Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof naskiĝis? 
     
Esperanta vorto por: sono de akvo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Historio de Rennes

Condate
Rennes en Francio
Rennes en Francio
Rennes en departemento 35
Rennes en departemento Ille-et-Vilaine (35)

En la antikveco, jam ekzistis vilaĝo ĉe la kunfluejo de la du riveroj Ille (p: il) kaj Vilaine (p: Vilen)
. Ĝi estis fondita de la redonoj (fr: "Redones" aŭ "Riedones"), unu el la armorikaj popoloj, verŝajne en la dua jc a.K. De tiu popolo venas la nomo "Rennes".

Kiam la romianoj invadis Bretonion, ili starigis t
iun vilaĝon ĉefurbo de la redonoj kaj nomis ĝin "Condate" (p: kondat)  (kio signifas "kunfluejon").

Je sia apogeo, en la dua jc en la gaŭla-romia periodo, la urbo estis tre vasta (90 ha). La barbaraj invadoj instigis al ariĝo en 9-hektara areo kun ĉirkaŭmurego longa je 1200 metroj.

En la kvara jc, la romia imperio disfalis. Condate fariĝis "Rennes" (p: Ren) laŭ la nomo de siaj fondintoj.

Tiam la urbo sin ŝirmis interne de fortikaj remparoj.

Oni ne scias kiam Rennes estis evangelizita sed en 439, Rennes ricevis sian unuan episkopon: Arthénius (?-465). La patrono de la diocezo estas sankta Melaine (?-530).

Meze de la kvina jc kaj en la sesa jc, multaj  bretonoj el la insulo Bretonio (kiu fariĝos Britio) migris al Armoriko. Poste ili senĉese batalis kontraŭ la frankoj.

Karolo la Granda (742-814) submetis Bretonion en 800.

La imperiestro Ludoviko la Unua la Pia nomumis Nominoe, duko de Bretonio. Nominoe restis fidela al Ludoviko la Unua ĝis ties morto kaj poste ribelis kontraŭ lia posteulo Karolo la Dua la Kalva kaj proklamisla sendependecon de Bretonio. Karolo la Dua agnoskis lin kiel reĝon en 846.

Erispoe, la filo kaj posteulo de Nominoe en 851 rekaptis Rennon en 854.

Ekde la naŭa jc ĝis en la deka jc, la normanoj prirabis Bretonion. Ili eniris Rennon kaj prirabis la abatejon de sankta-Melaine sed ne sukcesis konkeri la kastelon de Rennes..

Alano la Dua la Tordbarba sukcesis forpeli la normanojn
de la bretonaj marbordoj sed restis sendependaj normanoj kun sidejo en Trans apud Dol, kiuj prirabis la graflandon de Rennes. Juhel Béranger, la grafo de Rennes, Alano la Tordbarba kaj Hughes la Granda, grafo de Mansio venkis ilin en Trans en 939
kaj forpelis ilin al la alia bordo de la rivero Couesnon, kiu apartigis Bretonion disde Normandio.

Post la morto de Alano la Tordbarba en 952, sekvis kvereloj inter la grafoj de Nantes kaj Rennes por la titolo de duko de Bretonio.

En 1066, multaj bretonaj nobeloj partoprenis la konkeron de Britio fare de Vilhelmo la Konkeranto, duko de Normandio.

En 1078 la bretonia Eklezio disiĝis de la ĉefepiskopejo de Tours per decido de la papo Gregoro la Sepa, kiu kreis ĉefepiskopejon en Dol por Bretonio.

Post la morto de Hoel la Tria, duko de Bretonio, en 1084, Alano la Kvara Fergent ekregis Bretonion. Li partoprenis la unuan krucan militiron (1096 -1099) kun la normandoj.

En 1341, post la morto de Johano la Tria, duko de Bretonio, komenciĝis la bretona hereda milito inter Johana de Pentievro, edzino de Karolo de Blezo subtenata de la reĝo de Francio kaj Johano de montfort. Tuj Johano de Montfort kaptis Rennon.
En 1342, Rennes subiĝis al Karolo de Blezo sed estis poste sieĝata de Johano de Montfort, kiu ne sukcesis konkeri ĝin.

En 1356, la duko de Lankastro sieĝis ĝin.

La bretona hereda milito finiĝis per la morto de Karolo de Blezo en la batalo de Auray en 1364. La filo de Johano de Montfort, fariĝis Johano la Kvara, duko de Bretonio.

Sekvis longa paca periodo.

Ĝis la 15-a jc, la urbo Rennes disvolviĝis interne de sia ĉirkaŭmurego. Tiam la nura grava monumento estis la katedralo. Sed pro normanda enmigrado kaj kamparana ekzodo, la urbo kreskis ekster siaj muregoj.

En 1422, la duko Johano la Kvina, decidis la konstruon de ĉirkaŭmurego oriente, kiu ĉirkaŭis la "novan urbon" kun butikoj kaj religiaj kongregacioj. Tiu ĉirkaŭmurego estis finfarita nur en 1452.

En 1449, la duko Francisko la Unua decidis etendi la murojn sude de la rivero Vilaine.  Tiu nova parto de la urbo estis marĉa kaj inundebla, tie estis industriaj kvartaloj kaj  modesta loĝantaro. Tiu nova ĉirkaŭmurego estis finfarita en 1473. Tiam la  urbo etendiĝis sur 62 ha.

En 1467 estis konstruita la unua civila monumento: la turo de la horloĝo, citita de François Rabelais en sia verko "Pantagruel".
Post la malvenko de la bretonoj de la duko Francisko la Dua en 1488 kaj la morto de la duko, Anna de Bretonio, filino de Francisko la Dua, fariĝis dukino de Bretonio.

En 1490, Anna, la dukino de Bretonio, edziniĝis per prokuro al Maksimiliano de Aŭstrio, estonta imperiestro de Germanio.
En 1491, Karolo la Oka, reĝo de Francio, sieĝis Rennon, kie estis Anna de Bretonio,  kaj devigis ŝin edziniĝi al li, sen interveno de Maksimiliano, kiu batalis kontraŭ la turkoj.

La 19-an de Novembro 1491, ili gefianĉiĝis en la kapelo de Notre-Dame-de-Bonne-Nouvelle en Rennes.

La 6-an de Decembro 1491, Anna, dukino de Bretonio, edziniĝis al Karolo la Oka, reĝo de Francio en la kastelo de Langeais en regiono Touraine. Ŝi estis 14-jara kaj Karolo la Oka estis 21-jara.

Ekde 1491 Bretonio havis guberniestron, kiu prizorgis ne la justicon kaj la financon sed nur la polican kaj militan ordon.

Post la morto de Karolo la Oka, reĝo de Francio en 1498, Anna de Bretonio revenis al Bretonio, sed ŝi devis edziniĝi al Ludoviko la Dekdua, la nova reĝo de Francio en 1499.

En Oktobro 1499 naskiĝis Klaŭda, filino de Anna de Bretonio kaj de Ludoviko la Dekdua, reĝo de Francio.

En Januaro 1514, mortis Anna de Bretonio. En Majo 1514, Klaŭda, la filino de Anna  kaj de Ludoviko la Dekdua edziniĝis al Francisko, grafo de Angulemo, kuzo de la reĝo.
En Decembro 1514, mortis Ludoviko la Dekdua, reĝo de Francio. En Januaro 1515, Francisko, grafo de Angulemo, fariĝis reĝo de Francio.

En 1518 Francisko la Unua vizitis la tutan Bretonion ĝis Brest, nur li el la francaj reĝoj tion faris.

Klaŭda mortis en 1524 (24-jara).


La kuniĝo de Bretonio al Francio en 1532
Francisko la Unua, reĝo de Francio, ratifis la kuniĝon de Bretonio al Francio en 1532.  La  14-an de Aŭgusto (aŭ la 13-an de Aprilo?) 1532, la kronprinco Francisko oficiale ricevis la dukan kronon en Rennes de la episkopo de Rennes sub la titolo Francisko la Tria, duko de Bretonio. Li mortis en 1536..

En 1548, Henriko la Dua, reĝo de Francio konsentis pri urba konsilio por Rennes.
En Marto 1554, Henriko la Dua, reĝo de Francio kreis la parlamenton de Bretonio (kiu fakte estis juĝa kortumo) per la edikto de Fontainebleau. Ĝi kunvenis alterne en Rennes (Aŭgusto-Oktobro) kaj en Nantes (Februaro-Aprilo).

La protestantismo tre malfrue eniris Bretonion. En 1555 okazis procesoj antaŭ la ĉefkortumo en Rennes pro herezo.

En 1582, la tre katolika duko de Mercoeur fariĝis guberniestro de Bretonio. Li estis kuzo de la familio de Guise kaj bofrato de Henriko la Tria, reĝo de Francio.

Post la murdigo de la Guise en 1588, lia eksiĝo favore al la princo de Dombes, la murdigo de Henriko la Tria en 1589, la duko de mercoeur kun la katolikoj ribelis kaj ariĝis en la Ligo ribelis kontraŭ la nova reĝo de Francio, Henriko la Kvara, protestanto.

En 1589, okazis en Rennes la tago de la barikadoj kun la venko de la liganoj.

En 1592, Rennes akiris la rajton havi urbodomon kaj urbestron, elekteblan nur ekde 1604 sed tio ne daŭris.

En 1593, Henriko la Kvara forĵuris protestantismon. En 1598, la duko de Mercoeur submetiĝis al Henriko la Kvara, kiu alproksmiĝis.

Post la subskribo de la edikto de Nantes, kiu permesis konsciencan liberecon, en la 13-a de Aprilo 1598, Henriko la Kvara solene eniris Rennon.

La urbo kreskis kaj la remparoj fariĝis ĝenaj kaj estis faligitaj iom post iom ekde 1602.

parlamentejo de Rennes
La konstruado de la parlamentejo komenciĝis en 1618 kun Germain Gautier kaj finiĝis en 1655 laŭ planoj reviziitaj de Salomon de Brosse. Multaj privataj palacetoj estis konstruitaj de tiuj sinjoroj de la parlamento en tiu periodo.

En 1624, Rennes suferis pro pesto, kiu  bremsis  ĝian kreskon.

En 1675 okazis la ribelo de la "impostmarka papero". La urbo ribelis kontraŭ la kresko de la impostoj decidita de Ludoviko la Dekkvara, reĝo de Francio por  financi la militon de Holando. En la 17-a de Julio, la ribelo bruligis la oficejon de la impostmarka papero.
La duko de Chaulnes, guberniestro de Bretonio, maldolĉe punis la provincon.
Reprezalie, la reĝo detruigis parton de la urbo.

En la 18-a de Septembro 1675, Ludoviko la Dekkvara,  reĝo de Francio, movis la parlamenton de Bretonio  al Vannes por puni Rennon pro ties partopreno en la ribelo de la impostmarka papero (fr: révolte du papier timbré). Sed la parlamento restis la fidela defendanto de la liberecoj konsentitaj al Bretonio.

En la 1-a de Februaro 1690, okazis la unua kunveno de la parlamento de Bretonio, reveninta en Rennes.


La fajrego en 1720
En 1720,  metiejeto ekbrulis kaj rapide la fajro konkeris la apudajn domojn kaj poste gravan parton de la centro de Rennes.
Nur post ses tagoj, oni sukcesis regi ĝin. Pli ol duono de la urbo estis detruita.
Pro tio multaj nunaj domoj de la centro estas domoj konstruitaj post la fajrego. Por la rekonstruo, oni uzis ŝtonojn almenaŭ por la teretaĝo.

En 1726 esti inaŭgurita la monumenta rajdostatuo de Ludoviko la Dekkvara, reĝo de Francio, sur la reĝa placo antaŭ la parlamentejo. F
arita de Antoine Coysevoxe, ĝi estis la simbolo de provinca parlamento submetata al la reĝo.

urbodomo La nuna urbodomo estis konstruita en 1730 de la arkitekto Jacques V. Gabriel. La plafono pentrita de Jean-Julien Lemordant en 1913 prezentas bretonan dancon.


En la 15-a de Julio 1780, Ludoviko la Deksesa, reĝo de Francio, agnoskis al la Rennanoj la rajton elekti sian urban konsilion prezidatan de urbestro elektita por kvar jaroj.

En la 27-a de Januaro 1789, okazis sanga ribelo kun la partopreno de la studentoj pri juro kondukataj de Moreau, estonta generalo.
Pro tio Chateaubriand diris ke la unuaj sangogutoj verŝataj dum la franca Revolucio fluis en Rennes.

La teroro sentiĝis malpli forta ol en aliaj urboj, kaj tio malgraŭ la alveno de Jean-Baptiste Carrier, kiu famiĝis en Nantes pro buĉado kaj dronigoj inter 1793 kaj 1794.

En 1795, pripacaj traktoj okazis inter la ĉuanoj kaj Hoche en la nobeldomo La Mabilais apud Rennes.

En 1803, imperia liceo estis konstruita.

teatro de Rennes
En 1836 estis inaŭgurita la teatro de Rennes, konstruita laŭ planoj de la arkitekto Charles Millardet.


En 1840,  eklumis la publika lumigo per gaso.

En 1841 komenciĝis la kanalizado de la rivero Vilaine. Ĝi estos finita en 1861.


En 1855 estis konstruita la hospitalo Hôtel-Dieu.

La trajno en Rennes en 1857
blazono de Rennes La blazono de la urbo Rennes

En 1857 estis inaŭgurita la stacidomo de Rennes, sude de la urbo.

En la  20-a de Aŭgusto 1858, la imperiestro Napoleono la Tria kaj ties edzino vizitis Rennon.

En 1863 komenciĝis la konstruado de la prizono, kiu finiĝis en 1876.

La bulvardo de la Tour-d'Auvergne estis farita por faciligi la iradon inter Saint-malo kaj Bordeaux. La bulvardo de la Liberté (eo: libereco) estis farita sur la fosaĵoj, kiuj ĉirkaŭis la iamajn remparojn, jam faligitajn en tiu epoko.

La bazarhaloj Martenot (fr: Halles Martenot) estis konstruitaj de 1868 ĝis 1871 laŭ la planoj de la arkitekto Jean-Baptiste Martenot.
Jean-Baptiste Martenot estis la arkitekto ankaŭ de la du preshaloj Oberthur konstruitaj inter 1870 kaj 1895 per giso, briko kaj skisto.

En 1882,  Rennes malkovris la kloakon.

En 1897, ekveturis elektraj tramoj laŭ kvin linioj.

En 1899,  okazis la revizio de la proceso de Dreyfus antaŭ milita konsilio en la nuna liceo
Émile Zola en Rennes. Surprize, la kapitano Dreyfus estis denove kondamnita sed pro la popola kaj internacia premo kontraŭ la skandalo de tiu juĝo, Émile Loubet, prezidanto de la respubliko, pardonis al li.

La Palaco de la Komerco (fr: Palais du Commerce), situanta sur la placo de la respubliko (fr: place de la république) estis konstruita de 1885 ĝis 1911 de la urbaj arkitektoj Jean-Baptiste Martenot kaj poste Emmanuel Le Ray. Ĝi estis ornamita de Isidore Odorico.

La urba naĝejo kaj la publikaj banejoj Saint-Georges estis konstruitaj de 1923 ĝis 1926 de la arkitekto Emmanuel Le Ray kaj ornamitaj de la mozaikisto Isidore Odorico kaj de Gentil & Bourdet por la ormanoj el flamigita grejso. Ĝi estis unu el la unuaj hejtataj naĝejoj de Francio.

La centra halo estis finkonstruita en 1926 de la arkitekto Emmanuel Le Ray.

Inter 1932 kaj 1936 estis konstruita la deko-arta preĝejo de sankta-Tereza de la arkitekto Hyacinthe Perrin, ornamita de la mozaikisto Isidore Odorico. Incendio grave difektis ĝin en la 23-a de Septembro 2001 kaj ĝi estis restaŭrita por denove malfermiĝi en la 12-a de Decembro 2004.

En 1940, la germanoj bombadis la stacidomon de la urbo kaj tiel eksplodigis municitrajnon. La bombado mortigis pli ol mil urbanojn.
Ekde la 18-a de Junio 1940, Rennes estis okupita de la germanoj.

La urbo estis liberigita de la generalo Patton en la 4-a de Aŭgusto 1944.

Ekde la jaroj 1950, Rennes multe kreskis dank'al kamparana ekzodo kaj novaj industrioj, kiaj la aŭtofabrikado kun Citroën, kiu instaliĝis sude de Rennes


La nova regiono Bretonio kun Rennes kiel ĉefurbo en 1956
En 1956, la reformo de la francaj regionoj, kreis la novan regionon "Pays de la Loire" (eo: Landoj de la Luaro) kun ĉefurbo Nantes, kaj tiel Rennes fariĝis la ĉefurbo de la nova regiono Bretonio, konsistanta el kvar departementoj: Ille-et-Vilaine (35), Côtes du Nord (22), Finistère (29) kaj Morbihan (56).

En 1961 la spektaklejo kaj koncertejo Le Liberté (eo: La Libereco) estis konstruita de la arkitektoj Louis Arretche, Yves le Moine kaj Yves Perrin. Ĝia tegmento estas el streĉbetono en formo de velo. Ĝi estis komplete renovigita kaj remalfermiĝis en la 21-a de Novembro 2009 post dujaraj laboroj.

En 1968, la nacia teatro de Bretonio (fr: théâtre national de Bretagne - TNB) estis konstruita de la arkitektoj Jacques Carlu, Michel Joly kaj Patrick Coué.

En 1970, la loĝturo Les Horizons (eo: la horizontoj), konstruita de la arkitekto Georges Maillols, estis la unua altega loĝturo de Francio.
En tiuj jaroj, oni kalkulis 13000 laboristojn en la aŭtofabriko de Citroën.

En 1975, la loĝturo l'Éperon (eo: la sprono) estis la verko de Louis Arretche, same kiel multaj loĝkonstruaĵoj de la kvartalo de Colombier en tiu periodo.

En 1984, proksime de la kvartalo Colombier, estis konstruita la nova juĝejo (fr: cité judiciaire). Ĝi aspektas kiel spaca ŝipo aŭ fortreso.

En la 5-a de Februaro 1994, la parlamentejo de Bretonio brulis sekve de  manifestacio de la fiŝkaptistoj.. En 1999, post kvin jaroj da restaŭraj laboroj, la apelacia kortumo povis refunkcii en la parlamentejo.
 
En Marto 2006 estis inaŭgurita Les Champs Libres (eo: la liberaj kampoj) de la arkitekto Christian de Portzamparc, kultura domego ariganta bilbliotekon, la muzeon de Bretonio kaj spacon pri sciencoj.

En 2007 estis preskaŭ 208000 enloĝantoj en Rennes.

Kelkaj urbestroj de Rennes
Periodo Nomo (politika grupo)
1695-1734 Toussaint-François Rallier du Baty (1665-1734)
1794-1795 Jean Leperdit (1752-1823)
1821-1830 Louis de Lorgeril (1778-1843) (reĝismano)
1871-1871 kaj 1880-1891 Edgar Le Bastard (1836 - 1891)
1908-1923 Jean Janvier (1859-1923) (PRRRS)
1935 - Jun. 1944 François Château (1886-1965) (PRRRS)
Aŭg. 1944-1953 Yves Milon (1896-1987) (RPF)
1953-1977 Henri Fréville (1905-1987) (MRP)
1977-2008 Edmond Hervé (1942-...) (PS)
Ekde 2008 Daniel Delaveau (1952-...) (PS)

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo