaraj ekspozicioj pri tiutempa arto, kie triumfis la pentristoj: Alexandre Cabanel, William Bouguereau aŭ Thomas Couture.

Estis malfacile sukcesi en tiu tempo, kie ĉio inkluzive de la akademio pri Belarto devis kontribui al la gloro de la dua Imperio, kiu estis la ĉefa mendanto por la artistoj.

Li komencis grandajn pentraĵojn, kio estis ebla nur por pentristoj jam bone agnoskitaj.

Inter 1865 kaj 1870, li malfacile vivtenis sin. Liaj leteroj estis plenaj je monpetoj. Subtenis lin Frédéric Bazille, kie li loĝis, kaj kiu aĉetis la pentraĵon "Femmes au jardin" (Virinoj en la ĝardeno).

"Le Déjeuner sur l'herbe" (Surherba tagmanĝo), nur du partoj estas konservitaj. Ĝi estas tre granda pentraĵo, alta je 4,2 m.

Camille Doncieux, lia edzino kaj Bazille pozis por tiu pentraĵo.

 

"Le Déjeuner sur l'herbe" 1865 (surherba tagmanĝo).

Muzeo de Orsay, Parizo

 

"Le Chêne, forêt de Fontainebleau" (La kverko, arbaro de Fontainebleau).

"Plage à Honfleur" (Plaĝo en Honfleur).

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

1866: Renkontiĝo kun la pentristo Édouard Manet.

"Camille ou la Femme à la robe verte" 1866

(Camille aŭ la virino kun verda robo). Kunsthalle, Hambourg.

Émile Zola en la gazeto "L'Événement" de la 11-a de Majo 1866 montris sian admiron pri tiu pentraĵo. Claude Monet volis montri ke li ankaŭ kapablis pentri kiel la anoj de la akademio pri Belarto.

 

"Femme au jardin, dit aussi Marie-Jeanne Lecadre au jardin ou le Rosier", somero 1866 aŭ 1867, (virino en ĝardeno, ankaŭ nomata Marie-Jeanne Lecadre en la ĝardeno aŭ la rozarbo). Muzeo de l'Ermitage, Saint-Pétersbourg,

Marie-Jeanne Lecadre estis la kuzino de Claude Monet. Lia onklino ne tre ŝatis la pentraĵojn de sia nevo. Ŝi estus preferinta ke Claude Monet farus laŭmodajn pentraĵojn, t.e. portretojn. Dek jarojn poste, ŝi donis la pentraĵon kontraŭ du vazoj.

 

1867: Universala ekspozicio en Parizo.

Claude Monet edziĝis al Camille Doncieux, kiu estis unu el liaj modelinoj. Naskiĝo de ilia filo Jean.

"Terrasse à Sainte-Adresse", 1867

(Teraso en Sainte-Adresse apud Le Havre)

 

"La Charrette, Route sous la neige à Honfleur" ĉ. 1867

(La kariolo, subneĝa vojo al Honfleur)

 

"Environs de Honfleur, neige" ĉ. 1867 (ĉirkaŭo de Honfleur, neĝo)

 

"Femmes au jardin" (Virinoj en ĝardeno).

"Le Jardin des princesses" (La ĝardeno de la princinoj).

 

 

 

"L'Église Saint-Germain l'Auxerrois" (La preĝejo de Saint-Germain l'Auxerrois).

 

 

"La Jetée du Havre par mauvais temps" (La ĝeto de Le Havre en malbona vetero)

1868: Monet ricevis pension de S-ro Gaudibert. Li pentris en Fécamp kaj en Étretat.

"Grosse mer à Étretat" 1868 (ŝtorma maro en Etretat).

Muzeo de Orsay, Parizo

 

"Au bord de l'eau" (Akvoborde).

"Portrait de Bazille" (Portreto de Bazille). Muzeo Fabre, Montpellier.

 

1869:

 

 

"La Grenouillère" 1869. Metropolitan Museum of Art, Novjorko

 

 

 

"La Pie" 1869 (La pigo) Muzeo de Orsay, Parizo

        Pro la malvarmo, li rapide pentris ekstere, kaptante maloftan kaj momentan lumrebrilon, kaj finis la pentraĵon interne;

Li pentris per kolortuŝoj, unu apud la alia. Necesas deiri de la pentraĵo por pli bone vidi tion, kion ĝi volis montri.

Poste Claude Monet ne sukcesis ekspozicii tiun pentraĵon ĉar ĝi estis konsiderata seninteresa kaj malbone pentrita.

Tiutempe liaj pentraĵoj ne vendiĝis kaj por tiu pentraĵo li reuzis alian pentraĵon, kiun li skrapis.

"La Seine à Bougival le soir" (Sejno ĉe Bougival vespere).

 

1870: Francio deklaris la militon al Prusio. Claude Monet fuĝis al Anglio. Tie li retrovis Camille Pissaro kaj Charles Daubigny. En Londono, Claude Monet ekspoziciis sen grava sukceso, sed tie li renkontis la komerciston Paul Durand-Ruel, kiu komencis vendi liajn pentraĵojn.

        Claude Monet malkovris ankaŭ Joseph Mallord William Turner, en la National Gallery, sed poste li ne konsentis pri lia influo al siaj pentraĵoj.

Morto de Frédéric Bazille.

"Londres. Le Parlement. Reflets sur la Tamise" 1870

(Londono. La parlamentejo. Rebriloj sur la Tamizo)

 

"Méditation. Madame Monet au canapé" 1870-1871

(Meditado. Sinjorino Monet sur kanapo). Muaeo de Orsay, Parizo

        Kompare al kutimaj portretoj, S-ino Monet ne frontas al la pentristo. Claude Monet ŝatis montri simplajn momentojn de la vivo.

"Plage à Trouville" (Plaĝo ĉe Trouville).

"Hôtel des Roches Noires" (Hotelo de la nigraj ŝtonoj), Trouville.

1871: Morto de la patro de Claude Monet. Li ekloĝis en Argenteuil post vojaĝo en Holando.

Claude Monet aĉetis sian unuan japanan stampobildon en Amsterdamo.

"La Liseuse" (La legantino).

"La Tamise à Westminster" (Tamizo en Westminster).

 

1872: Claude Monet pentris en Argenteuil (regattoj).

        "Régates à Argenteuil": regattoj en Argenteuil.

"Coquelicots, environs d'Argenteuil" 1872

(Papavetoj, proksime de Argenteuil)

 

"Impression, soleil levant" 1872

(Impreso, sunleviĝo) en Le Havre. Muzeo Marmottan, Parizo

 

"Bateaux sur la Seine à Rouen" (Ŝipoj sur Sejno en Rouen)

 

1873: Claude Monet konatiĝis kun S-ro Caillebotte.

        Claude Monet estis jam la gvidanto de la tiutempaj pentristoj. Li ne preparis sin por la jara ekspozicio sed laboris al ambicia projekto: krei asocion de artistoj por ekspozicii preterpasante la cenzuron de la oficiala ekspozicio.

"Le pont du chemin de fer à Argenteuil" (La fervoja ponto en Argenteuil).

"Carnaval Boulevard des Capucines" (Karnavalo ĉe bulvardo de la tropeoloj).

 

1874: Unua impresionisma ekspozicio ĉe Nadar, dank' al la malavareco de tiu fotisto. La pentraĵo "Impression, soleil levant" (1872, muzeo Marmottan-Monet) estis la celo de kritikoj, precipe de Louis Leroy de la gazeto Charivari. Tiu ekspozicio estis organizita de grupo de pentristoj estrata de Claude Monet, la "Société anonyme des artistes peintres, sculpteurs et graveurs" (anonima asocio de la artistoj, skulptistoj kaj gravuristoj) reage al la oficiala ekspozicio.

"Monet dans son bateau-atelier" 1874

(Monet en sia boato-ateliero), pentraĵo de Edouard Manet. Neue Pinakotheck Munkeno

 

        En tiu epoko, oni inventis la kolortubon. Tiel la pentristoj ne plu bezonis mem fari siajn kolorojn kaj ili povis kunporti ilin ĉie.

"Les Barques, régates à Argenteuil" ĉ 1874

(La boatoj, regattoj en Argenteuil). Muzeo de Orsay, Parizo

 

"Bateaux quittant le port, Le Havre" (Ŝipoj elirantaj el la haveno, Le Havre).

"Le Pont d'Argenteuil" (La ponto de Argenteuil).

 

1875: La dua ekspozicio de la amikoj de Claude Monet estis financa fiasko.

Claude Monet pentris la "japanino"-n, portreton de sia edzino surhavanta kimonon. Ĝi kaŭzis skandalon pro la kruela militisto pentrita malsupre de la kimono.

"La Japonaise"  1875 (la japanino)

 

"Régates à Argenteuil" (Regattoj en Argenteuil).

"Femme à l'ombrelle" (Virino kun sunombrelo).

"La Promenade" (La promenado).

"Train dans la neige" (Trajno en la neĝo).

"Femme au métier" (Virino ĉe teksmaŝino).

 

1876: Tria ekspozicio de la impresionismaj pentristoj. Tiam ili adoptis la terminon "impresionismo" por identigi sian stilon.

Claude Monet konatiĝis kun Ernest kaj Alice Hoschedé.

Ekde tiam, estis pli kaj pli malfacile vendi la impresionismajn pentraĵojn por Durand-Ruel. Claude Monet devis serĉi novajn inspirfontojn

 

 

 

 

 

"Le Bateau atelier" (La boato ateliero).

 

 

1877: Claude Monet surprizis, kiam li pentris la trajnan stacidomon Saint-Lazare.

"La Gare Saint-Lazare" 1877 (La stacidomo Saint-Lazare en Parizo). Muzeo de Orsay, Parizo

Pentri stacidomon, jen stranga ideo. Claude Monet opiniis, ke oni devis reprezenti sian epokon, la modernan vivon.

Li akiris de la estro de la stacidomo la permeson starigi sian stablon en la stacidomo. La staciestro eĉ forigis vojaĝantojn kaj la lokomotivistoj eĉ pli varmigis sian kaldronon por produkti pli belajn fumnubojn, kiun la pentristo reprezentis.

 

"La Gare Saint-Lazare, le train de Normandie" 1877

(La stacidomo Saint-Lazare en Parizo, la trajno de Normandio). S-ro ka   j S-ino Martin A. Ryerson Collection, The Art Institute of Chicago

Li multe pentris en tiu stacidomo kaj detruis. Restas proksimume tridek pentraĵoj, kiuj montras ke la pentristo provis pentri la senfinajn variojn de la lumo kaj de la etoso de tiu vasta vitrohalo.

 

"Cœur au soleil" (Koro sub suno).

 

1878: Universala ekspozicio en Parizo.

Naskiĝo de Michel, la dua filo de Claude Monet.

Claude Monet transloĝiĝis en Vétheuil kun sia edzino, siaj du filoj kaj kun Alice Hoschedé kaj ties infanoj. Li pentris festojn sur stratoj.

   

"la Rue Montorgueil, fête du 30 juin 1878" 1878

(La strato Montorgueil, festo de la 30-a de Junio 1878). Muzeo de Orsay, Parizo.

kaj

"La Rue Saint-Denis, fête du 30 juin 1878" 1878

(La strato Daint-Denis, festo de la 30-a de Junio 1878)

        Denove, tio montras, ke gravis por li reprezenti momentojn de la tiutempa vivo. Kvankam la grandeco de tiuj pentraĵoj estas malgranda (80x50cm), Claude Monet sukcesis montri spacon, profundecon, lumon kaj movon.

"La Seine à Vétheuil" (Sejno en Vétheuil). Muzeo Malraux, Le Havre.

 

1879 (5-an de Septembro): Morto de lia edzino Camille Doncieux. Ŝia tombo estas en Vétheuil.

 

 

 

 

"Camille Monet sur son lit de mort" 1879

(Camille Monet sur sia mortolito)

 

 

 

 

 

 

"La Débâcle près de Vétheuil" vintro 1879-1880

(La glacifandiĝo apud Vétheuil)

 

 

 

1880: Ekde 1880, Claude Monet pli konatiĝis kaj sekve pli facile povis vojaĝi.

        Claude Monet ne partoprenis al la tiujara salono de sia asocio de artistoj.

Claude Monet ekspoziciis por la unua fojo kiel la sola artisto en la galerio de "La Vie moderne" (La moderna vivo) de Georges Charpentier.

Paul Durand-Ruel denove estis regula aĉetanto kaj la kuracisto De Bellio restis la malavara amiko de la malfacilaj periodoj.

"Les Glaçons" 1880 (Glacipecoj). Muzeo de Orsay, Parizo

        Tio estas malvarmvetera pejzaĝo plena je melankolio, sen la lumrebrilo, kiun oni vidas sur la pentraĵo de la pigo.

Oni riproĉis al li, tro rapide pentri kaj ne fini siajn pentraĵojn. Eĉ Émile Zola riproĉis lin dirante ke Claude Monet liveras pentraĵojn apenaŭ sekajn, kiuj portas la markon de lia rapideco, de lia vendobezono.

 

 

"Les Falaises des Petites Dalles" (La klifoj de Petites Dalles), Museum of Fine Arts - Boston.

 

1881: Claude Monet pentris en Fécamp, Trouville kaj Sainte-Adresse (apud Le Havre).

Alice Hoschedé forlasis sian edzon por Claude Monet kaj ili transloĝiĝis en Poissy kun siaj ok infanoj. Samtempuloj severe kritikis lin pro tio kaj sekve ili preferis loĝi iom malproksime de Parizo.

Tamen por ne perdi siajn amikojn, li organizis monatajn vespermanĝojn aŭ impresionismajn vespermanĝojn en kafejo Riche, kie kunvenis Pissarro, Renoir, Caillebotte, lea kuracisto De Bellio, la kritikistoj Duret, Mirbeau, Geffroy, kaj poste, Mallarmé kaj Huysmans.

La akademio pri Belarto, sekve de la foriro de artistoj, ekmalfermis siajn pordojn al la novaj artaj tendencoj kaj modifis siajn regulojn por la akcepto de verkoj en sia ĉiujara oficiala ekzpozicio.

"Jardin de l'artiste à Vétheuil" (Ĝardeno de la artisto en Vétheuil)

 

1882: Claude Monet pentris en Dieppe kaj Pourville en Normandio.

"Les Pêcheurs de Poissy" (La fiŝkaptistoj de Poissy).

 

1883: Claude Monet pentris la maran pordegon de Étretat.

"La Manneporte" 1883 (la klifa arko de Étretat)

 

Claude Monet kaj Alice Hoschedé kun siaj 8 infanoj transloĝiĝis en Giverny (apud Vernon, inter Parizo kaj Rouen), en domon, kiun ili luprenis.

Li vojaĝis en la sudo de Francio kun Auguste Renoir. Ili retrovis Paul Cézanne en Aix.

Morto de Édouard Manet.

"Les deux pêcheurs" (La du fiŝkaptistoj).

"La Collégiale Notre-Dame Vernon" (La kolegiata preĝejo Nia-Damo en Vernon).

 

1884: Tiam komenciĝis longa amikeco kun la verkisto Octave Mirbeau, kiu kontribuis al lia agnosko.

"Les Falaises des Petites Dalles" (La klifoj de la Petites Dalles), Kreeger Museum - Washington DC.

"La Corniche de Monaco" (La kornico de Monako).

"La Route rouge près de Menton" (La ruĝa vojo apud Menton).

"Les Villas à Bordighera" (La vilaoj en Bordighera).

 

1885:

"Les Falaises à Etretat" (La klifoj en Étretat).

"Étretat, la Manneporte, reflets sur l'eau" (Étretat, la Manneporte, rebriloj sur maro). Muzeo pri belarto de Caen.

 

1886: Propra ekspozicio de Claude Monet en Novjorko, dank' al S-ro Durand-Ruel.

        Li amikiĝis kun Gustave Geffroy

"Autoportrait" 1886 (Memportreto)

"Belle-Île" (Insulo Belle-Île)

 

"Les Pyramides de Port Coton, Belle-Île-en-Mer"

(La piramidoj de Port Coton, Insulo Belle-Île-en-Mer).

 

"Les Rochers de Belle-Île" (La rokoj de Insulo Belle-Île).

"Rochers à Port-Goulphar, Belle-Île-en-Mer" (Rokoj ĉe Port-Goulphar, Insulo Belle-Île-en-Mer).

"Tempête, côte de Belle-Île" (Ŝtormo, marbordo de Insulo Belle-Île).

"Essai de figure en plein-air : Femme à l'ombrelle tournée vers la droite" (provo de figuro subĉiele: Virino kun sunombrelo turnita dekstren).

"Essai de figure en plein-air : Femme à l'ombrelle tournée vers la gauche" (provo de figuro subĉiele: Virino kun sunombrelo turnita maldekstren).

 

1887: Li restadis en Londono.

"La Barque" (La boato). Muzeo Marmottan Monet, Parizo.

"Les Champs au printemps" (La agroj, printempe). Staatsgalerie (Stuttgart).

 

1889: Universala ekspozicio en Parizo, kiu celebris la centjariĝon de la franca revolucio kun inaŭguro de la Ejfelturo.

        Preskaŭ ĉiuj membroj de la impresionisma grupo estis akceptitaj en la ekspozicio de la franca arto. Tio estis finfine oficiala videbleco por la movado.

Claude Monet ekspoziciis tri pejzaĝojn.

 

1890: Claude Monet aĉetis la bienon de Giverny kaj komencis la konstruon de la baseno kun la nimfeoj.

"Meules, fin de l'été, effet du matin" 1890

(Fojnostakoj, somerfine, matena efekto). Muzeo de Orsay, Parizo

 

 

"Meules au soleil, milieu du jour" 1890 (subsunaj fojnamasoj, tagmezo)

Ĉar Claude Monet ne sukcesis en sia lando, lia vendisto Paul Durand-Ruel ekspoziciis siajn fojnostakojn en Usono, kie ili multe pli bone sukcesis. Pro tio multaj fojnostakoj estas en usonaj muzeoj.

Tiu jardeko, kiu komenciĝis en 1890, estis karakterizata por Claude Monet de:

  - la serioj (Claude Monet pentros multajn samtemajn pentraĵojn)

- la konstanta ĉeesto de la japanaj stampobildoj ĉe liaj muroj

"Cathédrale de Rouen" (Katedralo de Rouen).

 

1891: Morto de Ernest Hoschedé, edzo de Alice Hoschedé.

        Claude Monet ekspoziciis ĉe Durand-Ruel dek kvin versiojn de la fojnostakoj.

"Peupliers longeant l'Epte, Automne" (Poploj laŭ rivero Epte, aŭtune).

 

"Meules à Chailly" (Fojnostakoj en Chailly).

"Meules, fin de l'été" (Fojnostakoj, somerfine).

 

1892: Claude Monet edziĝis al Alice Hoschedé.

Nova ekspozicio de Claude Monet ĉe Durand-Ruel kun dek kvin versioj de poploj.

La Ŝtato fine montris intereson pri la impresionisma pentrarto per aĉeto de la pentraĵo de Renoir nomata "Jeunes filles au piano" (Junulinoj ĉe piano) (Muzeo de Orsay, Parizo).

"La Cathédrale de Rouen. Le portail, temps gris" (Katedralo de Rouen. La portalo, griza vetero)

"La Cathédrale de Rouen. Le portail vu de face" (Katedralo de Rouen. La portalo fronta vido)

 

1893: Claude Monet kreis en Giverny la akvan ĝardenon kaj la lageton kun la nimfeoj.

"La Cathédrale de Rouen. Le portail, soleil matinal" (Katedralo de Rouen. La portalo, matena suno).

"La Cathédrale de Rouen. Le portail et la tour Saint-Romain, plein soleil" (Katedralo de Rouen. La portalo kaj la turo Saint-Romain, plena suno)

"La Cathédrale de Rouen. Le portail et la tour Saint-Romain, effet du matin" (Katedralo de Rouen. La portalo kaj la turo Saint-Romain, matena aspekto).

 

1893-1895: Claude Monet pentris la serion de la katedralo de Rouen.

"Le Portail et la Tour d'Albane (effet du matin", 1893-1894

La portalo kaj la turo de Albane (nun turo St-Romain) (matenaj efektoj).

 

"Le Portail, soleil matinal, harmonie bleue" 1893-1894

La portalo, matena suno, blua harmonio

 

1894: Vizito de Paul Cézanne, Gustave Geffroy kaj Georges Clémenceau en Giverny.

Morto de Gustave Caillebotte, kiu heredigis sian kolekton da impresionismaj pentraĵoj al la ŝtato. Tiam ĉesiĝis la impresionismaj vespermanĝoj kreitaj de Claude Monet antaŭ dek jaroj, en 1884.

"Cathédrale de Rouen" (Katedralo de Rouen).

 

1895: Claude Monet ekspoziciis ĉe Durand-Ruel dudek versiojn de la fasado de la katedralo de Rouen. Ĉiuj surpriziĝis, miris kaj admiris.

 

1897:

"Les Falaises à Varengeville" (La klifoj de Varengeville).

Muzeo Malraux, Le Havre.

 

"Bras de Seine près de Giverny" (Brako de Sejno apud Giverny).

 

1898: Ekspozicio de Claude Monet en la galerio Georges Petit.

"Nymphéas, effet du soir" (Nimfeoj, vespera aspekto).

 

1899: Dum pluraj pliaj restadoj en Londono de 1899 ĝis 1901 kaj plia laboro en sia ateliero, li pentris preskaŭ 100 pentraĵojn pri la nebulo sur la Tamizo en Londono.

"Pont de Waterloo par temps gris" 1900

Ponto de Vaterlo en griza vetero

"Le Bassin aux nymphéas, harmonie verte" ĉ. 1899

(La baseno kun nimfeoj, verda harmonio). Muzeo de Orsay, Parizo

Claude Monet havis du ĝardenojn: unu antaŭ la domo kun florabundo, la alia kun lageto kaj ponteto.

Claude Monet venigis la nimfeojn de Japanio, por havi ornamajn plantojn, rezistantajn kontraŭ la vintro.

Sur tiuj pentraĵoj, li ne montris la ĉielon sed nur sian ĝardenon.

 

1900: Universala ekspozicio kun du partoj: arto inter 1800 kaj 1890 kaj la arto de la lasta jardeko (1890-1900). Claude Monet kvankam fama ne estis akceptita en la lasta kategorio. Tio malfeliĉigis lin, ĉar li ne povis montri siajn lastajn pentraĵojn, kiujn li konsideris kiel la kulminon de sia laboro kaj la fonton de sia estonta laboro.

"Le Jardin de Monet, les iris" 1900 (La ĝardeno de Monet, la iridoj)

Muzeo de Orsay, Parizo

"Le Bassin aux nymphéas, harmonie rose" 1900

(La baseno kun nimfeoj, rozkolora harmonio). Muzeo de Orsay, Parizo

 

"La Grande Allée à Giverny" (La ĉefa aleo en Giverny). Muzeo de belarto, Montréal.

 

1902: Morto de Émile Zola.

Ekspozicio de Claude Monet ĉe Bernheim. De tiam vendistoj kaj kolektantoj venis al Giverny.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

1903: "Nymphéas" (Nimfeoj).

 

"Le Parlement de Londres au soleil couchant" (La parlamentejo de Londono sub sunkuŝiĝo).

 

"Waterloo Bridge, le soleil dans le brouillard" (Vaterla ponto, la suno en nebulo).

 

1904: Claude Monet restis fidela al Durand-Ruel por sia ekspozicio en tiu jaro.

"Londres, Le Parlement, trouée de soleil dans le brouillard" (Londono, la parlamentejo, suno tra nebultruo).

 

1905: Skandalo de la faŭvismaj pentristoj en la aŭtuna ekspozicio.

Naskiĝo de la vorto "faŭvismo" por nomi artan movadon, kiu disvolviĝis inter 1901 kaj 1907 kun la pentristoj Vlaminck, Derain, Matisse, ktp.

"Maisons du parlement, Londres" (Domoj de la parlamentejo, Londono). Muzeo Marmottan Monet, Parizo

"Les Nénuphars" (Nufaroj)

 

1906: Morto de la pentristo Paul Cézanne.

1907: Naskiĝo de kubismo, arta movado, kiu reprezentas la subjekton per fragmentoj. La pentraĵo de Picasso "les Demoiselles d'Avignon" (La fraŭlinoj de Avignon) en 1907 estas agnoskita kiel la marko de la naskiĝo de kubismo.

"Nymphéas" 1907 (nimfeoj) (ronda pentraĵo)

 

"Still Life with Eggs" (Paca vivo kun ovoj).

 

1908: Restado en Venizo.

        Ekde tiam lia vido komencis malboniĝi.

"Le Palais Contarini", Venise 1908 (La palaco Contarini, Venizo)

 

"Le Palais ducal" 1908 (La duka palaco)

 

"Palace de Mula à Venise" (Palaco de Mula en Venizo).

"San Giorgio Maggiore Soleil Couchant à Venise" (San Giorgio Maggiore, kuŝiĝanta suno en Venizo.

 

1910: Morto de s-ro Nadar.

"Palais des Doges" (Palaco de la doĝoj).

 

1911: Morto de lia dua edzino Alice Hoschedé.

1913: "Les Arceaux de roses, Giverny" (La arketoj de rozoj, Giverny).

 

1914: Morto de Jean Monet, la pliaĝa filo de la pentristo.

        Post la morto de lia edzino kaj de lia filo, Claude Monet perdis pentradodeziron. Sed kun la subteno de lia familio kaj aparte de lia bofilino, Blanche Hoschedé kaj de lia amiko Georges Clémenceau, kaj la okula operacio en 1923, kiu redonis al vidkapablon, li reakiris energion kaj deziron pentri.

Claude Monet komencis la serion de la dek du paneloj de nimfeoj, laŭ sugesto de Georges Clémenceau.

 

 

 

 

1917:

"Autoportrait" 1917 (memportreto)

 

1919: Morto de la pentristo Auguste Renoir.

1922: Claude Monet donacis la nimfeajn pentraĵojn al la ŝtato.

1923: Operacio de la okuloj de Claude Monet.

1926: Morto de Claude Monet en Giverny. Li suferis pro pulma kancero. Tie li estis entombigita. Claude Monet havis kolekton de 231 japanaj stampobildoj, kiam li mortis.

1927: Inaŭguro de la nimfeaj pentraĵoj en la nacia muzeo de la oranĝarbejo en Versailles (Musée national de l'Orangerie).

1957: La muzeo Marmottan Monet heredis la kolekton de Victorine Donop de Monchy, hereditan de ŝia patro, la kuracisto Georges de Bellio, kuracisto de Manet, Monet, Pissarro, Sisley kaj Renoir. Li estis unu el la unuaj ŝatantoj de la impresionisma pentrarto.

1966: La malpli aĝa filo de Claude Monet, Michel Monet, heredigis al la akademio de la belaj artoj sian bienon de Giverny kaj sia kolekton de pentraĵoj hereditan de sia patro por la muzeo Marmottan. Tiel la muzeo enhavas la plej gravan kolekton de la verkoj de Claude Monet en la mondo. Adreso: 2, rue Louis-Boilly en Parizo (16-a).

2010: Ekspozico "Monet2010" pri Claude Monet kun multaj pentraĵoj en Le Grand Palais, Parizo.

2       La tiuepokaj personoj

Bazille (Frédéric) (1841-1870): franca antaŭimpresionisma pentristo (la Robe rose, 1864).

Bellio (Georges de) (1828-1894): rumana homeopata kuracisto, oficanta en Parizo ekde 1851. Kuracisto kaj malavara mecenato de la impresionistoj en la unuaj jaroj de la grupo. La pentraĵoj de Claude Monet: "Camille à la robe verte" (1866, Brême, Kunsthalle Bremen), "Impression, soleil levant" (1872, Paris, musée Marmottan-Monet), "La Rue Montorgueil" (1878, Paris, musée d'Orsay) apartenis al li. Lia filino heredigis lian kolekton en 1957 al ma muzeo Marmottan-Monet.

Boudin (Eugène) (1824-1898): franca pentristo; impresionisma antaŭulo (marpentraĵoj, plaĝopentraĵoj).  © Hachette Livre, 1997

Caillebotte (Gustave) (1848-1894): franca pentristo; amiko kaj mecenato de la impresionistoj.

Cézanne (Paul) (1839-1906) franca pentristo. Proksima al la impresionistoj, li forcedis la linian perspektivon kaj la klaroskuron, por pentri la kolorojn kaj ne la lumon. Lia arto anoncis la kubismon kaj la grvajn pentrajn movadojn de la 20-a jc, sed lia genio estis agnoskita nur post 1900, aparte dank'al A. Vollard.  © Hachette Livre, 1997

Clémenceau (Georges) (1841-1929): franca ĵurnalisto, politikisto kromnomata "la tigro" aŭ la "ministrarfaligisto" («le Tombeur de ministères»). Amiko de Claude Monet kaj ofta vizitanto de Giverny. Li fondis plurajn gazetojn. La artikolo "J'accuse" (Mi akuzas) de Zola, por la defendo de Dreyfus, estis publikigita en 1898 en lia gazeto "L'Aurore". Fr. Akademio en 1918.

Doncieux (Camille) (1847-1879): unua edzino de Claude Monet

Durand-Ruel (Paul) (?-?): komercisto, kiu, la unua, vendis la pentraĵojn de Claude Monet. Li estis la ĉefa propagandisto de impresionismo.

Geffroy (Gustave) (1855-1926): ĵurnalisto artokritikisto, amiko de Claude Monet.

Hoschedé (Alice) (1844-1911): dua edzino de Claude Monet, kiu mortis en Giverny.

Hoschedé (Ernest) (1837-1891): teksaĵnegocisto kaj mecenato de Claude Monet. Li estis la unua edzo de Alice Hoschedé. Li bankrotis en 1877 kaj fariĝis artokritikisto.

Jongkind (Johan Barthold) (1819-1891): nederlanda pentristo, akvarelisto kaj gravuristo; impresionisma antaŭulo.

Leroy (Louis) (1812-1885): ĵurnalisto, verkisto kaj artokritikisto. Li inventis la vorton "impresionismo", kiun li uzis en 1874 por primoki la pentraĵon "Impression, soleil levant" de Claude Monet.

Manet (Édouard) (1832-1883): franca pentristo. Li okzigis kun siaj "Déjeuner sur l'herbe" (1862) kaj  "Olympia" (1863) veran revolucion kiu kaŭzis skandalon. For de impresionisma movado, Manet estas je la origino de la gravaj tendencoj de la morderna pentrado, de Gauguin al Matisse, de la faŭvismo al la abstrakta art.  © Hachette Livre, 1997

Mirbeau (Octave) (1848-1917): verkisto, ĵurnalisto kaj morala subtenanto de Claude Monet. Ambaŭ estis pasiuloj pri la ĝardenoj.

Nadar, Gaspard-Félix Tournachon, dirata (1820-1910) : fotisto kaj amiko de Claude Monet. Li gastigis la unuan impresionisman ekspozicion en 1874.

Pissarro (Camille) (1830-1903): franca pentristo; unu el la ĉefaj impresionistoj: la Diligence de Louveciennes (1870), les Toits rouges (1877), Avenue de l'Opéra (1897).   © Hachette Livre, 1997

Renoir (Auguste) (1841-1919): franca pentristo. Unuaj pentraĵoj sub influo de Monet kaj de Courbet, kiel atestas la "Auberge de la mère Anthony"  (1864, muzeo de Stockholm) kaj la "Grenouillère" (1869, muzeo de Stockholm).  © Hachette Livre, 1997

Rodin (Auguste) (1840-1917): franca skulptisto, lernanto de Carpeaux kaj de Barye. Lia verko reprezentas kaj la atingojn de romantikismo kaj la naskiĝon de la moderna arto. Per lerta modla tekniko, li klopodis montri la movon kaj la esprimforton de la teniĝo: la "le Baiser" (1886), la "Les Bourgeois de Calais" (1889), la "Balzac" (1897), la "le Penseur" (1904, gipsaĵo farita en 1880). © Hachette Livre, 1997

Toutain (Mère/patrino): Catherine-Virginie Toutain estris en Honfleur farmobienon kun la sama nomo, dirata ankaŭ « ferme Saint-Siméon » (Farmobieno Saint-Siméon). Tiu loko estis la kunvenejo de la pentristoj de la skolo de Honfleur.

Zola (Émile) (1840-1902): franca romanverkisto. En 1867 aperis lia unua romano "Thérèse Raquin". En 1869 li komencis la verkadon de la unua el la 20 romanoj de la serio de la "Rougon-Macquart", natura kaj socia historio de familio en la dua imperio. Zola estis fortege atakata de la naciistoj, kiam li arde denuncis la neregulaĵojn de la proceso de Dreyfus (J'accuse, artikolo publikigita en la gazeto l'Aurore en la 13-a de Januaro 1898). Persekuita kaj kondamnita (enkarcerigo kaj grava monpuno), li fuĝis al Anglio (1898). Li mortis asfiksiita, tri jarojn post sia reveno el ekzilo (1899).   © Hachette Livre, 1997


 

3       Referencoj

[1] Artikolo pri Claude Monet en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Claude_Monet

[2] Exposition Claude Monet (1840-1926) - Galeries nationales - Grand Palais: dossier pédagogique élèves

[2] Exposition Claude Monet (1840-1926) - Galeries nationales - Grand Palais: dossier pédagogique enseignants

[4] Franca vortaro Hachette Livre, 1997 por kelkaj priskriboj de personoj.


 

Tabelo de la enhavo

 

1       La vivo de Claude Monet 2

2       La tiuepokaj personoj 35

3       Referencoj 37

 

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo